Via brako senĉese min brakumas,
eterna fajro de via kiso min varmege brulas,
via korpo enpaŝis en mian korpon!
 
Mia cerb’ estas dolĉa ŝirmej’ de via penso,
kun mi est’ sama ĝia voĉo, koloro, silko,
via konscio enpaŝis en mian konscion!
 
La Dioj brodis vin en mia animo,
en mi vivas viaj ĉiuj briloj jam,
via animo enpaŝis en mian animon!