Guste faris vi, solamikino,
ke vi fine foriris de mi:
Via koro la juna kaj varma
ĉe la mia fariĝus glaci´.
 
Sur la vojo jen pala floreto
kronon levas enmezo de l´ neĝ.
Plu nenion atendu, flor´ mia, -
temp´ por velki natura la leĝ´.
 
En animo ekestis mil pensoj:
Unu restis en mia memor´,
sur la vojo velkintan floreton
per neĝ´ kovris kaj iris mi for.

(Pola Esperantisto n:ro 10, 1934, p. 122)

Halina Weinstein tradukis la poemon al Esperanto el la finna originalo en la kolekto „Kaprimulgo“ 1897.
Al ĉi-tiu poemo komponis la melodion Toivo Kuula