La naǔa jarcento estis granda revolucia epoko en Norvegio. Ĝis tiu tempo la lando estis partigita en multajn malgrandajn regnojn. Ĉiun regnon regis memstara reĝo. Kaj inter ĉi tiuj etaj tronantoj ĉiam brulis malpaco kaj militoj. Nobeloj kaj posedantoj de grandaj bienoj sidis apud la feliĉa fajro, sed etuloj kaj proletarioj suferis mizeron kaj militojn.
   En unu el tiuj ĉi regnoj tronis reĝo, kiu nomiĝis Haraldur Belhara. Li estis potenca homo kaj lerta militisto. En juna aĝo li faris tiun festoĵuron, ke li ne tondigos siajn harojn, ĝis li estos venkinta ĉiujn reĝojn en Norvegio kaj fariĝinta aǔtokrato super la tuta lando. Tial oni nomis lin „la belhara“.
   En nia venengasa tempo estus ne miriga heroaĵo sufoki kelkajn norvegiajn reĝetojn. Sed trapiki iliajn ŝtalkraniojn per malfortaj glavoj kaj sagoj en la naǔa jarcento estis vere kuraĝa entrepreno. Haraldur Belhara tamen plenumis sian ĵuron. Li mortigis aǔ subigis ĉiujn norvegiajn reĝojn, kunigis la etajn ŝtatojn en unu regnon kaj fariĝis sola suvereno super tuta Norvegio.
   Multaj grandbienuloj, reĝidoj, jarloj kaj hersoj[1] perdis siajn propraĵojn aǔ oficojn sub la regado de Haraldur Belhara, ĉar li timis ilian potencon en la malkvieta regno. Pro tio ili koleris al la reĝo, faris ribelojn kaj instigis konspirojn kontraǔ lia moŝto, mortigis liajn favoratojn, murdis liajn oficistojn, rabis iliajn posedaĵojn kaj levigis batalilojn kaj estigis militojn multloke en la lando. Sed la reĝo venkis ĉiujn atakojn, kaj la ribeluloj ricevis pezajn punojn aǔ rapidan morton.
   Ĉi tiu situacio faris la rilatojn inter la reĝo kaj la nobelaro pli kaj pli malamaj. Fine ili ne toleris plu perforton de la potenca monarko, kaj multaj riĉuloj, nobeloj kaj vikingoj forlasis Norvegion kaj transloĝiĝis al la Ŝetland-insuloj, al Skotlando, Anglio kaj Irlando.
   Sed ĝuste tiutempe Garðar Svavarsson, sveda viro, kiu loĝis en Danlando, veturis al la Hebridoj por havigi heredaĵon de sia edzino. Kiam li iris tra la Pentland-fjordo, lin atakis fortega vento, kaj li drivis norden, ĝis li venis al lando nekonata. Li veliris ĉirkaǔ la landon kaj haltis tie unu vintron. Veninte hejmen, li multe laǔdis tiun landon kaj ĝin nomis Garðarshólmi (insuleto de Garðar).
   Naddoddur nomiĝis norvega viro. Li estis tiel malbonfama vikingo, ke li nenie havis rifuĝejon krom en la Feroaj insuloj. Iam li veturis el Norvegio al la insuloj. Dum la vojaĝo li mareraris kaj trafis Garðarshólmi’n. Neĝo falis sur la montosuprojn, kiam li reiris de la lando. Tial li nomis ĝin Sŭland (neĝlando). Naddoddur ankaǔ laǔdis la landon.
   Flóki Vilgerðarson estis nomata vikingo en Norvegio. Li de tie iris por serĉi Sŭlandon. Li venis al haveno ĉe la okcidenta bordo de la lando. Flóki supreniris montojn por esplorrigardi la landon. De tie li vidis fjordon plenan de marglacio. Pro tio li nomis la landon Island (glacia lando). Flóki restis du jarojn en Islando. Tiam ĉiu rivero, fjordo kaj golfo tie estis plenaj de trutoj, salmoj kaj diversspecaj fiŝoj. Flóki estis tiel okupita per fiŝkaptado, ke li forgesis kolekti fojnon por sia brutaro. Tial li perdis la tutan brutaron en la unua vintro, kiu estis malvarma. Flóki reiris Norvegion. Li multe mallaǔdis la landon. Sed lia kamarado Þórólfur diris, ke butero tie gutis de ĉiu herbero. Tial lin oni nomis Þórólfur Butero.
   La famo pri la lando nove trovita flugis tra la najbaraj regnoj. Ĝi blovis novajn esperojn en la brustojn de subigitaj nobeloj norvegiaj, kaj en sekvintaj jaroj ili enmigradis amase en la novan landon. Ankaǔ transloĝiĝis tien multaj potenculoj kaj vikingoj, kiuj ne toleris ian reĝan superforton kaj antaǔe el Norvegio rifuĝis al Britlando. Kun ili iris multaj skotoj, angloj kaj irlandanon.
   La unuaj koloniistoj estis du ĵurfratoj.[2] Ili nomiĝis Ingólfur Arnarson kaj Hjörleifur Hróðmarsson. Ili kune veturis per siaj ŝipoj al la suda bordo de Islando. Tie ili disiĝis. Hjörleifur albordiĝis al la sudorienta bordo. Li havis sklavojn de irlanda gento. Ili ne ŝatis plugi la teron. Tial ili murdis Hjörleifur’on por liberiĝi de la plugado.
   Ingólfur Arnarson elŝipiĝis iom pli oriente ol lia ĵurfrato. Li iris okcidenten por esplori tiun landon. Dum sia vojo li trovis la kadavron de sia ĵurfrato kaj faris tombon por li. Sur insuloj malproksime de la bordo li trovis la murdintojn. Ilin mortigis li. Tiujn insulojn oni poste nomis Vestmannaeyjar, kio signifas: „insuloj de okcidentuloj“, ĉar skotojn, anglojn kaj irlandanojn oni nomis tiutempe okcidentuloj (vestmenn) en Skandinavio.
   Ingólfur daǔrigis sian vojaĝon okcidenten. Fine li haltis ĉe golfeto en la sudokcidenta bordo. Tiun golfeton li nomis Reykjavik.[3] Tie li konstruis farmejon kaj ekloĝis tie. Tio okazis en la jaro 874 p. Kr. Tiam Haraldur Belhara jam regis dekdu jarojn super tuta Norvegio.
   Ingólfur Arnarson estas konsiderata la unua koloniisto, ĉar li venis al lando neloĝata. Tamen iam antaǔe en Islando loĝis kelkaj irlandaj ermitoj, kiuj tie serĉis pacon for de la monda bruo kaj loĝis en kavoj kaj grotoj. Ilin la koloniistoj nomis papar, ĉar ili havis papan religion, kio al la idolanaj koloniistoj kompreneble estis ridinda maniero por savi sian animon. Ili postlasis sonorilojn, kurbbastonojn kaj librojn irlandajn. Kelkaj lokoj en Islando ankoraǔ portas ilian nomon, ekzemple Papós ( = lagelfluejo de papar) kaj Papey (= insulo de papar).          
   Sesdek jarojn post la veno de Ingólfur Arnarson la koloniado estis finita. La koloniistoj ne starigis urbojn, sed loĝis dise tra la tuta lando kiel farmistoj, fiŝistoj kaj komercantoj. Laǔ konjektoj, la islanda loĝantaro estis post la enmigrado ĉirkaǔ cent mil personoj. Tio ne estas malalta nombro kompare kun la tiama loĝantaro de proksimaj landoj.     
   Vojaĝoj en la naǔa kaj deka jarcentoj inter Islando kaj la najbaraj regnoj sendube estas la plej kuraĝa kaj impona venko de l’homa braveco super la maraj baroj ĝis tiu tempo. De la plej okcidenta parto de Norvegio al la islanda bordo orienta tiam estis kalkulata unusemajna velirado per favora vento. Ventegoj ofte blovas el diversaj direktoj sur tiu spaco, kaj la maro troviĝas maltrankvila.
   Cetere la ŝipoj estis malgrandaj, la ŝarĝoj pezaj, kaj la kompasdirektiloj estis astroj, ventoj kaj ondoj maraj. Multaj perdis vivon kaj posedaĵon. Sed la kuraĝo de tiuj ĉi bravuloj rompis la unuan baron intergentan kaj ligis la unuan fadenon de popolo al popolo en la norda mondo. Tiel finiĝas la rakonto pri la trovo de Islando.

      Þórbergur Þórðarson.

Heroldo de Esperanto, n-ro 9 (557) 28 februaro 1930.
 
                                                    Rimarkoj:

[1] Jarlo (islandlingve, norvege, svede kaj dane: jarl; angle: earl) signifis regnestron de malgranda ŝtato, dependa aǔ sendependa. - Herso (islandlingve: hersir; norvege kaj dane: herse) estis ia distriktestro.
[2] Pri ili aperis artikolo en Heroldo de 18.11.1925.
[3] La nomo estas elparolata „rejkjavik“ kaj signifas „golfeto de vaporoj“; reykja estas genitivo plurala de la nominativo  plurala reykir (singulare reykur) = fumoj, vaporoj, kaj vík signifas „golfeto“. Proksimume du kilometrojn ekster Reykjavík fluas bolanta akvo el la tero, de kiu vaporoj leviĝas en la aeron. De ili la golfeto prenis sian nomon. Reykjavík estas la ĉefurbo de Islando.

                           (Eysteinn Sigurðsson entajpis el Heroldo)