Enkonduko de la Tradukanto:
 
La unua numero de tiu ĉi revueto (t.e. la papera eldono) aperis la 12-an de marto 1989 je la centa datreveno de la islanda verkisto kaj renoma stilisto Þórbergur Þórðarson. Kvindek jarojn pli frue aperis libro sub la titolo: ÞÓR­BERGUR ÞÓRÐARSON – KLERULO, PROFETO, VERKISTO – kvindekjara (Þórbergur Þórðarson, fræðimaður – spámaður – skáld – fimmtugur).
   La libron verkis Stefán Einarsson profesoro ĉe la Universitato de John Hopkins en Baltimore, Usono. Li skribis al Þórbergur kaj petis ke tiu sendu iujn informojn pri sia vivhistorio. La 2-an de novembro 1934 Þórbergur respondis per jenaj informoj:
 
1906
Ricevas subite, sidante sur ruĝfarbita lignokofro en la sud­orienta ĉambro en la domo nr-o 9 ĉe Lumturostrateto, emon al virinoj. Perdas matematik- mezur-, desegn-, ĉarpent-, kaj eltrov-talen­tojn kaj ekpoeziumas. La unua poemo estis inspirita satir­poemo al Sigurður, filo de Guðmundur okremila, kiu havis kiel duan edzinon Laugan la senpekan. La sekva poemo estis kor­prema kondolenco pro infano de Jónas Eyvindsson; estis presita. Verkista honorario: Aĉa priklaĉado post kelkaj jaroj.
 
1913
Ĉiu nervo en en mia korpo streĉiĝas pro intereso pri filologio de la islanda lingvo. Ĉiuj aliaj dimensioj de la unniverso mal­aperas. Gapas al Björn M. Ólsen dum kvar jaroj kiel hundino al sia majstro.
 
1914
Liberiĝas en unu nokto, kuŝante sur malmola faldlito en mizera subtegmentejo ĉe Nordstrato 7, el sub la poetika ĉarlatano, Einar Benediktsson. La anĝelo de la simpleco eniras min. La diableto de la futurismo frapas la pordon. (Por malfermi la pordon post enlitiĝo, mi devis kunpremi la faldliton). Verkas dum tiu nokto dudekstrofan poemon.
 
1917
Falstrumblas en oktobra monato, ĉirkaŭ la 6-a vespere, tiam staranta sur Varmfontastrato oriente de Rokostrato, laŭ meteora rapid­ego en nemezureblan vastegon de teozofio, joga filozofio kaj spiritismo tiel ke ĉio alia forgesiĝas. Ekhavas novan perspektivon pri la tuta ekzisto. Ensorbiĝas en spiritajn ekzercojn. Turnas ­miajn okulojn al majstroj Tibetaj. Sentas ke la universa forto trakuras ĉiujn miajn nervojn. Fariĝas sanktulo.
 
1921
Estis submetita al terura politika ŝoko, kiu tamen ne atingas nivelon de renaskiĝo).
 
1923
Estis atakata, kie kruciĝas Orientstrato kaj Ĉefstrato, de manio verkista, sed tamen ne fariĝis renaskiĝo. Kuras hejmen, senvestiĝas kaj ekverkas Leteron al Laŭra).
 
1925
Renaskiĝas malrapide kaj ĝentile per duonhora legado ĉiutaga en Esperanton. Tiu ĉi renaskiĝo ekis en maja monato en la barbir­ejo de Sigurður Ólafsson, dum mi legis reklamilon kiu pendis surmure kaj enhavis tiujn dolĉajn vortojn: „La suko estas farita el sukero kaj beroj same kiel plej bona eksterlanda suko“, kio nun pruviĝis esti mensogo. En julia monato 1926 tiu renaskiĝo tiel finkonkeris min, ke mi malestimas ĉion krom Esperanto kaj ­Esperanta literaturo dum sekvantaj ses jaroj. Legis Esperanton dum 10 ĝis 20 horoj ĉiutagnokte. Devis legi en la kakejo, ne parolante pri pli bonodoraj lokoj.
 
1931
Perceptas perfekte ĝustan komprenon pri la vivo, tio tamen ne karekteriziĝas kiel renaskiĝo. Estonte priskribos tion en libro.  Tamen ne havas sencon tion prezenti al la publiko ĉar ĝi tion ne komprenos).
 
1933
Renaskiĝas klare kaj konfirmite kiel verkisto. Tiu renaskiĝo efektive komenciĝis en Odinstrato iun dimanĉon en aprila ­monato 1932, sed poste ŝajnis neefektiviĝanta, ĝis ĝi trasturmis min tremigimpete en novembra monato 1933”.