El rememoroj de dentokuracisto.
 
    Aperis ege malvarma la novjaro. Estis sabato: la kvara tago de la jaro. Verdire mi ankoraŭ pasigis mian ferion. Dum sabatmatene min ĉiam komplezis promenaĉi, sonĝadi tien-reen iradante tra la neĝa korto. Ankaŭ tiam sekvis min la hundo Rex, alinome Pici kiel iu ombro. Tre mi ŝatis la matenan agrablan neniofaradon. Havante tempon mi ĉirkaŭiris la enirejon, mi ekrigardis la rokaĵĝardenon apud la pordo. Ĝiaj floroj estis ŝtorm-taŭzitaj, suferigis ilin la vintro. La ruĝberaj grapoloj „grimpis” la muron, la turdoj ankoraŭ ne trovis ilin: aŭ povus esti, ke jam ne plu ekzistas turdoj. Vid-al-vide apud la najbara fajromuro, ankaŭ la kreskaĵoj de kordono sekiĝis. Mi promenis malantaŭen. La granda pinio sveltalte kaj neĝe staris: la pli malaltaj pinioj kaj la tujoj dorskurbiĝis sub la peza frostita neĝo. La malgrandaj vinkoj ĝis la tero kliniĝis antaŭ la grandeco de la vintro.
Mi trarigardis la nanajn pomarbujojn, kies supraĵojn amputis la „ĝardenista-hundo”. Ĝi pensante, ke tiel eble kreskos pli alten la arboj. Tio ne povus esti, ke tiuj arboj pluvivu. Mi preterpromenis la kolonojn de laŭbo. Mi eniris la garaĝon. Tute senutila, bagatela sencela promeneto. Mi ekhaltis. Mi retrorigardis al la domo el tiu angulo ĝi aspektis pli granda, ol oni imagus tion! La tegmentorandon ankaŭ ni devos riparigi dum la printempo – konstatis en mi mem.
Ankaŭ saman rondon faris apud mi la hundo Pici. Enpensiĝe ĝi rigardadis la verdaĵojn, kaj per kompetentulaj okuloj rigardadis nian jarcentkomencan burĝan domon. Kion ĝi rigardis, mi tion ne scias: supozeble, ankaŭ nek ĝi. Se la Majstro tiel faris, do la imitanta simio ankaŭ tiel devis agadi.
Ĉar estis sufiĉe malvarma, mi eniris. En la granda kahelforno fajro krakiĝis, en la ĉambro estis agrabla varmo. En la ledan fotelon mi tre komforte metis min, kaj prenis en miaj manoj la matenajn ĵurnalojn. El iu elfalis kolora aldonaĵo. Sur ĝi per grandaj literoj estis surskribite: OTTO. Poste mi divenis, ke ĝi estis iu atentvoka eldonaĵo de samnoma modarevuo. En tiu momento mi laŭte ekridis, ĉar pri tiu virnomo Ottó, envenis mian memoron tiu „la sovaĝuleto”.
Kiu estis li? Kaj kial mi ekridis?
 
    Nu, tiu okazaĵo ja okazis antaŭlonge. Bedaŭrinde mi ankaŭ tiel povus formuli, ke tre antaŭlonge: povas esti, ke tio okazis antaŭ dudek ses jaroj. Tiu tempe mi laboris nur kelkajn jarojn, kiel dentokuracisto havante en mia poŝo freŝan diplomon. Ankoraŭ mi tre ĝuis la tutan laboron. Mi estis pleniĝinta kun neelĉerpebla energio, ambicio, kaj per ĉioscio. Mi sentis, ke mi povus levi la terglobon!
 
    Tiutempe estis somero, aŭ frusomero, aŭ malfrusomero tion mi ne scias, sed pri tio mi determinite memoras, ke la posttagmeza suno forte enbrilis tra la fenestro de la dentokabineto, kaj la varmeco estis eltenebla. En la ejo antaŭ la fenestro estis la dentista seĝo. Je la alia flanko apud la muro staris la ŝrankovico, kiu estis plena de diversaj kuraciloj. La enirpordo de la kuracejo estis vid-al-vide de la fenestroj. Oni povas diri, ke estis silenta posttagmezo, ĉar nur malofte venadis malsanuloj. Maldiligente mi apogis min ĉe la fenestro-kornico, kiam la asistantino invitis la laŭvican malsanulon. Kiuj estis dudek sep – dudek ok jaraĝa damo kaj kvarjara infano.
La juna sinjorino estis eksterordinare bela. Entute, sed ankaŭ en ŝiaj partoj: de ŝi elradiis iu tre diskreta ĉarma eleganteco. Kiel virino ŝi estis iom tro alta, ŝia korpoformo estis plie maldika, kaj rompebla ostaro, sed estis agrable ŝvelsvelta. Ŝia frizuro sekvis la modon laŭ „Sophia Loren”, ŝia mieno estis ĉarma, sed ne estis bebovizaĝa. Belaspektaj grizaj okuloj, nobla nazo, iome mallarĝaj lipoj, sed ŝi havis tre arkforman mentonon. Ŝi havis sveltan staturon, kaj ŝi portis en tiu tempe modan, ne korpon streĉitan, sed la virinformon supozigitan, blankan, someran robon. Kiam ŝi flankenturniĝis kaj endiktis al la asistantino la indikojn, mi povis vidi ŝiajn belaspektajn gambojn, ruĝajn, alt-kalkanumajn ŝuojn. Ŝiaj genuoj estis ege konvenaj, tio estas esence grava, ĉar la genuo povas ĉion fuŝi je viringamboj! Eĉ, ĝi povas malbonigi ankaŭ la kompletan aspekton! Tiun agrablan staturon ŝiaj belaj ŝultroj, graciaj manoj faris kompleta. Mi falis sub ŝian influon. Ŝi alrigardis min kaj komunikis al mi:
– Doloras lia dento, bonvolu ekrigardi!
Nur en tiu momento atingis mian konscion, ke estas ankaŭ infano en la kuracejo, ho Dio, depost, ke li metis siajn piedojn en kabineton senhalte kriaĉadas. La asistantino ensidigis la damon sur la dentista-seĝon, kiu poste prenis en sian sinon la sovaĝuleton.
– Malfermu bele vian buŝon! – petis la patrino la infanon, kiu tute ne volis plenumi la ordonon.
– Ottó! Malfermu vian buŝon!
Poste la asistantino petegadis lin, kaj sekvis la promesado.
– Vi ricevos vangofrapon! – tiel la bela damo.
Ĝia rezulto estas obstina silento. Mi mem en la petego, kaj konvinko ne partoprenis. Mi daŭre apogis min ĉe la fenestro-kornico kaj mi trovis plezuron en la bela virino, kiun lumigis la sunradioj, ŝi estis malofta ekzemplero de sia sekso. Verdire apenaŭ atingis min la tirado kaj puŝado.
– Se vi ne malfermos vian buŝon ni tenos vin senmovigante, kaj perforte malfermos ĝin! – aŭdeblis la sekvonta atentigo.
La panjo klopodis teni senmove la sovaĝuleton. Nu, ie tie ekliberiĝis la infero. Ĉar je tiu movo la infano produktis histerian furiozan paroksismon. Rapide movis liaj manoj-piedoj, disbatadis sin, kiel sovaĝiĝanta ĉevalido.
La piedbatado rezultis, ke la jupo de panjo tute supren glitis, kaj tiel ŝiaj belegaj femuroj estis liberaj. Ŝi havis belformajn longajn femurojn. Ili aspektis nenature brilaj, glitaj, mi preskaŭ sentis ilin. En la sekvonta momento pro la luktanta barakto jam estis videbla la kalsoneto de la damo. Poste nelonge, fakte ŝi sidis nur en la kalsoneto ĝis ŝia talio. Eta, punta, iom rozkolora, silka subvestaĵon ŝi portis. Estis mirinda spektaklo: sangon ekviviga kaj entuziasmiga. Kaj estas la vero, ke ŝi allogis min. Estis mia bonŝanco, ke mi surhavis mian blankan kitelon, kiu min kaŝis.
Sekvis, ke la sovaĝuleto per bone direktita piedbato surterigis la kuracilojn kaj vitrarojn de la movebla tableto. La ekscito nur intensiĝis, ĉar en tiu momento la „sovaĝhungaro” abrupte alfrontis al sia patrino, per lia sandalo surpaŝegis ŝian piedon, nun jam estis bone videbla ŝia ekscitiga umbiliko, la virino pro la doloro dismetis siajn gambojn. Imagu tiun vidaĵon! Mi, kun sekiĝinta buŝo pensadis, ke la sovaĝuleto nur daŭru plu, daŭru pli longe lian benitan agadon. Tiu tempe oni ankoraŭ ne povis vidi striptizon, aŭ nur malofte, malfrunokte en la kanalo de aŭstra televidprogramo, sed ĝi ne povis alproksimiĝi al tiu ĉi spektaklo.
Poste la furioza bubaĉo mordis la vizaĝon de sia patrino, rezulte de ŝia nazo kaj de ŝia okulangulo ŝprucis la sango. Samtempe per tiu agado li sukcesis disŝiri la bendon de la robo, videbligante la du belegajn, grandajn, plenajn mamojn. Tio jam estis troiga al la asistantino. Kiu ekkaptis la histerian bubaĉon – kies piedoj nun moviĝadis en la aeron, samkiel hokon enbuŝiĝinta rano – kaj enĵetis lin la seĝon.
Ekestis silento. La sinjorino nur nun konsciiĝis pri sia stato. Ŝiajn manojn instinkte kaptis antaŭ si, kaj fariĝis beto ruĝa. Mia helpantino per gazo sorbadis la sangon de sur ŝia vizaĝo, kaj komune aranĝis la disŝiritan robon. La sinjorino ekstaris el la seĝo:
– Mi petas pardonon – aŭ ion similan ŝi dirus. Mi tute stulte staris de unu piedo al la alian. Miajn fingrojn muelturniĝante.
– Do, li estas infano – mi nazvoĉe murmuris.
El la du belaj okuloj larmoj ekfluis, dumtempe mia helpantino kudradis la ŝiritan bendon de la robo. Mi ŝtel-proksimiĝis al la malfermita kuracilŝranko kaj per granda zorgemo ordigis la jam tute enorde starantajn ilojn. Mi tute ne perceptis, kiam ili foriris …
 
    De tiu tempo la needukitajn, sovaĝajn, eksterordinare malbonajn bubaĉojn mi en mi nomas de eta Ottó, simile kiel oni kutimis diri pri tiuj, kiuj ĉiam troige diras: ke ili similas al Háry János (li estis hungara fabelheroo, kiu ĉiam mensogetis, nd. trad.). Dum la pasintaj jaroj multaj tiaj „sovaĝuletoj” vizitis mian kuracejon, la problemo estis tio, ke inter ili nur malmulte havis tiel belan panjon, kiel la „sovaĝuleto”. Sed tio estas la plej granda problemo, ke inter ili nek unu estis tiel nude senvestita.