Ne forbalaebla estas lumo luna;
kaj ne esprimeblas la homaj sopiroj!
La rosgutoj perlas sur la vest aŭtuna,
super la herbejoj flugas jam lampiroj.
Ankaŭ al la sun’ kaj luno venas fino
kaj ĉiel’ kaj ter’forvelkon ne evitos.
La cikado kantas sur la verda pino. 
Ĉu la maljuniĝon de la arb’ ĝi vidos?
Ne, mensogo ja – la ŝtono de la saĝuloj,
tamen de blinduloj vanas serĉo plua.
Kaj vi ĉiuj ja ne estas miljaruloj.
Ne malofte plendas vi pri morto frua!
Drinku el jadkruĉo, poste en ĝin saltu!
Vin enfermu tie, ĉiam bone fartu!

(El ĉina poezio, p. 39)