Völuspá aŭ La Antaŭdiro de la aŭguristino estas en la originalo unu el la plej grandiozaj poemoj en la islanda lingvo. Ĝia aŭtoro estas nekonata, sed multo subtenos, ke ĝi estas verkita ĉirkaŭ la jaro mil, kiam la malnova politeismo de la antikvaj islandanoj devis cedi antaŭ la progresanta Kristanismo. La poemo estas konservita ĉefe en la fama manuskripto de Edda-poemoj, Konungsbók – La libro de la reĝo. La teksto estas nekompleta kaj konstateble deformita parte. Ĝi estas prezentita kiel la eldiro de iu völva – aŭguristino. En la komenco ŝi alparolas diojn kaj homojn. Poste ŝi disvolvas, laŭ deziro de Odin, la direĝo, la tutan historion de la universo ek de la kreo de la mondo ĝis ĝia pereo kaj plue, ĝis kiam nova tero elmariĝas. Nur la lasta parto, kiu temas pri la estonteco, enhavas fakte aŭgurojn; en la antaŭa parto la aŭguristino rakontas pasintaĵojn por elmontri, ke malbonaj moroj kaŭzos la disvolviĝon de la mondo kaj la pereon de dioj kaj homoj. La morala subkurento, kiu trafluas la poemon, estas tre forta. La vizioj de la poeto estas grandiozaj kaj bildoj el la naturo akre konturitaj. De tempo al tempo li igas la aŭguristinon eldiri defitone: Scias vi jam – aŭ ĉu? Kaj en la dua duono de la poemo estas ripetata intermite la strofo Ululas lupo kiel ia refreno. La poemo estas sendube verkita de pagana poeto, kiun influis la Kristanismo. En la originalo la poemo estas forme simila al la ĉi-sekva presentaĵo esperantlingva. Ĝi estas senrima, sed strikte aliteracia, kun du ĉef-akcentoj ordinare en ĉiu verslinio. La aliteracieroj ĉiam estas lokitaj komence de akcentita silabo.

 

1 Aŭskulton mi petas

   de dioj sanktaj,

   de altaj, nealtaj

   filoj de Heimdallr;

   Vi celas, Valföðr,

   al rakontoj praaj,

   la plej antikvaj,

   kiujn mi memoras.

 

 2 Memoras mi gigantojn,

   naskitajn en pratempo,

   kiuj fruepoke

   min nutris eduke;

   naŭ memoras mondojn

   mi kaj naŭ radikojn,

   ankoraŭ dum sin kaŝis

   Mondarbo sub tero.

 

 3 Antaŭ mondiĝo

   mastris malesto,

   mankis sablo

   kaj malvarmaj ondoj,

   ter’ ne troviĝis

   nek ĉielvolbo,

   vako estis vasta

   kaj herbo nenie,

 

 4 Ĝis landojn levis

   la filoj de Bur,

   ili, kiuj formis

   la faman Miðgarðr;

   suno el sudo

   sur salajn ŝtonojn

   brilis, kaj grundon

   garnis herboj.

 

 5 Disĵetis suno,

   de luno kompano,

   el sud’ per man’ dekstra

   radiojn ĉielvaste,

   ne sciis suno

   irejojn siajn,

   ne sciis luno

   potencon sian,

   ne sciis steloj

   staciojn siajn.

 

 6 La regaj potencoj,

   dioj supersanktaj,

   tiam siajn tronojn

   ascendis por konsiloj;

   al nokto kaj ties idoj

   ili nomojn donis,

   matenon ili nomis

   kaj tagomezon,

   postmezon kaj vesperon

   por nombri la jarojn,

 

 7 Ĝis tri alvenis

   el tiu trupo,

   fortaj kaj favoraj

   Asoj al la maro,

   trovis sur bordo

   Askr kaj Embla,

   feblajn, senfortajn

   kaj sortomankajn.

 

 8 Ĉi tiuj nek spiron

   nek racion havis,

   ne harojn, ne parolon,

   nek belan aspekton;

   spiron donis Óðinn,

   racion Hænir,

   harojn Lóðurr

   kaj belan aspekton.

 

 9 Kunvenis Asoj

   sur Iðavöllr,

   starigis altajn

   sanktejojn, templojn,

   forĝejojn faris

   ornamaĵojn modlis,

   prenilojn formis

   kaj instrumentojn.

 

10 Gajaj sur herbkampo

   ludis damludon.

   El or’ faritaĵoj

   al ili ne mankis,

   ĝis venis potencaj,

   gigant-devenaj,

   tri junulinoj

   el Jötunheimar.

 

11 Memoras ŝi l’unuan

   batalon en la mondo,

   kiam kontraŭ Gullveig

   ili lancojn alpikis,

   kaj en hal’ de Hár

   ŝin brule mortigis,

   trifoje bruligis

   la trifoje naskitan,

   ofte, refare,

   ŝi tamen vivas.

 

12 Ili nomis ŝin Heiðr

   kie ajn ŝi venis,

   sorĉistino trompema,

   magion ŝi aplikis,

   sorĉis ajnloke,

   la diojn frenezigis,

   ĉiam ŝi ravis

   malpiajn virinojn.

 

13 La regaj potencoj,

   dioj supersanktaj,

   tiam siajn tronojn

   ascendis por konsiloj,

   ĉu la Asoj suferu

   grandajn perdojn,

   aŭ ĉu la dioj

   ricevu rebonigon.

 

14 Alĵetis Óðinn

   lancon super l’armeo,

   estis jam milito

   l’unua en la mondo;

   rompita estis

   remparo diurba,

   kampon trakuris

   Vanir sorĉpove.

 

15 La regaj potencoj,

   dioj supersanktaj,

   tiam siajn tronojn

   ascendis por konsiloj,

   kiu per falsoj

   l’aeron difektis

   aŭ promesis doni

   Freyja al la gigantoj.

 

16 Þórr sola batalis,

   ŝvelinta pro kolero,

   li neofte malfaremas

   je tiaj eventoj;

   ĵuroj rompiĝis,

   promesoj sanktaj,

   ĉiuj kontraktoj

   antaŭe faritaj.

 

17 Arbon mi konas,

   nomiĝas Yggdrasill,

   altarbo, priverŝata

   per koto blanka;

   el tio venas roso

   falanta en valojn,

   staras ĉiam-verda

   ĉe la Fonto de Urðr.

 

18 Devenas junulinoj,

   multon sciantaj,

   tri el tiu fonto,

   kiu sub arbo kuŝas;

   leĝojn ili establis

   kaj sortojn de homoj,

   longojn determinis

   por vivdaŭro ilia.

 

19 Pri aŭdpovo deponita

   de Heimdallr ŝi scias,

   kie ĝi teniĝas

   sub la sankta altarbo;

   riveron ŝi vidas

   kote kaskadi

   ĉe l’deponaĵ’ de Óðinn.

   Scias vi jam – aŭ ĉu?

 

20 Solis ŝi ekstere

   je ven’ de l’antikva

   Antaŭtimul’ de l’Asoj,

   li l’okulojn enrigardis.

   Kion vi serĉas?

   Kial instigas?

   Scias mi, kie

   vi kaŝis l’okulon,

   en la plej fama

   Fonto de Mímir!

   Med-trinkas li matene

   el tie kie kuŝas

   la deponaĵ’ de Valföðr.

   Scias vi jam – aŭ ĉu?

 

21 Elektis por ŝi Herföðr

   ringojn kaj kolĉenojn,

   ŝi redonis saĝvortojn,

   magiajn antaŭdirojn,

   vidis vast-vaste

   super ĉiuj mondoj.

 

22 Ŝi vidis valkiriojn

   el distanc’ venintajn,

   pretajn alrajdi

   al la regno de Gotoj;

   Hildr tenis ŝildon,

   kaj Skögul samfare,

   Gunnr kaj Göndul

   kaj Geirskögul.

 

23 Mi vidis finsorton

   de Baldr, sanganta,

   dio fatsufera,

   filo de Óðinn,

   staris kreskinta

   alte super kampoj,

   svelta kaj belega

   visko fatala.

 

24 El tiu arbkreskaĵo,

   tiele maldika,

   mortiga lanc’ fariĝis

   en la man’ de Höðr;

   ekploris Frigg

   en Fensalir

   pro l’aflikto de Valhöll.

   Scias vi jam – aŭ ĉu?

 

25 Ĉeniton ŝi vidis

   ĉe Hveralundr

   al Loki alsimilan,

   la ruz-artifika,

   sidas tie Sigyn

   nun ĝojomanka

   apude de l’edzo.

   Scias vi jam – aŭ ĉu?

 

26 El orient’ rivero

   tra venen-valoj fluas

   de glavoj plen-plena,

   nomiĝas Slíðr.

 

27 Disde la suno

   ŝi halon vidis,

   starantan sur Náströnd

   kun pordo kontraŭ nordo;

   gutoj de veneno

   tra fumtruo falas,

   privolvas tiun halon

   spinoj de serpentoj.

 

28 Ŝi tie vidis vadi

   tra rapidaj fluoj

   de ĵuroj rompintojn

   kaj murdemulojn,

   kaj tiujn ruz-logintajn

   edzinojn de aliaj,

   suĉas tie Níðhöggr

   korpojn kadavrajn,

   disŝiras homojn Lupo.

   Scias vi jam – aŭ ĉu?

 

29 Sur teramaso sidis

   harpon lud-frapante

   de gigantin’ paŝtisto,

   Eggþér gajogesta,

   super tiu kriis

   sur arbo pendumila

   koko helruĝa,

   kies nom’ estas Fjalarr.

 

30 Kriis super la Asoj

   Gullinkambi,

   kiu heroojn vekas

   ĉe Herjaföðr;

   sed alia kriis

   el sub la tero,

   fulgruĝa koko

   en la haloj de Hel.

 

31 Bojas laŭte Garmr

   antaŭ Gnipahellir;

   rompiĝos kateno

   kaj la Lup’ elkuros;

   multon mi scias,

   futuron mi vidas,

   la juĝon elfinan

   pri venkemaj dioj.

 

32 Fratoj interbatos,

   fariĝos murdintoj,

   nevoj pritrompos

   siajn proprajn parencojn,

   misas en mondo,

   adultoj ege oftas,

   glavtempas, hakiltempas,

   fendiĝas ŝildoj,

   ventblovas, lupsvarmas,

   antaŭ fal’ de l’mondo,

   neniu homo

   alian indulgos.

 

33 La filoj de Mímir

   libere disvagumas,

   detru’ anonciĝas

   per la akra Gjallarhorn;

   Heimdallr laŭtblovas,

   tenas kornon alte,

   konsultas Óðinn

   la kapon de Mímir.

 

34 Tremas Yggdrasill,

   frakseno tamen staras,

   l’antikva arbo ĝemas

   kaj gigant’ liberiĝas;

   de timeg’ suferas

   ĉiuj uloj ĉe Hel,

   ĝis konsumas tiun

   parenco de Surtr.

 

35 Kio pri la Asoj?

   Kio pri la elfoj?

   Muĝtremas Jötunheimr,

   kunsidas la Asoj,

   ĝemas nanoj

   antaŭ ŝtonpordegoj,

   reĝoj de rokoj.

   Scias vi jam – aŭ ĉu?

 

36 Bojas laŭte Garmr

   antaŭ Gnipahellir;

   rompiĝos kateno

   kaj la Lup’ elkuros;

   multon mi scias,

   futuron mi vidas,

   la juĝon elfinan

   pri venkemaj dioj.

 

37 El orient’ veturas

   Hrymr ŝildportanta,

   turniĝas Jörmungandr

   demon-furioze;

   ondfrapas serpento,

   kriega aglo,

   ŝiras kadavrojn Niðfölr,

   Naglfar liberflosas.

 

38 El orient’ navigas

   Kil’ kaj trans la maron

   venas la hord’ de Múspell

   sub gvido de Loki;

   kuniras demonoj

   ĉiuj post la Lupo,

   ilin akompanas

   la frato de Býleistr.

 

39 El sudo venas Surtr

   kun detruil’ de branĉoj,

   ekbrilas sunlumo

   sur lia militglavo;

   gigantoj stumblas,

   en morton paŝas homoj,

   kaj ĉielo fendiĝas.

 

40 Bojas laŭte Garmr

   antaŭ Gnipahellir,

   rompiĝos kateno

   kaj la Lup’ elkuros;

   multon mi scias,

   futuron mi vidas,

   la juĝon elfinan

   pri venkemaj dioj.

 

41 Tiam de Hlín

   dua aflikt’ okazas,

   kiam Óðinn iras

   por batali kontraŭ l’Lupo,

   kaj la brila mortiginto

   de Beli kontraŭ Surtr,

   tiam mortfalos

   de Frigg la ĝojo.

 

42 Tiam venas Viðarr

   la granda fil’ de Sigföðr,

   por batali kontraŭ

   la kadavraĵo-besto;

   per ambaŭ manoj

   li puŝas sian glavon

   al Lupo en la koron

   por venĝi la patron.

 

43 Venas tiam la glora

   filo de Hlóðyn,

   iras fil’ de Óðinn

   batali la Serpenton,

   en kolero frapas

   la protektant’ de Miðgarðr,

   tiam ĉiuj homoj

   de l’Tero pereos,

   paŝas paŝojn naŭ

   la filo de Fjörgyn,

   mortvundita, tamen

   certa pri famo.

 

44 Suno nigriĝas,

   sinkas ter’ en maron,

   la brilantaj steloj

   de l’ĉiel’ malaperos.

   Furioze fajro

   englutas la Mondarbon,

   altegaj flamoj

   ĝis ĉiel’ atingas.

 

45 Por la dua foj’ ŝi vidas

   el maro leviĝi

   la teron renaskitan

   kaj freŝe verdan;

   falas kaskadoj,

   flugas aglo supre

   de l’monto kaj serĉas

   fiŝojn por kapti.

 

46 Kunvenas la Asoj

   sur Iðavöllr

   kaj pri la Serpento

   potenca diskutas;

   memoras tie ili

   pri gravaj eventoj

   kaj pri l’antikvaj

   runoj de Fimbultýr.

 

47 Tie sur herbejo

   denove ili trovos

   mirindajn lud-tabulojn

   el oro faritajn,

   kiujn ili posedis

   en la tempo de l’prao.

 

48 Portos agroj

   nesemite grajnon,

   malĝojoj ĉiuj foriĝos

   je reveno de Baldr;

   Höðr kaj Baldr

   reloĝos en dihalo,

   antaŭe detruita.

   Scias vi jam – aŭ ĉu?

 

49 Halon ŝi vidas

   pli helan ol suno,

   el oro konstruitan

   starantan sur Gimlé;

   tie la meritaj

   homoj loĝos

   kaj por eterne

   feliĉon ĝuos.

 

50 Tiam la potenca

   alvenos por sia regno,

   tiu, kiu regos

   ĉion altdomine.

 

51 Venas tie la nigra

   drako flugante,

   la brila, de malsupre,

   el Niðafjöll,

   Flugas super kampoj

   Niðhöggr, portante

   kadavrojn en flugiloj.

   Nun je fin’ ŝi sinkos.

 

            (Baldur Ragnarsson, reviziita traduko, antaŭe en

            Islandaj Pravoĉoj, Malmö 1964.)