Inferno estas la unua novelo en la novelkolekto Milli trjánna (Inter la arboj). Ĝia esperanta traduko unue aperis en la 60a numero de La Tradukisto (la lasta papera numero) kaj poste en hejmpaĝo de Islanda Esperanto-Asocio.  

                                       Inferno*

Ni ĵus translokiĝis en apartamenton en la suburbo. Estis granda embaraso venigi kaj alporti aĵojn kaj fari multajn aferojn sen tion emi, sed estis tamen necesaj laŭ la publika opinio. Estis en la sepa tago post nia enloĝiĝo, ke mia edzino diris ke nun ni devas iri al Ikea kaj aĉeti brakseĝon, kiu pli harmonius kun la sofo ol tiu kiun ni jam havas. Mi vidis precize nenion kontraŭ tiu jam posedata, sed tamen nenion respondis.
   „Vi memoras pri la seĝo kiun mi montris al vi,“ ŝi diris.
   „Kiu seĝo?“
   „Tiu en la reklambroŝuro,“ ŝi diris.
   „Ne,“ mi diris.
   „Vi neniam memoras ion ajn.“
   „Vi verŝajne pravas,“ mi diris.
   La tempo pasis dum ni pendigis bildojn kaj aranĝis librojn sur bretoj kaj estis preskaŭ la horo por posttagmeza kafo kiam ni finfine ekiris por la seĝoaĉeto. Jam ekaŭtunetis, folioj ekfalis de la arboj kaj palaj ombroj de iliaj trunkoj aperis sur la razeno en la posttagmeza sunbrilo. 
  La trafiko estis terura tiun posttagmezon, same kiel ĉiam en tiu urbeto, kiu klopodas ŝajni tiel granda. Mi estis ŝaltinta la radion. Bob Dylan kantis melodion de la disko Street Legal. Mi aŭskultis kaj rigardis antaŭen tra la sunokulvitroj.
   „Vi ĉiam estas tiel distrita kiam vi ŝoforas,” ŝi diris kaj mallaŭtigis la radion. 
 „Ĉu tiel?“ mi diris.
„Jes, ĉiam.“
La ĵipegoj preterkuris nin, unuj post la aliaj.
La malnova Tuberkoloza Hospitalo aperis kun la flaviĝanta herbo kaj arbaj kreskaĵoj ĉirkaŭe, memorigis pri forlasita ­nobel­ejo, eble sveda, almenaŭ mi ĉiam ekpensis pri Margit Söderholm kiam mi tie preterpasis. Malantaŭ la domo estis ovalaj alta¢oj, brunaspektaj nun en la aŭtuna lumo. Pli fore aperis la Ikea-konstruaĵo. Neniu komprenas kial oni permesis tiamaniere konstrui tuj apud mirinde belaj promenejoj en Heiðmörk. Sed tiu kolosaĵo jam estis senŝanĝeble tie.
„Malbela domo,“ mi diris.
„Kiu domo?“ ŝi demandis kaj ekrigardis min.
„Ikea,“ mi respondis
„Tiel ne ŝajnas al mi,“ ŝi diris. Poste ŝi aldonis: „Parku tuj apud la domo.“
Blueta ombro de la domo falis sur la aŭton kiam mi parkis kaj ni eliris. Ni eniris tra la rotacia pordo. Estas nenio amuza rilate rotaciajn pordojn post kiam ili ĉiuj iĝis komputile manipulitaj kaj eĉ Chaplin ne povus fari ion interesan per ili. Interne estis konsiderinde multaj homoj, kaj ili fluis al la rulŝtuparoj, lasis sin gliti supren kaj rigardis en la aeron. Estis nefacile diri ĉu en la rigardoj diveneblis espero pri hela estonteco pere de sveda dezajno, aŭ nur indiferento senespera.
Ni staris ĉiu en sia ŝtupo de la rulŝtuparo kaj rigardis en malsamajn direktojn.

                                      ......................

   En la sekcio de sidoĉambroj ni vagis inter seĝoj kaj sofoj, sed ne trovis la seĝon kiun serĉis mia edzino. Mi fakte neniel memoris kiel ĝi aspektas, sed ne rimarkigis tion kaj ŝajnigis ĉirkaŭrigardi. Juna homo en flava ĉemizo preterpasis, kaj mia edzino vokis lin.
   „Temas pri tiu seĝo,“ ŝi diris.
   „Kiu seĝo?“ diris la ekspedisto.
   „Tiu ĉi,“ ŝi diris kaj eltiris la broĉuron el sia mansako, foliumis ĝin kaj montris la seĝon.
   „Jes, ĝi estas elĉerpita.“
   „Elĉerpita?“
   „Bedaŭrinde.“
   „Ĉio estas ĉiam elcerpita ĉe vi.“
   „Ne tute ĉiam,“ mi diris kaj provis iomete mildigi ĉion ĉi.
   „Jes, ĉiam,“ ŝi diris firme.
   „Mi volas esplori la aferon iom pli bone,“ diris la ekspedisto.
   Li foriris, rigardis malantaŭen al ni, koliziis kun angulo de sofo, faletis, poste pluiris.
   Kvaronhoro pasis, sed li ne revenis. Venis neniu kiu aspektis ekspediste, kaj ĝenerale hazardis tre malmultaj en la sofa fako, aspektis ke ĝi ne estis inter la ĉefvojoj en la vendejo. Dum momento mi sentis ke mi estis en infana rakonto de Jens Sigsgaard.
   Mi sidis sur bruna ledosofo, vere komforta, sed mia edzino staris senpacience la tutan tempon kaj rigardis akcipitre super la salono.
   „Estas nur idiotoj ĉi tie,“ ŝi diris.
   „Ĉu estas tute certe?“ mi diris.
   „Tute.“
   Fine ni rezignis atendi kaj iris laŭ signita irejo antaŭen tra la
vendejo, lasis la gvidilajn sagojn pensi por ni. Ni nenion alian
rigardis survoje.

                                    .............................

   Kiam ni proksimiĝis al la manĝosalono ni flaris odoron de
 frititaj svedaj viandobuletoj, kaj mi eksentis malsaton. Mi haltetis ĉe la alirejo kaj ekrigardis al la salono. Tie estis relative malmultaj, sed tamen kelkaj sidis ĉe la tabloj. Aliaj staris ĉe la servotablo kaj atendis ke viandobuletoj kaj terpomoj kun saŭco kaj vakcinia konfita¢o estos verŝitaj sur la telerojn.
   La aŭtuna suno brilis tra la fenestroj kaj mian atenton kaptis viro kiu sidis sola ĉe unu el la tabloj ĉefenestre. Li sidis antaŭenklinite, estis ruĝhara kun maldensa barbo, en nigra mantelo kun suprenstaranta kolumo, kaj samkolora zono pendis ĝis la planko. Li havis bieron antaŭ si, kaj firmrigardis en la glason kvazaŭ li vidus nenion alian, aŭ ke la glaso estus spegulo kie eblis vidi tutan mondon.
   Al mi ŝajnis ke mi konetas la viron, sed ne tuj orientiĝis pri kiu temis. Poste subite lumis en mia kapo.
   Estis August Strindberg.
   Strindberg kiu timis inferon pli ol ion alian kaj priskribis tiun sian timon, sed enhavenis ĉi tie post sia morto, en Ikea en Islando. Li kiu opiniis ke Lund estas infero sur tero, sed sciis malmulton pri Islando kaj nenion pri Ikea, kiu ne ekzistis en lia tempo. Mi vidis kiel li pli kaj pli kunŝrumpiĝis super la biera glaso, kondamnita homo eterne. Li kiu skribis en sia taglibro: „Tiu kiu diras ke la vivo estas mirinda, estas aŭ porko aŭ idioto.“
   „Vidu tie,“ mi diris al mia edzino kaj fingromontris aliflanken de la salono.
   „Kie?“
   „Tie ĉe la fenestro.“
   „Kiu estas?“
   „Estas August Strindberg.“
   „Ĉu tio estas la direktoro?“ ŝi diris seninterese. Poste la mieno iomete vigliĝis kaj ŝi aldonis: „Fakte mi devus atentigi lin pri tio kia tiu ĉi vendejo fariĝis.“
   „Ne, li estas verkisto,” mi diris kaj poste min korektis: „Aŭ estis.“
   „Tiun maljunan vi celas?“
   „Jes.”
   Ŝi abrupte rigardis min.
   „Ĉu vi pretendas vidi fantomojn?“
   „Nu, mi vidis la Fantomosonaton siatempe.“
   „Kion vi celas, homo?“
   „Tio tamen estas li,“ mi diris.
   Ŝi prenis mian jakan manikon kaj tiris min direkten al la rotacia pordo.

                                           .................................
 
   La ombro sur la parkejo pliintensiĝis kaj la aero malvarmetis. Ni eniris la aŭton kaj mi malrapide ekveturis. Mi volis denove ŝalti la radion sed rezignis pri tio.
   „Tien mi neniam alveturos denove,“ ŝi diris kaj surmetis la sekurecrimenon abruptmove.
   „Neniam diri neniam,“ mi kuraĝis diri. Mi ekpensis pri Strindberg, kiel li sidis, senigita de ĉiu espero pri eskapo kaj tiu nigra zono, kiu pendaĉis ĝis la planko simile al ĉenaro. La grandaj mantelofalda¢oj ne malsimilaj al naĝiloj de diablo-rajo.
   La altaĵetoj supre de la vojo estis ravaj en la milda lumo kaj sennombraj promenadpadoj kondukis ien kaj tien en la arbustaro. Mi estu dezirinta promeni tie kun Strindberg, konduki lin el tiu infero de la nuntempo. Mi dirus al li ke mi unufoje vizitis Lund kaj li tute eraris pri tiu loko.
   Sed mi ne tion faris.
   Mi neniam reiris tien.

* Inferno (e. Infero), aludo al samtitola verko de la sveda verkisto August Strindberg.