Sekvanta popolrakonto estas tradukita el La Islanda popolrakontaro de Jón Árnason (Þjóðsögur Jóns Árnasonar) kaj nomiĝas islandlingve Upphaf Drangeyjar. Ĝi unue aperis en La Tradukisto, deka numero, 12. marto 1992.

 

                                                                                    Deveno de Drangey[1]

En antaŭaj tagoj loĝis en Hegranes[2] du noktotroloj. Estis viro kaj virino. Ne ekzistas multaj rakontoj pri ili antaŭ tiu ĉi. Iufoje ilia bovino iĝis bovavida. Ĉu ili ne povis sendi aliajn ĉu pro tio ke ili plej bone fidis al si mem ili forkondukis la bovinon antaŭ ol ĝi perdu la seksardan periodon. La viro bridtrenis ĝin sed la virino pelis kiel kutimas. Ili nun kondukis la bovinon norden laŭ Hegranes kaj ioman distancon Skagafjorden. Kiam ankoraŭ restis konsiderinda vojo  por esti en mezo de la fjordo ili subite vidis la aŭroron en la intermontoj oriente de la fjordo kaj super la montpintoj. Ĉar kaŭzas tujan morton de noktotroloj se la tago lumas en iliaj okuloj ili ne toleris la taglumon kaj transiĝis en du rokoj kiuj nun staras, unu norde de Drangey, estas la viro, alia sude de Drangey, estas la virino. Post tiu evento kaj ankoraŭ nun tiuj rokoj estas nomataj Viro kaj Virino.[3] Sed el la bovino formiĝis la insulo mem kaj malgraŭ ne estas menciite ke la bovino dum la irado de la viro kaj la virino jam bovrilatis ĝi tamen ĉiuprintempe iĝas por Skagafjordanoj laktodona bovino.[4]
  Estas pramalnova kutimo kiu ankoraŭ ekzistas ke ĉiuj kiuj unuan fojon vojaĝas al Drangey en la printempo salutas ĝin kaj ankaŭ la Virinon kaj la Viron. La estro en ĉiu ŝipo komencas kaj diras: „Sanon kaj feliĉon al vi (aŭ prospera estu) mia Drangey kaj ĉiuj viaj akompanantoj; sanon kaj feliĉon al vi mia Virino kaj ĉiuj viaj akompanantoj; saluton al vi mia Viro kaj ĉiuj viaj akompanantoj“. Poste ĉiuj ŝipanoj eldiras la saman frazon. Kvankam kredeble oni faras tion pli por amuzo ol seriozeco oni opinias ke tiu tradicio estas restaĵo de la malnova kredo al la nimfoj de Drangey kaj tiu tradicio daŭris tra la jarcentoj.[5]
 


[1] Drangey estas roka insulo kiu situas meze de Skagafjordo en norda parto de Islando.

[2] Hegranes estas duoninsulo kiu etendas eksteren de Skagafjordo de sudo.

[3] La Viro falis en la maron en granda tertremo kiu okazis je la jaro 1755.

[4] Ĉiuprintempe Skagafjordanoj tie kolektas ovojn de la marbirdoj kiuj multnombras en la rokaro de la insulo.

[5] Nun tiu ĉi tradicio ne daŭras plu.

Mynd af Drangey