Neĝkovrilon havas humo,

sub glacio lag’ trankvilas,

preskaŭ tute mankas lumo,

nur steletoj supre brilas.

Tamen varma sento regas,

kaj la homoj gajaj estas,

ĉiuj ĝojas kaj kantegas

ĉar ni nun Kristnaskon festas.

 

Pri amikoj jen kaj fore

pensas mi en lum’ kandela

kaj al vi deziras kore:

estu via festo bela!