Estus agrable
nuptofesti en la vintro
prefere en neĝoŝtormo
por ke enblokiĝu la gastoj
kaj povus reiri hejmen
nur komence de la somero

Strabokulaj virinoj
densbarbaj viroj
tiam elpuŝiĝus eksteren
en la lumon

Marcipankuko
en la buŝanguloj

(Vundebla loko, p. 97)