La ĉi-suba teksto estas la enkonduka ĉapitro al la kompleta traduko de la Libro de la Mil kaj Unu Noktoj en Esperanton. Ĝi prezentas la unuajn elementojn de ĉi tiu verko. Antoine Galland (Franco, 1646 – 1715) malkovris arabajn manuskriptojn, kiujn li tradukis al la franca. Sur ĉi tiu unua traduko en eŭropan lingvon, baziĝas la esperanta teksto. Ĝi skrupule respektas ĉiujn elementojn de la editio princeps, kiu aperis antaŭ tricent jaroj.

 

Plano de la prezento:

  1 - Antoine Galland, lia vivo, lia laboro
  2 – La libro de la 1001 Noktoj
            - ĝia deveno (manuskriptoj kaj arabaj presitaj versioj)
            - la diversaj tradukoj en la francan
  3 – la prologo de la libro


 

1 - ANTOINE GALLAND (1646–1715), la malkovrinto de la teksto

1 – La unuaj jaroj : 1646 - 1660
 
   Antoine Galland naskiĝis la 6-an de aprilo 1646 en Rollot, malgranda franca vilaĝo apud la urbo Noyon en Pikardio, norde de Soissons (Norde-Oriente de Parizo). En 1851, oni tie starigis statuon memore al li.
   Li estas la 7-a kaj lasta infano de la familio Galland. La gepatroj estis modestaj manlaboristoj. Li aĝas ses monatojn kiam liaj patro decidas forlasi la vilaĝon por iri al Noyon kun la espero al pli facila vivo.
   Oni konas du elementojn de lia parencaro :
   Li havas patrinan onklon, kiu estas kanoniko kaj doktoro pri teologio. Unu lia onklino vivas en Parizo. Ambaŭ tiuj faktoj havos gravan rolon en lia vivo.
   En la jaro 1650 mortas lia patro, kaj la patrino devas sola zorgi pri la familio : restas unu fratino, unu frato kaj li. En tiu tempo, mizero estis ĝenerala fakto en la regiono kaj multaj infanoj frue mortis.
   En Noyon ekzistis du lernejoj, kiuj ambaŭ submetiĝis al la lokaj ekleziaj instancoj, ĉar en tiu tempo ĉio lerneja dependis de la Eklezio.
   La patrino de Antoine insistas, por ke li frekventu la unuaŝtupan lernejon. Tie    oni baldaŭ rimarkas lian studemon kaj kapablojn. Li rapide lernas legi kaj skribi.
   Li poste atingas la duaŝtupan lernejon, nomatan 'kolegio'. Tie li studas la lingvojn de la Biblio, tio estas la latinan, la malnovan grekan kaj la hebrean.
Kiam li aĝas 10 jarojn, la patrino ne plu povas pagi por lia studado kaj li devas reiri en la familian dometon kaj lerni metion : li fariĝas plugisto dum tuta jaro.
Poste liaj vivkondiĉoj pliboniĝas kaj en la jaro 1657-a li decidas forlasi Noyon por iri al Parizo. Li piediras tien kaj lia onklino akceptas lin en sian hejmon : ŝi vivas en la kvartalo de la universitato Sorbono.
   Kun rekomenda letero de sia onklo, la doktoro en teologio, li prezentas sin al la subestro de kolegio Duplessis, unu el la naŭ tiam ekzistantaj kolegioj de la universitato Sorbono. La subestro akceptas lin kaj vidante liajn kapablojn, enskribas lin tuj en la duan jaron de la kurso.
   Kiam li eniras la Sorbonon, Antoine decidas, ke ekde nun li tie parolos kaj uzos nur la latinan, kiu estis la lingvo por aliri ĉiujn sciencajn konojn.

 
2 – la jaroj 1661 - 1670
 
  La kolegio Duplessis estis fondita en la jaro 1322 kaj poste integrita en Sorbonon. Oni konsideris ĝin kiel la plej altkvalitan el la naŭ parizaj kolegioj. Tie ĉiuj studoj okazis en la latina.. 
   En 1665 li komencas frekventi la Reĝan Kolegion, ekstudas la araban kaj plibonigas sian konon de la hebrea. Li tie konatiĝas kun s-ro Nicolas Petitpied, riĉa burĝo el la urbo Troyes, kiu transdonas al li sian pasion pri Oriento. Tiu N. Petitpied estis membro de la konsilio en Sorbono.
   En tiu sama jaro, Sorbono ricevas la mirindan heredaĵon de la librokolekto de Richelieu († 1642). Tiam Antoine Galland. partoprenas en la klasifika tasko pri ties orientaj libroj kaj manuskriptoj. Dum tiu laboro li konatiĝas kun pluraj fakuloj pri orientaj studoj.
  
3 - Unua vojaĝo orienten (1670–1675)
 
   Ĉar la rilatoj inter Francio kaj la Otomana imperio estis ne tre bonaj, la franca reĝo, Ludoviko la XIV-a, decidas sendi ambasadoron en Turkion por provi plibonigi ilin.
    En la jaro 1670, Charles Marie-François Olier, markizo de Nointel (1636 – 1685) ricevas de la franca reĝo la postenon de plene rajtigita ambasadoro de Francio ĉe la Sublima Pordo, kiel oni tiam nomis la Otomanan Imperion.
 Do, la markizo forlasas Parizon kun sia tuta sekvantaro (la 22-an de aŭgusto), li aliras Marsejlon. Tie la tuta ambasado surŝipiĝas kaj post halto en Malto finfine atingas Istanbulon (la 21-an de oktobro).
   En siaj bagaĝoj, S-ro de Nointel kunprenis Antoine Galland-on kiel sian personan sekretarion. Lia perfekta kono de la latina estis necesa, ĉar ĉiuj diplomataj rilatoj kaj dokumentoj uzis tiun lingvon. Li surloke plibonigas siajn konojn pri la turka, la araba kaj la persa.
 
   La ambasadaj raportoj de la markizo de Nointel troviĝas en la arĥivoj de la franca diplomatio. Ĉar Antoine Galland kutimis skribi sian taglibron, oni retrovis liajn notojn pri tiu periodo. Ambaŭ tiuj elementoj ebligas bone koni la historion de tiu periodo en Turkio.
   La malbonaj rilatoj inter Francio kaj Turkio fontis el tio, ke Turkio ne aprecis kelkajn francajn iniciativojn en Mediteraneo. Pro tio, la antaŭa franca ambasadoro estis retrovokita al Parizo kaj Nointel anstataŭis lin.
Antoine Galland profitis sian restadon en Istanbulo por plibonigi sian konon de la turka (osmanlia) literaturo kaj li samtempe kolektas monerojn kaj medalojn por la kabineto de la reĝo en Parizo. Li tiam konatiĝas kun la moroj, administracio, politiko kaj religio de la Turkoj.
  En tiu tempo la ĉefa ministro Colbert kreis en Istanbulo specialan lernejon por la estontaj tradukistoj.
  Dum sia restado en Istanbulo, Galland trovas kaj aĉetas multajn librojn, manuskriptojn kaj presitaĵojn. Li konscias, ke tiuj manuskriptoj estas partoj de pli ampleksa tutaĵo : ili fariĝos la bazon de la 1001 Noktoj. Li kunportos ĉiujn tiujn valoraĵojn kiam li revenos en Francion.
  Li legas kaj relegas la persajn tekstojn de Gulistan kaj Bostan de Sa'di kaj li komencas traduki maldikajn librojn pri la historio de Turkio.
  Sinjoro de Nointel zorgis pri la reprezentado kaj brilo de Francio; li lasis al Galland la studadon kaj la sciencajn taskojn.
  Dum sia restado en Istanbulo, Galland sisteme vizitas la tiean "bezestanon", kiu estas la riĉa bazaro pri libroj kaj raraĵoj. Ĉiufoje li revenas kun novaj akiraĵoj.
  En 1675 Nointel kaj lia sekretario retrovojaĝas al Parizo.
 
4 – Sciencaj kaj erudiciaj rondoj (1675-1679)
 
   Komence de 1675, Galland estas en Parizo. Liaj laboroj pri la Antikveco, medaloj, numismatiko kaj epigrafio malfermas antaŭ li la pordojn de la parizaj fakuloj. Tiam la Historio ĝuis grandan famon kaj homo, kiu revenas de ampleksa vojaĝo en Oriento estas bonvena en la literaturaj, mondumaj kaj fakulaj medioj. La rilatoj pri ekzotaj vojaĝoj estas aprezataj kaj oni legas ilin kun granda plezuro. Galland brilas per la rakontoj de siaj vojaĝoj.
   Li amikiĝas kun tiutempaj sciencaj famuloj, erudiciuloj. Spite tion, lia materia vivo estas tute ne firma, ĉar neniu pagas lin. Tamen, li ricevas iom da mono de unu el tiuj famuloj kaj tio estos por li granda sekuriga helpo.
 
5 – Dua vojaĝo en Proksiman Orienton (1979)
 
   Tiun monon li uzos por iri proprakoste al Proksima Oriento. Tie li restos iomete malpli ol unu jaron. Li spertiĝas en ĉiuj sciencaj fakoj kaj la Orienta Kompanio dungas lin kiel numismaton kaj bibliofilon kaj li laboras por la kabineto de la reĝo.
   Poste en la jaro 1679 li estas denove en Francio kaj laboras super diversaj sciencaj taskoj.
   Oni prezentas lin al S-ro Colbert kaj tiu ministro poste sendos lin en Grekion por akiri marmoraĵojn kaj medalojn.
 
6 – Tria vojaĝo (1679-1688)
 
   S-ro de Nointel perdis la favoron de la reĝo kaj lian nomon oni ne plu aŭdis, dum la nomo de lia sekretario, Antoine Galland, por ĉiam famiĝis.
   La nova franca ambasadoro en Turkio estas S-ro Gabriel Joseph de Lavergne, grafo de Guilleragues. Kun sia edzino kaj filinoj li surŝipiĝas en Tulono. Multaj aliaj oficialuloj akompanas lin. Galland denove troviĝas en la bagaĝoj de la ambasadoro.
   Galland restas kvin jarojn en Istanbulo kaj uzas sian eksterlaboran tempon por kolekti belajn manuskriptojn kaj medalojn por la reĝo.
   Dumtempe Colbert mortas kaj Louvois alvenas. Oni proponas al Galland fariĝi Antikvaĵisto de la Reĝo. Li ricevas tiun diplomon kaj la kunan salajron. Samtempe li kolektas por si kaj tradukas multajn arabajn manuskriptojn.
   S-ro de Guilleragues mortas en Istanbulo (1685) kaj alvenas nova ambasadoro : Pierre Girardin, seigneur de Vauvray. Tiu lasta ricevis de Louvois leteron favoran al Galland. Tiu letero ebligas al li libere vojaĝi tra Proksima Oriento. En 1687, li tiel iras al Smirno, poste al Egiptio, vizitas Aleksandrion, Roseto kaj atingas Kairon.
  Li poste reiras al Smirno kie, la 8-an de julio 1688 trafas lin tertremo, kiu detruis preskaŭ la tutan urbon. Oni eltiris lin el sub la ruinoj de lia domo : ĉiuj liaj manuskriptoj kaj vestaĵoj forbrulis. Brulis ankaŭ lia monprovizo, kio devigas lin retrovojaĝi al Francio, kiun li atingas en decembro 1688.
 
7 - Tri parizaj mecenatoj (1689–1696)
 
   Kiam Galland retroviĝas en Parizo, li konstatas, ke multo ŝanĝiĝis en la ĉefurbo. Pluraj amikoj kaj helpantoj elmigris (pro religiaj kialoj) aŭ mortis. La nova bibliotekisto de la reĝo estas iu Melkisedek Thévenot. Li estas grava erudiciulo, kiu interesiĝas pri Oriento.
   Iu amiko de Thévenot, Barthélémy d'Herbelot, dungos lin. Kiam li mortos, Galland ricevos lian sciencan heredaĵon.
   En 1692, li fariĝas profesoro pri la siriaka lingvo en la Reĝa Kolegio.
   La tria mecenato de Galland estas Thierry Bignon. Li dungas Galland-on por krei katalogojn pri siaj medaloj kaj fari inventarion de la libroj.
   Li proponas al Galland loĝejon kaj bonan salajron, kaj kiam li mortas unu jaron poste, li lasas al Galland malgravan renton, kiu multe helpos lin dum la cetero de lia vivo.
 
   Kvankam Galland ankoraŭ ne konis la tuton de la 1001 Noktoj, li verŝajne jam komencis traduki la rakontojn pri Sindbad la Maristo, kiujn li trovis en apartaj sendependaj arabaj manuskriptoj.
   En 1696, li eldonigas iun tradukon de la Fabloj de Bidpaj (aŭ Pilpay – duone legenda Hindo, kiu verkis la libron Pañĉatantra), laŭ ties turka traduko. La fabloj de Bidpaj estas la arketipo de la tiutempaj arabaj rakontoj.
 
8 - La vivo de provinca erudiciulo (1697–1706)
 
  Nova persono helpas lin : Nicolas-Joseph Foucault. Li estis la intendanto de la regiono Normandio, kiu konis la araban, la turkan kaj la persan. Li dungas Galland kiel sekretarion en 1697, en Caen.
   En tiu tempo, la urbo Caen estis fama por sia literatura vivo kaj siaj gravaj presejoj, kaj Galland tie konatiĝas kun pluraj erudiciuloj kaj kleruloj.
   Galland restas en Caen dum kvin jaroj kaj li tie iĝas membro de la Akademio pri la Inskriboj. Por okupi sian liberan tempon, li komencas sisteme traduki en 1702 la rakontojn de la Mil kaj Unu Noktoj. Tiu verko famigos lin tra tuta Eŭropo kaj forgesigos ĉiujn liajn aliajn verkojn.
   La rakontojn pri Sindbad li fintradukas, kaj ili estas pretaj por la eldonisto. Li dediĉas ilin al la filino de S-ro de Guilleragues, kiu tiom helpis lin en Istanbulo.
 
9 - La gloraj jaroj (1706–1715)
 
  Dum pluraj jaroj Galland laboros por Foucault, sed li sukcesas trovi tempon por labori traduke super la Mil kaj unu Noktoj, kies manuskriptojn li akiris en Istanbulo..
   Foucault vendas siajn kolektojn kaj la Reĝa Biblioteko akiras ties plej grandan parton. Tiam Galland forlasas Foucault. Oni tiam proponas al li postenon en la kortego de la Prusa reĝo, sed li rifuzas, ĉar li preferas modeste vivi en Parizo.
   Li tiam akiras sendependecon kaj liberecon fari tion, al kio li inklinas. Li aĝas sesdek tri jarojn kaj konas la plezuron de sekura vivo.
   Li instaliĝas en la kvartalo de la Universitato. Li luprenas ĉambron en la gastejo Ĉe la ora ringo, en la Strato de la sep vojoj. Li tiam suferas pro renaj problemoj (nefrito) pli kaj pli oftaj.
   En 1709 li ricevas la postenon pri la araba lingvo en la Kolegio de Francio. Lia amiko François Pétis de la Croix ricevas la duan katedron pri la araba.
   Li verkas Araban gramatikon kaj ĉerpas siajn ekzemplojn el la vojaĝoj de Sindbad la Maristo kaj el la Mil kaj unu Noktoj.
   Li fintradukas la 1001 Noktojn, kaj eldonigas ilin. Tiu traduko tuj ĝuas grandegan sukceson en la kortego kaj en la francaj literaturaj medioj. Oni legas tiun libron kun avideco. Oni volas koni la tradukinton, kaj la monduma Parizo riveliĝas al Galland. Oni invitas lin en multajn literaturajn rondojn kaj en nobelajn familiojn.
   Sep volumoj jam eldoniĝis dum lia restado en Caen, tri pliaj aperos inter 1709 kaj 1712. La du lastaj aperos nur en 1717, tio estas post lia morto.
 
   Li forpasas la 17-an de februaro 1717, je la aĝo de 69 jaro,j pro astmo kaj pulma inflamo.
   Lian ĉerkon sekvis granda nombro da malriĉuloj, ĉar inter siaj multaj okupoj, li ankoraŭ trovis tempon por diskrete instrui la francan gramatikon al malriĉaj infanoj de sia kvartalo.
   Li heredigas sian havaĵon al la Nacia Biblioteko, al la Akademio kaj al la reĝo.
   Multaj verkoj de Galland ne atingis nin, kelkaj estis pruntedonitaj kaj perdiĝis, aliaj estis poste ŝtelitaj rekte el la Nacia Biblioteko.
 
   Jen la vivo de aparte interesa homo : li dediĉis sian tutan vivon al la laboro. Li neniam fariĝis riĉa. Lia skrupula honesteco kaj modesteco faras el li unika ekzemplo de erudiciulo.
 
10 - La orienta furoro
 
   Beletro jam konis orientalismon : ekz-e en la teatraĵo de Molière le Bourgeois Gentilhomme (1670), sed tuj post la apero de la 1001 Noktoj kaj ties grandega sukceso, la modo al orientalismo ekfuroris. Ĝi daŭris dum pluraj jarcentoj. Ĉiuj partoj de la vivo kaj de la artoj "infektiĝis". Jen eroj por citi nur kelkajn bone konatajn elementojn (ĉefe el la 18-a kaj 19-a jarcento) :
 
Literaturo:


La persiaj leteroj (1721) de Montesquieu,
Zadig (ou la destinée) (1747), la Princesse de Babylone de Voltaire,
Théophile Gautier (Le roman de la momie, la Mille et deuxième nuit…),
Gérard de Nerval (Voyage en Orient, Histoire du calife Hanem…),
Pierre Loti (Aziyadé, Fantômes d'Orient…),
Victor Hugo verkis siajn: Les Orientales
Flaubert: La filo de la derviŝo

E. A. Poe: le mille et deuxième conte de Schéhérazade (en Derniers contes 1887) ....
 
Muziko:


Les Indes Galantes de Rameau,
Ali Baba et les quarante voleurs de Cherubini,
Ŝeherazad de Maurice Ravel, Rimski Korsakov

L'enlèvement au Sérail, Mozart
La kalifo de Bagdado de Boieldieu (1801)


Pentroarto:
 
Ingres (1814) la grande Odalisque; Le bain turc
Delacroix: Femmes d'Alger dans leur appartement; Chef arabe couché sur un tapis

Oni sentas tiun influon ĝis la XX-a jarcento :

Henri de Régnier: le veuvage de Schéhérazade (1926)
Catherine Hermary: Le grand vizir de la nuit (1981)... 

 
   Aperis poste diversaj sekvoj aŭ pastiĉoj de La Mil kaj Unu Noktoj !
Ekzemple :
La Mil kaj Unu Noktoj de Bretonio,
La Mil kaj Unu Noktoj de Nupto…

 

Kino:


    Kino ne povis lasi tiun temon sen persona adapto. En Francio, ĉiuj konas la filmon de Becker Ali Baba kaj la kvardek ŝtelistoj (1954) kun Fernandel. Same oni konas la filmon de P. P. Pasolini La Mil kaj unu Noktoj (1974).

Multaj aliaj filmoj pri la sama temo pli perfidis la Noktojn ol adaptis ilin.
 
   La teksto de La Mil kaj Unu Noktoj apartenas al neniu preciza verkisto kaj ne eblas fari el ĝi ostaĝon de iu ideologio. Nenio ebligas konfiski tiujn rakontojn favore al iu politiko aŭ tiraneco. Multaj aludoj aŭ rektaj rakontoj pri la virina situacio de tiu tempo (en ŝia familio kaj en la socio)  tre facile transportiĝas en nian epokon. Same, rakontoj pri malbonaj kaj trompemaj religiuloj trovas precizan speguliĝon en niaj nuntempaj socioj.
            Pro tio la 1001 Noktoj ne estas favore akceptitaj nek ŝatataj de ĉiuj.

 

2 – LA LIBRO  

 

La Teksto
 
 En la dua parto de ĉi tiu prezentado, ni pritraktos tri temojn :
1 - La devenon de la 'libro'
2 - La arabajn presitajn eldonojn
3 - La francajn tradukojn 

1 - Deveno de la teksto
 
  Rilate la fruajn datojn, oni kutimas tiel konturigi la aperon de la Mil kaj Unu Noktoj:

V-a jarcento PC: verŝajna naskiĝo en Indio : laŭ la modelo de la fabloj de Bidpaj (Pañĉatantra)
VI-a  j.  Apero de la Mil rakontoj en Persio
VIII-a  j. traduko en la araban kaj kompilado en Bagdado, tiama ĉefurbo de la araba-muzulmana mondo.
X-a  j. unua mencio de la titolo la Mil kaj unu Noktoj.
XI-XIV-aj j. pliriĉigo de la rakontoj en Kairo.
XIV – XVII-aj j. : oni forgesas la rakontojn de la 1001 Noktoj. 

   Laŭ la modelo de Pañĉatantra de Bidpaj aperas poste la rakontoj de Kalila wa-Dimna kaj la persa kolekto Azar Afsanah (mil rakontoj) el kiu fontas la artifiko, per kiu Ŝeherazad kaptas la atenton de la reĝo.
              
   La arabaj kleruloj de la X-a jarcento ne tre aprezis la Noktojn, ĉar iuj rakontoj ne meritis (laŭ ilia opinio) atingi la skriban stadion – ilia stilo tro diferencas de la granda araba literaturo de la ora aĝo de la Abasidoj. Ili estis konsiderataj kiel subliteratura genro.
 Inter la XI-a kaj XIV-a jarcentoj, Bagdado perdis sian ĉefecon profite al Kairo. La rakontoj migras tien kaj trovas novan inspiron. Tiam regis en Egiptio la Fatimidoj, kaj ŝajnas ke la 1001 Noktoj diseriĝis en diversajn kolektojn kaj tradiciojn. Nur unu literaturisto, al-Qûrti, mencias tiun titolon.
Dum la kvar postaj jarcentoj la spuro de la 1001 Noktoj perdiĝas, kaj Galland retrovis ilin okaze de unu el siaj vojaĝoj al Oriento.
 
   Oni devas tuj akcenti la fakton, ke ne eblas konsideri la 1001 Noktojn kiel la verkon de iu preciza aŭtoro. Tiuj orientaj rakontoj estis destinitaj al rakontado dum la longaj vesperoj, ĉirkaŭ la fajrejo, aŭ okaze de bankedoj aŭ ĉiuspecaj renkontiĝoj.
   La aŭskultantoj ariĝis ĉirkaŭ profesia rakontisto. Ĉiu rakontisto disponis pri ĝenerala kanvaso, el kiu li ĉerpis la epizodojn, per kiuj li kaptis la atenton de sia publiko. Tio signifas, ke lia rakonto ne estis fiksita : la fakulo rajtas aldoni, brodi, ampleksigi, forpreni kion li volas laŭ sia propra deziro aŭ laŭ la intereso de sia aŭskultantaro. Oni kutimas konsideri, ke tiu transdonado bezonis dek jarcentojn por atingi ties nunan nivelon.
   La skribado de la rakontoj fiksis la fabelojn.
 
   Ja Antoine Galland malkovris la unuajn manuskriptojn pri tiu arabaj rakontoj. Li kunportis ilin en Francion kaj tradukis en la francan. Du jarcentojn poste Mardrus bazis sian novan tradukon sur la eldono de Bulaq. Aliaj tradukistoj, Khawam kaj Bencheikh, trovis novajn manuskriptojn, kiujn ili uzis por sia propra traduko.
 
2 - Unua araba presita teksto
   
   Kiel jam dirite, dum longa tempo la Araboj konsideris tiujn rakontojn kiel duarangan literaturaĵon kaj pro tio oni tiel longe prokrastis ties aperon en presita formo. Jen du ĉefaj datoj rilate tiun presitan formon :
 
1814 : unua presita eldono en la araba, en Kalkuto
1835 : poste, en Bulaq (Egiptio) aperas dua eldono.

  Ĉi tiu eldono de Bulaq estas aparte grava, ĉar ĝi fariĝos la bazo de pluraj postaj tradukoj (Mardrus, ekzemple)
 
   Kiam oni legas la tradukon de Mardrus / Bulaq, oni konstatas, ke ĝi ne entenas tri el la plej gravaj rakontoj de la buŝa tradicio :
   - La vojaĝoj de Sindbad la maristo
   - Aladdin kaj la mirinda lampo
   - Ali Baba kaj la kvardek ŝtelistoj (rabistoj)
Ili ĉiuj estas el persa deveno.


 
                                    ----------------------------------------------------
 
  Nun venis la tempo por paroli pri du homoj, kiuj same kiel Galland estis orientalistoj kaj zorgis pri la traduko de tiuj orientaj rakontoj.
 
François Pétis de la Croix (1653–1713)
 
    Li estas unu el la pioniroj de la franca orientalismo kaj samtempulo de Antoine Galland. Ili amikis. Li estas la filo de Jean Pétis de la Croix (1622-1695), sekretario kaj interpretisto de la reĝo por la araba kaj turka lingvoj.
   Colbert sendas la filon, François, en la Proksiman Orienton, por ke li perfektigu siajn lingvajn konojn. Surloke, li aldonas al sia kolekto la konon de la persa kaj armena lingvoj.
   Post longa restado en tiuj orientaj regionoj, kiel Galland, li revenas en Francion kun grava kolekto da arabaj, persaj kaj turkaj manuskriptoj por riĉigi la reĝan Bibliotekon.
   Ekde 1680 li anstataŭas sian patron kiel oficialan tradukiston kaj fariĝas la oficiala reĝa interpretisto por la tri lingvoj : araba, persa, turka.
   Poste li ricevas la katedron pri la araba lingvo en Sorbono, samtempe kun Antoine Galland.
   El la turka lingvo li tradukas kaj publikigas la Mil kaj unu Tagojn en kvin volumoj. Tiu verko prezentas la saman strukturon kiel la 1001 Noktoj, kun la mirindaj priskriboj de tiu fabela Oriento, kun feinoj, genioj kaj magiistoj.
   La 4-an de decembro 1713 li mortas en Parizo.
 
Joseph-Charles Mardrus, D-ro (1868–1949)
 
  Oni ne povas paroli pri la 1001 Noktoj sen aludo al J-C. Mardrus, la dua tradukinto en la francan de tiu verko.
  Li naskiĝis en 1868 en Kairo, en riĉa kaŭkazdevena familio. Li doktoriĝas en 1895 kaj komencas sian medicinan karieron sur la ŝipoj de la kompanio Messageries Maritimes.
  Li instaliĝas en Parizo en 1899, edziĝas kun la poetino Lucie Delarue. Ja ŝi enkondukas lin en la parizajn beletrajn rondojn. Li tie konatiĝas kun multaj tiamaj literaturistoj, inter aliaj, Stéphane Mallarmé kaj José Maria de Heredia. Ili instigas lin traduki la 1001 Noktojn. kaj sub la aparta premo de Valéry kaj André Gide, li komencas sian tradukon (surbaze de la presita eldono de Bulaq kaj nove trovitaj manuskriptoj).

            3 - La TRADUKOJ en la FRANCAN
 
La traduko de A. Galland
 
   Kiam Galland malkovris la unuajn faskojn da arabaj manuskriptoj, li unue tradukis sep rakontojn sub la titolo Arabaj rakontoj. Temas pri la Vojaĝoj de Sindbad la Maristo. La libro aperas kun dediĉo al markizino d'O. Tiu traduko jam estis en la presejo, kiam li eksciis, ke tiuj fabeloj estas nur parto de pli ampleksa kolekto da similaj nomataj La Libro de la Mil kaj Unu Noktoj. Li tiam haltigis la presadon ĝis li akiris aliajn manuskriptojn de la sama rakontaro kaj li tradukis ilin. Fontenelle (la oficiala cenzuristo) relegas la librojn kaj tuj donas sian oficialan aprobon por la eldono (nihil obstat).
    En 1702 li publikigas la du unuajn volumojn (el dekdu).
    Tiuj du volumoj entenas la tekston de la unua ĝis la sesdek naŭa nokto.
     Du jarojn poste, li atingas la sepan volumon. Li  kontraktas kun la vidvino de sia unua presisto, Claude Barbin, en Liono. Tiam okazis io stranga : pro sia konstanta laboro pri aliaj temoj, Galland malrapidigas sian tradukon, kaj fine de la sepa volumo, la presistino Barbin, kiu volis ampleksigi tiun volumon, kiun ŝi opiniis tro maldika, uzas krudan trompon : ŝi propravole aldonis tri aliajn samtipajn rakontojn ĉerpitajn el alia kolekto. Ilin tradukis el la Turka Pétis de la Croix. Temas pri : Rakonto pri princo Zejn Alasnam, pri la reĝo de la genioj kaj pri : Rakonto pri Kodadab kaj ŝiaj fratoj.
    La eldonejo aldonis tiujn tri rakontojn sen averto prie, nek al Pétis de la Croix, nek al Galland, nek al la legantoj. Galland bone amikiĝis kun Pétis de la Croix. Kiam li konstatis la trompadon, Pétis sukcesis konvinki lin, ke li neniel perfidis sian amikon kaj la afero haltis tie. Do la editio princeps entenas tiujn tri pliajn rakontojn. Ĉar ĉi tiu traduko sekvas tiun unuan version, oni trovos tiujn tri kromajn rakontojn en ĝi.
   Pro tiu trompo Galland liveris la okan volumon kun prokrasto ĉefine de la jaro 1708 kaj ĉesigis siajn rilatojn kun la firmao Barbin.
   Oni diras, ke kun la VIII-a volumo, Galland atingis la finon de siaj manuskriptoj. Laŭdire, li komisiis al Maronito el Aleppo, iu Ĥana, trovi por li kelkajn aliajn similajn manuskriptojn. Plie, Ĥana ŝatis rakonti fabelojn de sia lando kaj Galland ŝatis aŭskulti. De tiu Maronito fontus la rakontoj pri Aladdin kaj Ali-Baba. Oni kredas, ke Ĥana posedis manuskripton de la Noktoj pli ampleksan ol tiu de Galland – li kopiis partojn de ĝi por sia amiko.
    La IX-a kaj X-a volumoj de Galland aperas en 1711. La XI-a kaj la XII-a kaj lasta aperos post lia morto.
   En la notoj de Galland, oni trovis ses aliajn rakontojn, ne publikigitajn.


   Oni ofte riproĉis al Galland, ke li paroligas la personojn de siaj rakontoj kiel la parizaj korteganoj. Ĉiuokaze, li neniam estas kruda. Kiam priskribo riskas forpreni lin al tro precizaj detaloj, li ĉiam aldonas : "sed dececo malpermesas al mi diri kio tiam okazas !'
 
La traduko de MARDRUS
 
   La traduko de Mardrus estas la dua pli bone konata traduko en la francan. Kiam oni aĉetas tradukon de la 1001 Noktoj, sur la titola paĝo oni tuj trovas la indikon de la tradukinto : ĉu estas Galland, ĉu estas Mardrus.
   La traduko de Mardrus estas pli ampleksa ol tiu de Antoine Galland : ĝi atingas preskaŭ 2.000 paĝojn, tiu de Galland 1.200.
   Mardrus trovis novajn manuskriptojn, kiuj pliampleksigis lian tradukon, kaj ĝi fontas el la egipta eldono de Bulaq (kiu ne entenas la rakontojn pri Ali-Baba, nek pri Aladdin, nek pri Sindbad).
   Liaj priskriboj estas pli proksimaj al la araba vivo, sed pli krudaj (foje obscenaj) ol tiuj de Galland. Pro tio, se oni konsultas la Enciklopedion de Islamo, oni legas, ke ĝi taksas la tradukon de Mardrus "ne tre fidinda".
   Tiu versio de Mardrus estis siavice tradukita al la hispana de Blasco Ibañez : ĝi atingas 30 volumojn.
 
La aliaj modernaj tradukoj
 
   Surbaze de la franca lingvo, du aliajn tradukojn, pli modernajn, eblas facile trovi en la librovendejoj. La tradukintoj estas :
- Khawam
- Bencheikh 

   Kaj du aliaj, malpli bone konataj : André Miquel kaj Armel Guerne.


René Rizqallah Khawam
 
   Li naskiĝis en 1917 en Aleppo (Sirio), kaj mortis la 22-an de marto 2004. Li estis de kristana familio kaj lernis la francan ĉe la fratoj Maristes. Li elmigras en Francion ĉe la komenco de la dua mondmilito.
   Li estis nelacigebla tradukanto el la araba, de religiaj (Korano) kaj literaturaj (la 1001 noktoj) tekstoj.
   Li publikigis sian tradukon de la Mil kaj unu Noktoj en Parizo : 4 volumoj en la serio Pocket, 2001.


Jamel ed-din Ben-Ŝejĥ 
 
   Alĝeria verkisto. Naskiĝis la 27-an de februaro 1930 en Kazablanka (Maroko). Li studas en la franca liceo de tiu urbo kaj poste elmigras al Liono.
   Li tradukas la Mil kaj unu Noktojn en kunlaboro kun André Miquel. Tiu traduko prenas kiel fonton la eldonon de Bulaq (1835) apud Kairo, kaj ĝi estas la unua, kiu komplete tradukas la 1205 poemojn de la originalo. Neniu alia faris tion antaŭ li. Galland aludas pri tiuj poeziaĵoj sed ne tradukas ilin, dirante, ke ili ne povas interesi okcidentan leganton.
   La unua eldono troviĝas en la kolekto Folio Classique/Gallimard - 1991, en tri dikaj volumoj po pli ol sescent paĝoj. Ja tiu traduko eniris la prestiĝan kolekton La Pleiade en 2005 en du mezdikaj volumoj.
 
André Miquel (1929 en Mèze, Hérault)
 
    Historiisto, specialisto pri la araba lingvo kaj literaturo.
    Li tradukas en la francan la libron Kalila kaj Dimna. Parizo 1957, reeldono en 2012. Kun Benŝejĥ kaj ties frato, li tradukas la Mil kaj unu Noktojn
 
  Unu plia versio aldoniĝas, fontanta el la angla traduko
 
Armel Guerne
 
   Li tradukis la Mil kaj unu Noktojn laŭ la angla traduko de Burton (kompleta traduko el la araba en 16 volumoj, 1885–1888). Ĝi populariĝis danke al la eldono de Club Français du Livre (1967). Oni ofte trovas ĝin ĉe la vendistoj en la pulbazaroj (6 volumoj).


    En la franca ekzistas multaj libretoj por la infanoj, kiuj fontas el la diversaj rakontoj de la Mil kaj unu Noktoj. Nur unu traduketon en Esperanton de la Mil kaj unu Noktoj mi konas : temas pri tute malgranda libreto por infanoj, kaj ĝi estas malbona simpligita teksto, kiu mallonge rakontas la aventurojn de Aladino kaj la mirinda lampo. Ĝi fontas el la Esperantaj Francaj Eldonoj, en Marmande (sen dato).

   Post Voltaire, la esprimo Mil kaj Unu Noktoj fariĝis ŝablona por paroli pri io fabela, mirinda kie la imago libere esprimiĝas.

   Eblas aldoni, ke tiuj arabaj rakontoj ĝustatempe alvenis en la okcidentan literaturon post la tiraneco de la feinaj rakontoj de la meza epoko : aperis nova maniero pensi, enkonduki la mirindaĵojn en la kutiman literaturon. Oni bezonis novan inspiron en la okcidentaj fikciaj romanoj.

  Galland pli aprecis la instruan kaj moralan aspekton de tiuj rakontoj, ol la amuzan flankon.
 
 

La PROLOGO aŭ enkonduko en la sistemon de la Noktoj
 

La kadro de la ago:

            La tuta afero de la prologo okazas en Persio (nuna Irano).

La kronikoj diras, ke iu reĝo, kies nomon ni ne konas, el la dinastio de la Sasanidoj, troviĝas sur la trono de tiu imperio. Li havas du filojn :

- la unuenaskitan : Ŝahriar (la nomo signifas : mastro de la urbo)

- la duenaskitan : Ŝahzeman (la nomo signifas : mastro de la tempo)

            Post longa kaj gloroplena reĝado, tiu reĝo mortas. Laŭ la persia kutimo, lia unuenaskita filo heredas ĉion. La duenaskita ricevas nenion. Sed, ĉar Ŝahriar - la unuenaskita - tre amas sian fraton, li donas al li parton de sia imperio : Grandan Tartarion, kies ĉefurbo estas Samarkando. Li mem reĝas en Badgado.

            Dek jarojn poste, Ŝahriar deziras revidi sian fraton. Li sendas sian ĉefan veziron al Samarkando por sciigi tion al la frato kaj por venigi lin. Ŝahzeman bezonas dek tagojn por prepari sin al la foriro ĝis Bagdado.

            La antaŭan vesperon de la forira tago, Ŝahzeman loĝas sub la tendo kun la karavano preta foriri la postan matenon. Li tie babilas longe kun la ĉefa veziro de sia frato. Antaŭ ol foriri por tiu longa vojaĝo, li decidas diskrete retroiri al sia palaco por adiaŭi la sultaninon.

Sed ŝi jam akceptis en sian liton unu el la plej malgravaj oficistoj de sia servistaro. Kiam Ŝahzeman vidas tiun perfidon, per unu bato de sia sabro, li senkapigas ambaŭ amantojn kaj forĵetas iliajn kadavrojn en fosaĵon apud la palaco. Neniu vidis lin, kaj li retroiras al la karavana tendaro.

La postan tagon, frumatene, la tuta trupo ekvojas.

La retroviĝo

Ambaŭ fratoj retroviĝas kun granda ĝojo, sed Ŝahriar rapide rimarkas iun melankolion sur la vizaĝo de sia frato. Li donas al li la antaŭe preparitajn donacojn, por ke tiu povu foriri kiam li deziros. Ŝahzeman iras en la banejon por senlaciĝi kaj dum la tuta vespero la fratoj babilas ĝis malfrua horo de la nokto.

Por forigi tiun malgajan melankolion desur la vizaĝo de sia frato, iun tagon, Ŝahriar decidas organizi grandan dutagan ĉasadon, por ke Ŝahzeman retrovu sian kutiman gajecon, sed iom strange tiu petas la permeson ne partopreni. La tuta kortego forrajdas.

Nokte, Ŝahzeman sidas apud fenestro, kiu rigardas al la interna ĝardeno kun vasta baseno meze de ĝi. Tiam sekreta pordo al la ĝardeno de la alia palaco malfermiĝas, kaj aperas 20 virinoj vestitaj per blanka ŝtofo. Inter ili paŝas la sultanino rekonebla pro sia irmaniero. Atinginte la basenon, ili senvestiĝas kaj evidentiĝas, ke el la dudek virinoj dek estas nigraj sklavoj (ne sklavinoj). Kaj ĉiuj komencas amuziĝi. La sultanino, kiu estas sen partnero frapas en siaj manoj kaj krias "Masud !". Negro, kiu troviĝis sur apuda arbo tuj malgrimpas kaj aliras ŝin. "Pudoro ne permesas al mi rakonti ĉion, kio okazis inter tiuj virinoj kaj tiuj negroj, kaj tio estas detalo, kiun mi ne bezonas precizigi". Kaj tiam Ŝahzeman komprenas, ke lia frato estas same plendinda kiel li, kaj ke li ne plu bezonas afliktiĝi, ĉar tio, verŝajne, estas la neevitebla destino de ĉiuj edzoj ! La plezuroj de tiu amplena aro daŭras ĝis noktomezo. Ili kune banas sin kaj poste, la tuta grupo revestiĝas kaj ĉiuj malaperas tra la sama sekreta pordo kaj Masud uzas la vojon de la arbo.

Ekde tiu momento, Ŝahzeman ĉesis afliktiĝi kaj li reakiris sian kutiman bonan humoron. Du tagojn poste reaperas lia frato kaj Ŝahzeman akceptas lin kun ĝoja mieno. Ŝahriar tuj rimarkas la ŝanĝon en la humoro de sia frato kaj li insistas, por ke tiu rakontu al li kial li tiom ŝanĝiĝis dum lia foresto. Kaj li tiom insistas, ke la frato rakontas al li la malfidelecon de sia edzino en Samarkando. Ŝahriar tute aprobas la konduton de la frato, sed li komprenis, ke io alia kuŝas funde de la menso de la frato.

Ŝahriar petas sian fraton rakonti kiamaniere li reakiris sian ĝojan humoron. Li denove tiom insistas, ke Ŝahzeman rakontas al li tion, kion li spektis la antaŭan nokton. Ŝahriar ne volas kredi lin, pro tio Ŝahzeman diras al li uzi artifikon : li organizos novan ĉasadon. Ambaŭ fratoj ŝajnigos foriri, sed fakte restos en la palaco por vidi kio okazos en la ĝardeno.

La sultano aprobas la artifikon kaj la postan vesperon, ili ambaŭ iras posteniĝi apud la jam konata fenestro. La sultano tiam spektis pli ol necese por konvinkiĝi pri la konduto de sia edzino. "Kiu princo povas fanfaroni, ke li estas perfekte feliĉa ?" li diris.

Vidinte tion ili decidas forlasi sian vivon en Bagdado por kaŝi sian malfeliĉon kaj vidi ĉu ekzistas iu pli malfeliĉa ol ili. Ili elektas du kvalitajn ĉevalojn kaj tuj, nokte,ili forgalopas el la urbo.

 

La vagado kaj la aventuro

Ili do sekrete eliras el la palaco kaj iras dum du tagoj ĝis ili atingas belan herbejon, borde de la maro kie staras grandaj arboj kun tre multe da folioj. Ili sidiĝas sub unu el ili kaj ligas siajn ĉevalojn apud la plej dika arbo. Sed malmulte poste ili aŭdas teruran bruon fontantan el la maro kaj laŭtegan krion, kiu plenigas ilin je timo.

Tiam la maro malfermiĝas kaj el ĝi aperas dika nigra kolono, kies supro ŝajne perdiĝas en la nubo. Ilia timo duobliĝas kiam ili konstatas, ke tio estas ifrito (genio, demono) kaj ili grimpas en la apudan arbon por kaŝi sin. La maro refermiĝas kaj ili konstatas, ke la dika nigra kolono rampas sur la akvo kaj direktas sin al la tero. Ili baldaŭ komprenas, ke tiu estas genio, morta malamiko de la homoj. Li aspektas kiel giganto de nekredebla staturo kaj li portas sur la kapo grandan vitran kofron, ŝlositan per kvar ŝlosiloj el fajna ŝtalo.

            La genio atingas la teron kaj la herbejon. Li haltas precize sub la arbo kie rifuĝis ambaŭ fratoj. Ili konsideras sin kondamnitaj. Dume, la genio sidiĝis, prenis la keston de-sur sia kapo kaj malŝlosis ĝin. El ĝi eliras juna virino de perfekta beleco kaj majesta staturo, riĉe vestita. La genio sidigas ŝin apud si, kaj petas la permeson meti sian kapon sur la genuojn de la belulino. Tion li faras kaj poste li diras, ke li volas dormi : li apogas sian kapon sur ŝiaj genuoj kaj tuj ekdormas kaj ekronkas.

            Tiam, la damo, kiu hazarde levis la kapon, ekvidis la du princojn en la arbo. Ŝi signas al ili, por ke ili malgrimpu, sed ili rifuzas pro timo al la ifrito. Sed ŝi diras : mi tuj vekos la genion se vi tion ne faros ! Ili do malgrimpas kaj la damo, kiu flankenmetis la kapon de la genio, iras al ili, prenas ilin je la mano kaj diras al ili tre precizan proponon (komprenu kunkuŝi, amori). Ĉar ili ne aŭdacas akcepti pro la proksimeco de la genio, ŝi minacas ilin veki la genion por atingi tion, kion ŝi petas. Vole ne vole ili fine akceptas, sed dececo malpermesas al mi rakonti tion, kio okazis. Ŝi tiam rimarkas, ke ĉiu havas ringon sur sia mano : ŝi postulas tiujn ringojn, Ricevinte ilin, ŝi iras al sia vitra kesto, tie ŝi plukas kofreton, el kiu ŝi eltiras fadenon kun multaj ringoj el ĉiuj tipoj, kaj montrante ĝin al ili :

            - Ĉu vi scias, kion signifas tiuj juveloj ?

            - Ne, ili respondas, sed dependas de vi, ke ni sciu tion.

            - Ili estas, ŝi respondis, la ringoj de ĉiuj viroj, al kiuj mi donis mian favoron. Mi petis la viajn por aldoni ilin : ili nombris naŭdek ok, nun kun la viaj, estas cent. Mi faris tion spite la viglan atenton kaj singardon de tiu malbela genio, kiu neniam lasas min sola. Li enfermas min en tiun keston kaj lasas min funde de la maro. Vi do komprenas, ke kiam virino intencas fari ion, ne ekzistas io, kio kapablas rezisti kontraŭ ŝia intenco. La viroj pli bone agus se ili ne devigus la virinojn, kaj tio estus rimedo por saĝigi ilin.

            Dirinte tion, la damo aldonis la du lastajn ringojn al sia kolekto, residiĝis kaj reprenis la kapon de la genio sur siajn genuojn. Ŝi tiam signis al la princoj, por ke ili malaperu for de ĉi tiu loko. Ili ekiris laŭ la sama vojo, kiun ili uzis por veni kaj kiam la damo kaj la genio malaperis, Ŝahriar diris :

            - Nu, mia frato, kion vi opinias pri nia aventuro ? ĉu vi ne konsentas kun mi, ke nenio egalas la perfidecon de la virinoj ?

            - Jes, respondis la reĝo de Granda Tartario, kaj vi devas konsenti kun mi, ke la genion oni devas pli plendi kaj kompati ol nin. Tio signifas, ke ni trovis tion, kion ni serĉis. Ni do retroiru al niaj Ŝtatoj.

 

La retroirado

            Sultano Ŝahzeman konsentis kun la opinio de sia frato, kaj ili galopis ĝis ili fine atingis la tendaron, kiun ili forlasis antaŭ tri tagoj. La korteganoj venis por vidi Ŝahriar-on, kaj li diris al ili, ke li ne plu deziras foriri malproksimen, kaj li surseliĝis kaj rapide retroiris al sia palaco. Tie li kuris al la apartamento de la sultanino. Li ligis ŝin kaj ordonis al la ĉefa veziro strangoli ŝin. Poste, li propramane senkapigis ĉiujn servistinojn de la sultanino, ĉar li diris, ke ne ekzistas eĉ unu fidela virino. Pro tio, li decidis ke ĉiufoje kiam li elektos edzinon, li kuŝos kun ŝi dum unu nokto, kaj la postan matenon, li ordonos strangoli ŝin. Tiamaniere li estos certa, ke virino ne perfidos lin. Li komisiis al la ĉefa veziro la taskon provizi lin per nova virgulino ĉiuvespere.

            Lia frato Ŝahrzeman foriris al Samarkando. Ŝahriar ne forgesis ordoni al la ĉefa veziro konduki al li la filinon de unu el siaj armeaj generaloj, kaj la postan tagon, li do mortigis ŝin. Kaj tiu sistemo daŭris dum longa tempo : ĉiuj patrinoj de la urbo ploris kaj grumblis, timante, ke la sorto elektos iliajn filinojn, kaj la popolo komencis agiti kontraŭ la sultano.

 

Ŝeherazad: la teksistino de la nokto

            La ĉefa veziro de Ŝahriar, pri kiu ni jam parolis, havis du filinojn. La unuenaskita nomiĝis Ŝeherazad (filino de la luno), la dua Dînarzad (multvalora kiel oro). Ŝeherazad estis tre klera fraŭlino, sperta en multaj fakoj : matematiko, literaturo, historio, muziko, poezio… kaj plie, ŝi estis belega.

            Iun tagon ŝi diris al sia patro :

            - Mi havas la intencon ĉesigi tiun barbarecon rilate la malaperon de niaj fraŭlinoj. Mi do petas vin elekti min kiel la postan kandidatinon por havi la honoron de la sultana kuŝejo.

            La patro evidente tre alarmiĝis kaj diris al Ŝeherazad kio okazos al ŝi poste. Sed ŝi insistis kaj insistis, kaj la patro diris al ŝi :

            - Via obstinego incitas mian koleron. Mi timas, ke okazos al vi tio, kio okazis kun la azeno de la fabelo, kiu estis en tre bona stato, kaj kiu ne kapablis konservi ĝin.

            - Kiu malfeliĉo okazis al tiu azeno ? demandis Ŝeherazad.

            Mi tuj diros tion al vi, respondis la veziro; aŭskultu min :

 

La fabelo pri la azeno, la bovo kaj la plugisto

 

            Iu riĉa komercisto retiriĝis kun sia edzino kaj infanoj en unu el siaj kamparaj posedaĵoj, kie li bredis ĉiuspecan brutaron. Li ĝuis strangan kaj gravan talenton : li kapablis kompreni la lingvon de la animaloj ! sed sub la kondiĉo, ke li ne devas malsekretigi tion aŭ interpreti al aliaj homoj, kion li komprenas, ĉar li tiam perdus la vivon.

En tiu kampara bieno vivis en stalo  bovo kaj azeno. Iun tagon, la bovo diris al la azeno :

            - Mi tre envias cin, ĉar ci malmulte laboras, ci nur portas nian mastron kiam li vojaĝas, dum mi laboregas dum la tuta tago : mi tiras plugilon por fendi la teron. La plugisto senĉese frapas min, insultas min de la mateno ĝis la vespero. Foje forto mankas al mi. Mia kolo estas tute skrapvundita. Kiam vesperiĝas, mi fine atingas mian hejmon, mi ricevas malbonajn sekajn fabojn kaj malpuran akvon. Manĝinte tiun malagrablan nutraĵon, mi devas pasigi la nokton en mia pisaĵo kaj fekaĵo.

            La azeno tion respondis al li :

            - Ci vere estas idioto : oni kondutas cin kien oni volas, ci mortigas cin pro troa laboro. Kiun profiton ci eltiras el cia pozicio ? Morgaŭ, kiam oni venos por laborigi cin, montru cian koleron kaj frapu per la kornoj, eligu abomenindajn muĝojn. Rifuzu manĝi malbonajn fabojn kaj pajlon : nur flaru ilin kaj lasu ilin. Se ci atentos miajn konsilojn, ci baldaŭ konstatos ŝanĝon kaj ci dankos min.

            La bovo tre dankis la azenon kaj diris al li, ke li sekvos liajn konsilojn.

            La komercisto, kiu sidis apude perdis ne unu vorton de la tuta konversacio.

 

            La postan tagon, frumatene, la plugisto venis por jungi la bovon. Dum la tuta tago la bovo estis malagrabla kaj malbone laboris. Vespere la besto fariĝis ribelema kaj rifuzis, ke oni ligu lin. Li eĉ levis la kornojn kontraŭ la plugisto kaj rifuzis manĝi sian kutiman manĝaĵon. Kiam alvenis la posta mateno, la bovo sterniĝis sur la grundo, kaj li manĝis nenion el la antaŭa nutraĵo. La plugisto kredis lin malsana. Li kompatis lin kaj iris al komercisto por rakonti la aferon. La komercisto diris al li : "prenu la azenon anstataŭ la bovo, kaj ne forgesu doni al li multe da ekzerco !"

            La plugisto obeis kaj dum la tuta tago, la azeno devis tiri la plugilon, kaj li ricevis tiom da bastonfrapoj, ke li apenaŭ kapablis stari kiam alvenis la vespero. Dume, la bovo estis tre kontenta : li ripozis la tutan tagon, bone manĝis kaj trinkis. Li povis nur danki la azenon pro liaj bonaj konsiloj.

            Sed la azeno konstatis, ke li eraris donante tiujn konsilojn al la bovo kaj li decidis eltrovi ruzon por elkotiĝi, ĉar kun tiu reĝimo, li baldaŭ pereos. Dirante tion al si, liaj fortoj perfidis lin kaj li falis duonmorta.

            La komercisto, al kiu oni rakontis tion, deziris scii kio okazos inter la du bestoj. Post la taga laboro, li iris al la stalo por sidiĝi apud tiuj bestoj, akompanata de sia edzino. Li aŭdis la azenon, kiu diris al la bovo :

            - Morgaŭ matene, atentu ne ribeliĝi kiam alvenos la plugisto, ne ŝajnigu malsana, ĉar mi aŭdis nian mastron, kiu diris tion : "Ĉar la bovo ne manĝas kaj ne plu kapablas labori, mortigu lin, buĉu lin. Do ne forgesu venigi morgaŭ la buĉiston"; Jen kion mi havas por sciigi al ci, diris la azeno. Do mi donas al ci novan konsilon : morgaŭ, kiam oni alportos al ci la fabojn kaj pajlon, impetu al ili kaj formanĝu la tuton. Tiamaniere, la plugisto komprenos, ke vi estas kuracita kaj la mastro certe nuligos sian decidon pri via morto.

            Tiuj paroloj havis la rezulton, kiun atendis la azeno.

 

La komercisto kaj lia edzino

 

            La komercisto, kiu aŭdis ĉion tion forte ekridis kaj lia edzino estis tre surprizata.

            - Sciigu al mi, ŝi diris, kial vi tiom brue ridegas, por ke mi ridu kun vi..

            - Mia edzino, sufiĉas por vi aŭdi min ridi.

            - Ne, ŝi respondis, mi volas scii kial.

Ŝi ofendiĝis pro tia respondo, kaj ŝi diris, ke la edzo primokas ŝin, kaj ŝi insistis por ricevi pli taŭgan respondon.

- Mi ne povas doni al vi tiun kontentigon, respondis la edzo, sciu nur, ke mi ridis pro tio, kion ĵus diris la du bestoj inter si. La cetero estas sekreto, kaj mi ne rajtas riveli ĝin. Se mi farus tion, tio okazus je la kosto de mia vivo.

            - Vi primokas min, diris la edzino. Se vi ne volas diri al mi tion, kion diris la bovo al la azeno, mi ĵuras je Dio plej potenca, ke ni ne plu vivos kune. Okazos, kio plaĉos al Dio, sed mi ne ŝanĝos mian opinion.

            Dirinte tion, ŝi retroiris en la domon, metis sin en angulon kaj pasigis la nokton plorante. La postan matenon, la edzo trovis ŝin en la sama stato. Li provis paroli kun ŝi, sed ŝi obstinegis en sia decido. Eĉ se tio kostos la vivon de sia edzo, li nepre devas rakonti tiun sekreton al ŝi.

            Komprenante, ke nenio helpos, li decidis cedi antaŭ la edzino, sed antaŭ ol morti (ĉar li nepre mortos pro tio), li venigis siajn infanojn, bopatrojn kaj la parencojn de la edzino. Li klarigis al ili la situacion. Ili ĉiuj uzis sian elokvencon por komprenigi al la edzino, ke ŝi malpravas. Spite ĉiujn tiujn parolojn, la edzino plu obstinis.

            Tiu komercisto havis kvindek kokinojn kaj unu kokon kun hundo, kiu gardis ilin. La postan matenon, li iris eksteren kaj sidiĝis apud tiuj bestoj. Antaŭ li staris monteto da sterko kie li vidis la kokon kun tuta aro da kokinoj. De tempo al tempo, la koko postkuris kokinon kaj faris sian edzan devon. Li aŭdis la hundon, kiu tiel alparolas la kokon :

            - O koko ! ĉu ci ne hontas fari hodiaŭ tion, kion ci faras ? Ĉu ci ne scias, ke nia mastro troviĝas en granda funebro ? Lia edzino volas, ke li rivelu al ŝi sekreton, kaj tio kostos lian vivon. Oni timas, ke li ne havos sufiĉe da firmeco por kontraŭi la obstinon de la edzino. Li amas ŝin, li estas kortuŝita de ŝiaj larmoj. Li eble pereos.

            La koko tiel respondis :

            - Kiom sensenca estas nia mastro ! Li havas nur unu edzinon kaj ne kapablas domini ŝin. Mi havas kvindek, kaj ili faras nur tion, kion mi volas. Li revenigu sian racion kaj li baldaŭ trovos rimedon por elturniĝi.

            - Kaj kion ci volas, ke li faru ? diris la hundo.

            - Mi irus en la proksiman arbaron, tie mi elektus flekseblan branĉon, senfoliigus ĝin kaj revenus hejmen. Tiam mi irus al mia edzino, kaj enfermiĝante kun ŝi, mi prenu tiun bastoneton kaj bone draŝus ŝin per mil batoj. Mi certigas, ke ŝi saĝiĝos poste.

            Ne forgesu, ke la komercisto sidis apude, kaj ke li aŭdis ĉion kion diris la du bestoj. Li leviĝis, direktis sin al la apuda arbaro, elektis ne tro dikan vergon, senfoliigis ĝin kaj iris returne al sia hejmo. Tie li trafis sian edzinon, kiu daŭre ploris. Ĉirkaŭ ŝi ariĝis ĉiuj najbaroj, kiuj provis konvinki ŝin forlasi sian intencon. La edzo trafendis la amason, prenis ŝin je la mano kaj kondukis ŝin en iun apudan ĉambron. Tie li enfermiĝis kun ŝi kaj senprokraste komencis frapi ŝin. Ŝi baldaŭ ĉesis plori kaj laŭte kriis al la edzo :

            - Sufiĉas, sufiĉas,  ĉesu frapi min, mi asertas, ke mi ne plu obstinos, nenion plu petos de vi, kaj mi rezignas pri mia deziro koni vian sekreton.

            Li ĉesis fitrakti ŝin, malfermis la pordon kaj ĉiuj ĉeestantoj konstatis, ke la pentanta edzino ĉesigis siajn plorojn, kaj ĉiuj komplimentis la edzon pri la bona maniero, kiun li uzis por prudentigi ŝin kaj trovi solvon al tiu senelira situacio.

 

Kun tiu rakonto pri la azeno kaj la bovo, ni forgesis pri Ŝeherazad kaj ŝia patro, la ĉefa veziro. Ni nun reiru al li.

- Jen, mia filino, diras la ĉefa veziro, vi meritus, ke oni traktu vin kiel tiun edzinon de la farmisto !

 

Ŝeherazad kun la sultano

            Sed tio ne helpis, kaj Ŝeherazad plu insistis por fariĝi la ununokta edzino de la sultano, kaj ŝi diris, ke tiamaniere ŝi kapablos trovi rimedon por savi la urbon de la plago, kiu mortigas ĝin. Fine do la ĉefa veziro cedis, ĉar li ne kapablas devojigi ŝin de tiu intenco. Vespere li iris al Ŝahriar por liveri sian propran filinon. La sultano tute klare diris al li, kio atendas ŝin la postan matenon, ĉar ŝi ĝuos neniun favoron : la sultano sendos ŝin al la ekzekutisto, kiu strangolos ŝin. La veziro rediris tion al sia filino, kiu tamen akceptis la decidon de la sultano.

            Antaŭ ol ŝi devis iri kun la sultano, Ŝeherazad vespere iris al sia fratino Dinarzad kaj diris tion :

            - Mia Kara fratino, ŝi diris, mi bezonas vian helpon por tre grava afero. Nia patro baldaŭ kondukos min al la sultano. Tuj kiam mi estos antaŭ li, mi petos la permeson, por ke vi dormu kun ni en la nupta ĉambro, por ke mi povu ankoraŭ ĝui tiun nokton kun via ĉeesto. Se mi ricevos tiun permeson, kiel mi esperas, mi petas vin veki min morgaŭ matene unu horon antaŭ ol tagiĝos kaj tiamaniere alparoli min :

            - Mia fratino, se vi ne dormas, mi petegas vin atendante la taglumon, kiu baldaŭ aperos, rakonti al mi unu el tiuj belaj fabeloj, kiujn vi scias.

            - Mi tuj komencos rakonti unu. La sultano volos koni la sekvon de mia fabelo, kaj de nokto al nokto, mi flatas min, ke mi kapablos malliberigi la tutan popolon de tiu aflikto, en kiu ĝi troviĝas.

            Dinarzad konsentis. Kiam alvenis la vespero, la ĉefa veziro kondukis Ŝeherazad-on al la palaco kaj retiriĝis. La sultano petis Ŝeherazad-on forpreni sian vualon kaj trovis ŝin tre bela, sed ŝi ploris.

            - Senjoro, diris Ŝeherazad al la sultano, mi havas fratinon, kiun mi tiom tenere amas, kiom ŝi amas min. Ĉu vi bonvolus, ke ŝi tranoktu en ĉi tiu ĉambro, por ke mi vidu kaj adiaŭu ŝin lastan fojon ?

            Ŝahriar konsentis kaj Dinarzad eniris la ĉambron kaj kuŝiĝis en liton preparitan piede de la lito de la sultano.

Unu horon antaŭ ol tagiĝis, Dinarzad ne forgesis fari tion, kion petis Ŝeherazad :

            - Mia fratino, se vi ne dormas, mi petegas vin atendante la taglumon, kiu baldaŭ aperos, rakonti al mi unu el tiuj belaj fabeloj, kiujn vi scias. Ve ! eble estos la lasta fojo, kiam mi spertos tiun plezuron.

            Anstataŭ respondi, Ŝeherazad alparolis la sultanon :

            - Senjoro, ŝi diris, ĉu Via Moŝto bonvolas permesi al mi fari tiun komplezon al mia fratino ?

            - Tre volonte, respondis la sultano.

            Tiam Ŝeherazad tiamaniere komencis :

 

Rakonto pri la komercisto kaj la genio : unua nokto

           

                      - Senjoro, vivis en antaŭaj tempoj iu komercisto, kiu posedis grandan havaĵon, tiom en tero kiom en varoj kaj en kontanta mono. Li havis multe da komizoj, servistoj kaj sklavoj. De tempo al tempo li devis fari vojaĝojn por interkonsenti kun korespondantoj. Iun tagon, kiam grava afero vokis lin sufiĉe foren de la loko, kie li loĝis, li ekrajdis sian ĉevalon kaj foriris kun pakaĵo malantaŭ si. En ĝin li metis malgrandan provizon da biskvito kaj daktiloj, ĉar li devis trarajdi dezertan landon, kie li ne trovus ion por subteni sian vivon. Li senprobleme atingis la lokon, kie li havis aferon, kaj kiam li finis tiun aferon, kiu venigis lin, li denove ekrajdis por retrovojaĝi hejmen.

                        La kvaran tagon de la vojaĝo, li sentis sin tiom premata de la akreco de la suno kaj de la grundo varmigita de ties radioj, ke li deflankiĝis de sia vojo por iri kaj refreŝiĝi sub arboj, kiujn li ekvidis en la kamparo. Li tie trovis, piede de granda nuksoarbo, fontanon kun tre pura kaj abunda akvo. Li desurseliĝis, ligis sian ĉevalon ĉe arbobranĉo kaj sidiĝis apud la fontano, eltirinte el sia pakaĵo kelkajn daktilojn kaj biskviton. Dum li manĝis la daktilojn, li ĵetis ties kernojn dekstren kaj maldektren. Kiam li finis tiun sobran manĝaĵon, ĉar li estis bona muzulmano, li lavis siajn manojn, la vizaĝon kaj la piedojn, kaj li preĝis.

                        Li ne finis sian preĝon, li ankoraŭ surgenuis, kiam li vidis aperi genion tute blankan pro maljuneco, kaj li estis de grandega staturo, kiu aliris lin kun sabro en la mano, kaj diris al li per terura voĉo :

- Leviĝu, por ke mi mortigu cin per ĉi tiu sabro same kiel ci mortigis mian filon.

Li eligis tiujn vortojn kun teruriga krio. La komercisto tiom timigita de la malbelega vizaĝo de la monstro, kiom de la paroloj, kiujn tiu direktis al li, tremante respondis :

- Ve ! Mia bona senjoro, pri kiu krimo mi povas kulpi antaŭ vi por meriti, ke vi senigos min je la vivo ?

- Mi volas, reekparolis la genio, mortigi cin same kiel ci mortigis mian filon.

- Eh ! je Dio ! respondis la komercisto, kiel eblas, ke mi mortigis vian filon ? Mi ne konas lin, kaj neniam vidis lin.

                        - Ĉu ci ne eksidiĝis alvenante ĉi tien ? respondis la genio; ĉu ci ne eltiris daktilojn el cia pakaĵo, kaj ĉu dummanĝe ci ne ĵetis ties kernojn dekstren kaj maldektren ?

- Mi faris tion, kion vi diras, respondis la komercisto, mi ne povas nei tion.

- Ĉar tio okazis, reekparolis la genio, mi diras al ci, ke ci mortigis mian filon, kaj jen kiel : dum ci ĵetadis ciajn kernojn, mia filo preterpasis; li ricevis unu en la okulon kaj pro tio mortis; jen kial mi devas mortigi cin.

- Ah ! Senjoro mia, pardonon ! ekkriis la komercisto.

- Ne estas pardono, respondis la genio, ne estas kompato. Ĉu ne estas juste mortigi tiun, kiu mortigis ?

- Mi tute konsentas diris la komercisto; sed mi certe ne mortigis vian filon, kaj eĉ se tio okazus, mi tion faris nur tute senkulpe; konsekvence, mi petegas vin pardoni min kaj ŝpari mian vivon.

- Ne, ne, diris la genio persistante en sia decido, necesas, ke mi mortigu cin, ĉar ci mortigis mian filon.

Ĉe tiuj vortoj, li kaptis la komerciston je la brako, ĵetis lin kun vizaĝo altere, kaj levis sian sabron por fortranĉi lian kapon.

Dume, la komercisto tute ploranta kaj protestanta pri sia nekulpo, bedaŭris siajn edzinon kaj infanojn, kaj diris plej kortuŝajn parolojn. La genio daŭre kun levita sabro paciencis kaj atendis ĝis la kompatindulo finis siajn lamentojn; sed li tute ne moliĝis pro ili.

- Ĉiuj tiuj bedaŭroj estas superfluaj, li ekkriis. Eĉ se ciaj larmoj estus el sango, tio ne malhelpus min mortigi cin, same kiel ci mortigis mian filon.

- Kion ! respondis la komercisto, nenio kapablas kortuŝi vin ? ĉu vi nepre volas forpreni la vivon de kompatinda nekulpanto ?

- Jes, respondis la genio, tion mi firme decidis.

Findirinte tiujn parolojn…

 

Ŝeherazad en tiu momento konstatis, ke tagiĝas, kaj sciante, ke la sultano tre frue ellitiĝas por fari sian preĝon kaj okazigi la konsilion, ŝi ĉesis paroli.

- Dio mia ! mia fratino, tiam diris Dinarzad, kiom mirinda estas via rakonto !

- La sekvo estas ankoraŭ pli mirinda, respondis Ŝeherazad, kaj vi konsentus prie, se la sultano bonvolus ŝpari mian vivon ankoraŭ hodiaŭ, kaj doni al mi la permeson rakonti ĝin al vi dum la posta nokto.

Ŝahriar, kiu aŭskultis Ŝeherazad-on kun plezuro, diris en si mem :

- Mi atendos ĝis morgaŭ; estos tempo por mortigi ŝin, kiam mi aŭdos la finon de ŝia rakonto.

(Kaj tiam estis la fno de la unua nokto)

Li do decidis ne forpreni la vivon de Ŝeherazad ĉi tiun tagon, li leviĝis por fari sian preĝon kaj iri en la konsilion.

 

Kaj se vi volas scii, kio okazis inter la komercisto kaj la genio, ĉu la komercisto trovis solvon por eskapi la morton, vi nepre devos akiri la libron de la Mil kaj Unu Noktoj, kiam ĝi aperos en Esperanta traduko.

Tamen eblas diri konklude, ke dum Ŝeherazad rakontis tiujn fabelojn (kaj tio daŭris mil kaj unu noktojn); ŝi naskis tri infanojn al la sultano, kiu pli kaj pli aprezis tiun eksterkutiman virinon, kaj fine decidis ne mortigi ŝin. Tiel ŝi atingis sian celon : konservi sian propran vivon kaj liberigi la urbon de la konstanta minaco kontraŭ la fraŭlinoj.

Ĉiujn tiujn rakontojn oni kunigis sub la titolo "La Libro de la Mil kaj Unu Noktoj", tio estas en la araba : kitāb 'alf lajla ŭa lajla.

 

 

 Daniel Moirand

Oppède (Francio)