El ombrejo de l’ morto mi venas

en helecon de luma vesper’.

Mutiĝante mi vidas: vualon

verdecan ricevis la ter’.

Min ĉirkaŭas ventet’, bonodoro,

kaj kantas birdoj en ĥor’

- dum bruste en mi pro angoro

plorĝemas mortonta la kor’.

 

Sed tamen! Ĉi mondo belegas!

Konstantas ĝi en sia stat’.

Neniom ĝin eblas ŝanceli,

ke min trafis tiu ĉi bat’.

Al la humo malseke glimanta,

al senfina aera seren’

ne gravas, ja, tute ne gravas

ies kora rompiĝ’ kaj ĉagren’.