El Poemo pri staltrogo de Kristo

 

Nokton benis milda bel’,

prilumis teron dia stel’,

suferas homoj en malhel’

sen kon’ de amo Lia.

Mi vartas vin per lulokanteto pia.

 

Betleĥem estis la naskej’

de l’beb’ kiu vundojn flegis plej,

mesaĝo venis el altej’

pri Li, savonto nia.

Mi vartas vin per lulokanteto pia.