Se mi eksciintus tion, kion
nun mi scias,
se mi eksciintus, ke la vivo
tiel fias,
 
mi ne fajfadus tra la stratoj
gaj-morale:
mi tutverŝajne pendumintus
min amare.
 
Antaŭ longe, kiel sonĝulo
disipanta,
mi pensis, helpebla estas la
mondo garanda,
 
mi pensis, ke admon’ perforto
je efikos,
ke la vivon ni, volantaj,
aliigos.
 
Ĉio aĉas pli ol pensite
de mi juna,
sed dank’ al Dio, malpliiĝas
naŭzo nuna,
 
kaj pli kaontraŭ hidaĵoj
mi fortikas,
kaj la temp’ indiferento min
imunigas.
 
Vualon sian ĉio ĵetis
laŭ fatalo,
sed vidas miaj tridek jaroj
tra l’ vualo:
 
Mi vidas, pli multas malpuro
ol juneco
estis konjektiginta al mi
laŭ la speco,
 
mi vidas, ke trompaĉi dupon
oni provas,
kaj ke l’ dupo estas dubo, ĉar
li senpovas,
 
kaj le saĝo estas putin de l’
intereso,
kaj vestas eĉ fiulo sin per
heroeco,
 
kaj ideal’, se estas, perdas
sin en ordo,
kaj konkordon povas alporti
nur la morto, –
 
kaj ĉio tamen ja ne fias
en zenito,
kaj patro de l’ aferoj estas
la milito:
 
Mi sentas kun firma trankvilo
vivo-veon,
kiel senhelpan leprulejon,
batalejon.
 
Se mi ekciintus ekzistantan
ĉion kunan,
mi tutcerte pendumintus tuj
min jam junan.
 
Sed ion fari ŝajne morto
al mi volis:
antaŭ mi pacience, lante
ĉio rolis:
 
Separpacon kun nenio mi
tial ligis,
tial estas, ke miajn agojn
devo igis,
 
tial la momentojn bonajn mi
taksas alte,
tial nun eĉ en milito mi
versas arte,
 
kaj inter lepruloj mi fajfas
kaj ekridas,
kaj pli kaj pli bone mi infanojn
ame vidas.
 
(1936)