(Kiam la reĝino vizitis la franĉan reĝon)
 
   Iam antaŭ kelka tempo kiam la brita reĝino estis manĝanta la lunĉon, ĉar Ŝi ĉiam manĝas lunĉon, tiam envenis ŝia edzo en la reĝinejon por diri bonan tagon.
   „Dio donu al vi bonan tagon,“ diris la reĝino. „Kia estas la vetero?“
La edzo de la reĝino kliniĝis dirante: „Estis pluvnube matene, sed nun klariĝas. Mi ordonis kunrasti la fojnon kaj oni do povas kunligi ĝin, kvankam vi foriros. Ĉu vi ne foriros transen
hodiaŭ, bonulino?“
   „Jes,“ diris la reĝino. Li kliniĝis denove dirante: „Mi devas rapidi kaj alvenigi la ĉevalojn.“ „Faru tion,“ diris ŝi.
   Nun la reĝino komencis sin vesti, ĉar ŝi intencis iri ferie Francujon por viziti la reĝon kaj la reĝinon kaj aliajn gekonatojn.
Ŝi portis orajn ŝuojn, arĝentajn ŝtrumpojn kaj jupon el oro kun arĝentaj randaĵoj, oran antaŭtukon, sed la supran parton kovris arĝenta kamizolo, ore brodita kaj arĝenta kufo kun pendaĵo el pura oro, sed tiu ĉi oro kaj arĝento estas kvazaŭ araneaĵo kaj pli malpeza ol lanugo, sed tamen varma.
   La servistinoj ankaŭ estis bele vestitaj kaj ili kuniros kiel kutime, kiam la reĝino ien veturas.
   Kiam la reĝino venis en la korton, ĉio estis preta: Ĉevaloj kaj gvidantoj kaj militistoj kaj la gastodonacoj sur ses ĉevaloj en arĝentaj kofroj kaj ĉambelano kondukis ĉiun ĉevalon. En la karavano ankaŭ troviĝis baronoj kaj komercistoj kaj multaj virinoj krom la servistinoj kaj sufiĉe da kunrajdantoj kaj ĉevalistoj, kaj ĉiu estis belvestita.
   La reĝino sidis sur orobuklino – estis pale ruĝa rapidkuranto kun orkolora kolhararo alvenigita el la suda mondo. Sed ŝia edzo rajdis ruĝan bonĉevalon, kiu estis propraĵo de li mem. „Donu al mi mian vipeton, karulo,“ diris la reĝino, kaj ŝia edzo kliniĝis kaj donis al ŝi la vipeton. Estis ora vipeto kun arĝentaj ringoj kaj platena tubero je la fino. Kaj nun oni ekiris.
   La reĝino ĉiam estis en la antaŭo, ĉar neniu ĉevalo egalis orobuklinon.
Veninte al la marbordo oni surmarigis la reĝinan ŝipon. Ĝi havis silkajn velojn kaj eburan maston kunŝraŭbitan kaj ore najlitan, ĉio el kornaĵo kaj perlamoto, ŝipo rapidkura.
   Kiam oni jam preteriris la ĉebordajn ŝtonojn kaj turnis la ŝipon, la reĝino trifoje alvokis ĉiujn sur la tero, petante ke ili bone prizorgu la fojnon dum sia foresto trans la Markolo. Poste ŝi sidigis sin ĉe la direktilo – nur por plezuro – sed la direktilo estas el arĝento kaj facile respondas al ĉiu manmovo.
   La reĝo en Francujo havas sian hejmon sur la plej bona bieno, norde apud la maro. La kulturita kampo estis same ebena kiel la Hólmur en la distrikto Skagafjörður, ebenega kaj spegule klara, kaj tial la rastistinoj devas porti kalsonojn sube, – kaj tute ĉirkaŭita per arĝenta muro. La gehejmanoj estis laborantaj je la fojno, ĉiuj escepte de la reĝo kaj la reĝino ĉar ili estis maljunaj. Ŝi sidis en iu angulo en la sidejo ŝpinante per ora ŝpinilo sed li sidis apude kun sia krono kaj ili diskutis la ŝtatan buĝeton kaj tutan ekonomion. Tiam eniris iu el la hejmanoj – sed ili konsistas el nure princo kaj princinoj aŭ dukoj kaj ĉambelanoj kaj filinoj de episkopoj. „Siro Filipo,“ li diras, ĉar la reĝo nomiĝis Siro Filipo. „Ŝipo estas sur la markolo kaj ni kredas ke estas ŝipo de la transmara reĝino. La velo estas blua kaj ruĝa.“
   „Ĉu vi aŭdas, edzino?“ diris la reĝo, „gastoj al vi venos. Mi iros malsupren al la maro, sed dume vi prizorgu ke oni balaos kaj varmigos kafon kaj ankaŭ vi devas prepari iajn manĝaĵojn.“ „Mi estas tute konsternita,“ diris la reĝino. „Marmier mia,“ ĉar estis Marmier kiu envenis, li nun fariĝis duko –, „iru,“ ŝi diris, „kaj igu la malgrandan Guðmundur kuri al la najbara bieno por pruntopreni kremon.“
   „Kie estas Guizot?“ diris la reĝo, elirinte. „Mi intencis ke li kuniru kun mi. – Guizot, Guizot! Kien en tutmondon malaperis la ulo?“ Sed Guizot ne aŭdis. – Li kuŝis kontraŭ sudo sub la muro legante sepjaran numeron de la revuo Skírnir, kiun la Literatura asocio en Islando ĵus sendis al li.
   Venante al la tero la ŝipo glitis al la kajo, ĉar tie estas kajo kiel en urbo –, kaj la reĝino de Anglujo surbordiĝis. La reĝo iris renkonte al ŝi, demetis la kronon kaj sin klinis, sed ŝi kisis sur sian manon kaj ridetis, kaj poste ili interbrakiĝis, kaj la edzo de la reĝino kaj la tuta publiko ĉirkaŭstaris kaj observis en kia maniero ili salutis unu al la alia. „Salutu al la reĝo, karulo,“ diris la reĝino. „Mi prenis mian edzon kun mi, Siro Filipo. Estas plia plezuro havi lin kun si.“ „Ĝojo kaj neatendita honoro,“ diris Siro Filipo. „Sed nun ni iru hejmen, mi petas, por havi ian refreŝaĵon.“ Kaj tiam oni iris hejmen kaj la reĝo mane kondukis la reĝinon kaj la edzo de la reĝino kaj la tuta publiko kuniris kaj observis en kia maniero ili iris kune mano en mano.
   Kiam la procesio venis hejmen sur la kampon neniu estis pripensinta ke ĝi estas klara kiel spegulo. Sed la vesto de la reĝino estis tiel longa, ke nenio rimarkiĝis, sed la aliaj virinoj iris kurbaj kaj kliniĝis en la genuoj, kaj kelkaj kaŭris ŝajnigante ke ili riparas sian ŝuon. La reĝo estis la unua, kiu rimarkis ĉi tion, kaj li ordonis ke oni ŝutu cindron sur la kampon, por ke la virinoj povu daŭrigi la iradon hejmen. oni do ŝutis cindron sur la kampon kaj post tio ĉiuj iris hejmen.
   La folio finiĝis, kiel ĉiu povas vidi. Mi ne scias ĉu iu volas daŭrigi la rakonton kaj priparoli la akceptadon hejme.