(Verko pri la naskiĝtago de la verkisto kiun li "pasigis"en la puntendaroj de Gulag)
 
    Mian dudek kvaran naskiĝtagon mi travivis malproskime en nordo, en la praarbaro de Ural ĉe la supera fluo de la rivero Kama, la teritorio de Solikamsk, kie funkciis sennombraj puntendaroj kaj ĝia nomo estis Golovnaja en kiu mi estis, kie ni faris senarbigejon. Tiu tendaro estis ia centro inter la aliaj puntendaroj.
   Tiu teritorio estis preskaŭ netrairebla kaj senfina praarbaro, ĝi tamen estis malproksime de la tundroj de Polusa Cirklo, sed ĝia malserena klimato por la tien ekzilitaj homoj de sudaj mondpartoj estis malfacile [f]orelebla.
   La tablomontaro de Ural situas alte, leviĝas super la marnivelo, tial konstante en ĉiuj sezonoj de la jaro estas pluvo kaj neĝnuboj kiuj kovras la ĉielon. Inter la montoj situas valoj kaj en ili estas marĉoj, ĝiaj elvaporiĝo kaj pro la konstanta atmosfera precipitaĵo de la akvo realiĝas tiun intenzivan hidrologian cirkuladon, ke dum la tuta jaro nur kelkaj tagoj heliĝas la ĉielo kaj oni povas vidi malmulte la Sunon. Povas esti, ke foje-foje estas nur videbla sunradio trans la nebuloj, sed ĝi varmon ne donis. En la kurtaj someraj monatoj senĉese pluvetas, la vintro aspektas senfina kaj tiam seninterrompe neĝas. Plurmetraj estas la neĝokovrilo, kiu estas ege dura kaj blanke kovras la romatikan pejzaĝon, kaj ĉion. Somere la temperaturo estas inter plusaj 15–25 Celsiusaj gradoj, vintre atingas la minusajn 25–50 gradojn. Malofte ĝi atingas la minusajn 20 gradojn. Povas esti, ke la gradoj preskaŭ atingas la minusajn 60 gradojn, se la polusaj aer-ondoj ensalutas la teritorion.
   Je tiu senkompate malgaja somero, kies mi nun rememoras, nia brigado okupiĝis per hakado kaj segado de brulligno. Ni devis certigi la kontinuan provizon per brulmaterialo la generatoron, kiu situis sur la monteto de eta vilaĝo kies nomon havis ankaŭ nia puntendaro. Tiu okupado por la tiel nomata nia invalida brigado – laŭ la esprimoj de la tendaroj – estis tiel nomita facila laboro. Dum tuta tago ni segadis, dispecigis tiujn lignobranĉojn, kiujn oni por aliaj celoj ne povis uzi, ili en longaj stokoj tramalsekiĝis ĉe la piedo de la monto.
   Je mia naskiĝtago, 1-an de aŭgusto, kiel ĉiam, sur la teritorio estis kuŝiĝanta la griza nebulo, per la ne perceptebla pluveta pluvo verŝis la humidon sur la vivaĵoj. La vento milde, sed tre malvarme svingiĝis.
   Dum tiu tago, starante inter du lignostakoj, kun iu rusa knabo ni segadis duope, la ruso estis rabisto kaj *de mi pli juna, kiu povus esti 17 jaraĝa, ni segis la maldikajn branĉojn je duonmetra longeco. La humida malvarmeco trapenetris nian eluzitajn, ĉifonajn ventojakojn ĝis niajn korpojn, vane ni klopodis kurbiĝi kontraŭ la vento. Senvorte, rigardaĉe antaŭ nin, ni senforte tiregis tien-reen la longan segilon.
   Dumtempe mi pensadis: je tiu aŭtune – poste, ke mi trapaŝis mian dudek kvaran jaraĝon –, en la unuaj tagoj de oktobro mi devus fortosane, junece soldatiĝi kune kun miaj samaĝuloj kaj mi devus meti naciakoloran rubandon sur mian ĉapelon. Anstataŭ tio nun malsate, ĉifonite, preskaŭ mortinte sed vive mi vivaĉas ĉi tie en iu fora fremda loko. Ankoraŭ nek estus certa ĉu mi atingos ĉi tie la oktobron, ĉar ĉi tie ni jam profunde eniros la vintron.**
Miajn sombrajn k senesperiĝintajn pensojn mi devis en si mem sufoki, ĉar antaŭ la krimulo laŭ la publika juro – li estis poŝstelisto – mi ne mencius, ke kia tago estas hodiaŭ por mi. Vane ni baraktas k senpovadas kune en sama sorto je ambaŭa flanko de la segostablo, li tute ne komprenus, pri kio mi parolus! Lia mondo kaj mia mondo, nur la nivelo de la mizereco estas sama. Niaj memoraĵoj, deziroj, aŭ revoj k esperoj dorlotas el tute aliaj radikoj.
Mia revanta rigardo hazarde ĵetiĝis al la fino de la lignostako, kie komenciĝis la granda ampleksa marĉo. En la mezo de la marĉa, neatingebla marĉejo, proksime al ni, el la mezo de la perfida verdaĵtapiŝo elkreskiĝis iu unu – ĝia formo estis kiel ĵetlancapinto – lila grapola floro. Ĝi estis la unua floro, kiun ĉi tie norden mi ekrigardis post longa tempo.
   Ekbategis mia koro, kaj tuj min ektranĉigis: – mi ricevis floron je mia naskiĝtago!
   Dumtempe plurfoje mi ĵetis al ĝi mian rigardon, kaj ĉiomfoje entranĉis min la sento: tiun la floron sendis al mi la bona Dio, kiel konsolo! Ĉar tiu soleca floro nur por mi burĝoniĝis, nur por mi kliniĝadis en la vento.
   Por mi ne estis ebla eniri por ĝi la marĉon, ke mi deŝiru, ekflaru, karesadu ĝin. Mi por eterne enmarĉiĝus sub la perfida vegetaĵo. Nur de malproksimo mi povis plezurigi mian floron ĝis ne alvenis la norda fruvespero.
   La fajfado de la gardistoj signis la finon de la labortago. Rapide ni transdonis la matene ricevitajn laborilojn. Duope en vicoj kun mia brigado mi marŝadis sur la digo de industria fervojo al nia baraktendaro, kiun ĉrikaŭprenis pikdratbarilo per altaj gardoturoj. Kiam oni kontrolis nin, ĉu ĉiu alvenis, ni rajtis enpaŝi la puntendaron. Ni tre rapidis al nia malpura, sen litaĵa tabulkuŝejon kaj nia loĝloko estis ŝtopita, kie ricevis nia brigado la kuŝejeblecon.
Mi enmiksiĝis en la amason la eterne svarmanta, senpaca kaj pri io ĉiam diskutantaj malliberuloj. Nek mi havis unu samlandanon, nek mi havis unu amikon, al kiu mi povus diri mian koron varmigantan travivaĵon kun la soleca floro.
   Post la verspersignalo mi rapidante enlitiĝis sub mia humida ventojako. Pro la elĉerpiĝo k malforteco de la malsato tuj mi ekdomis sur la simlpaj duraj tabuloj.
   Tiel baldaŭ mi povis hejmeniri sur la flugiloj de la sonĝo al la bela Hungario. Mi marŝadus sur flortapiŝoj kovritaj, de zorgaj insektoj zumataj herbejoj, mian vizaĝon mi povis meti al la karesaj sunradioj… Kaj min vekiĝis aprubte la frumatena akra sono de la relofero, kiun oni batis per martelo sur la korto de la puntendaro, kaj tiu aŭrora vekiĝo subite malkovris min je la kruela realeco: mi estas en fremda loko, mi vekiĝis je pli nova terura tago en la tiel aspekta senfina sklaveco…