Brilfontinjo reĝfilino akiras naskiĝdonacon

 

Per si mem li prefere nomiĝis Mopso kiel multaj islandaj kamparhundoj.

Sed korvnigra kaj brilanta estis la korpo de la hundido kiun Grimur farmisto en Verda Valeto kunportis sur la ĉevalo hejmenveninta el la urbeto iun krepuskan vesperon antaŭ multaj jaroj.

Grimur nomis lin en la vespero Ombron ĉar tiu aldono al la brutaro de la juna novbakita farmisto estis pli nigra ol la vera vesperkrepusko kaj kvazaŭ foreskapis el liaj manoj kiam li volis porti lin en la bienon.

Venontan matenon sunhela islanda junia tago brilegis super la pavimejon kaj la rasenon – super la deklivojn kaj la montojn super la terenojn kaj la valetojn ĉe la rivero – super la tuta lando.

Tiam Ombro estis prezentita al la hejmanoj en la sidĉambro  en Verda Valeto.

La juna vangoruĝeta virino karesis lin kaj tiam ridetis al la edzo. Sed La Okulfavorito de sia patro sin tiris en ŝirmon malantaŭ sia patrino kaj firmtenis sin en ŝia jupo.

Ne estis pliaj hejmanoj en Verda Valeto.

„Anna Stina duontimetas la hundidon,“ diris la patrino.

„Jen venu, Brilpupo,“ diris la juna patro. „Venu, mi montros al vi kia kurioza kaj amuza li estas. – Venu Viglknabinjo mia!“

La Okulfavorito de sia patro havis multajn nomojn. Grimur en Verda Valeto faris kelkfoje novan nomon ĉiun tagon – kvazaŭ poeto kiu verkas unu poemon ĉiutage.

Sed la patrino plej ofte nur diris: Anna Stina.

„Venu, Brilfontinjo reĝfilino,“ diris la patro.

Ŝi estis unue en lia menso kiam li aĉetis tiun malgrandan, belan hundidon. Tiam Brilpupo Viglknabinjo ekhavu ludamikon.

Sed Anna Stina staris tute senmova kaj rigardadis hezitema per grandaj, printempbluaj okuloj tiun malgrandan, kuriozan beston.

Ŝi jam ofte vidis la hundojn en la aliaj bienoj kaj duontimetis ilin ĉiam. – Sed tiu estis tiel ege eta kaj kurioza. Ŝi iomete ŝtelrigardetis preter la jupoborderaĵo kaj ekdizeris esplori lin pli atente.

Sed samtempe li iomete bojis kaj saltete direktis al ŝi.

Kaj tiam tio sufiĉis al Anna Stina.

Ŝi ekkriis kaj kuregis tute malantaŭ la jupon.

La juna patro ridis.

„Kia mirinda stultulinjo povas La Okulfavorito de sia patro esti,“ li diris, levis la hundidon supren kaj portis lin eksteren en la sunbrilon.

„Venu ankaŭ, Viglknabinjo,“ li diris ridante trans sian ŝultron irante eksteren.

Anna Stina restis staranta sur la planko, konfuza kaj hezitante.

„Ĉu li ne mordas?“ ŝi tiam demandis, la vangoj ruĝetaj, liberlasis la jupoborderaĵon kaj per ĉielbluaj, demandantaj okuloj rigardis sian panjon.

„Ne, ne, bonulino mia,“ diris la patrino kaj ordigis la blankan banton en la hararo de Anna Stina. Ĉar estis dimanĉo.

„Tio nur estas ege eta, gaja petolulo kiel vi, kara mia.“

Tiam Anna Stina petolulo skuis la blondkapeton, forskuetis ion for de sia robo kaj tiam galope kuregis eksteren en la pavimon.

Ombro kuretis tie sur la trotuaro kaj provis mordi en sian voston, sed rulfalis.

Tiam ridis Anna Stina Viglknabinjo.

Sed Grimur en Verda Valeto ridetante rigardis kun plaĉo super sian reĝregnon en la sunbrilo – la verdajn grenkampojn, la kampajn valetojn malsupre ĉe la rivero – anasirantajn gekokojn, la brunan virĉevalon kiu malrapidis mulsupren laŭlonge de la kampmuro – Bienokapulinon kiu rondiris ĉe la bovstala vando  kaj kelkajn blankajn ŝafojn pinĉante herbon sude en la grundo. . . . Kaj nun li jam plinombrigis la regnanojn  en sia regno.

La juna reĝo de la tero kaj de la sunbrilo fiera kaj triumfante rigardis la etan nigran hundidon kaj Brilpupon kun la flagrantaj haroj kiuj nun rulfaladis unu super la alian malsupren en la pavimejo.

De tie nun sonis brilaj ĝojaj ridoj, gajplena bojado kaj ululo. Ĉar nun estis enpinĉata en la longajn pendantajn orelojn de Ombro kaj enrigardata en la brunajn brilantajn okulojn.

„He! Viglknabinjo!“ krias la juna reĝo en Verda Valeto suno-ĝojmiena. „Kiu estas sesjara hodiaŭ?“

„Mi!“ krias Brilfontinjo reĝfilino aklamante.

 

Ombro serĉas aventurojn en la reĝregno,

kaj Ruĝbrunulo aperas en la rakonto

 

Amuzas esti malgranda kaj bela hundido en granda reĝregno kaj ne havante alian devon ol esplori la mirindaĵojn de la mondo kaj la tutan estaĵon.

Ĉiun tagon lia senso malkovras novajn misterojn. Ĉiu tago alportas novajn aventurojn. Kaj se la somero estas longa kaj sunbrila kaj ĉiuj regnanoj estas bonkoraj je li la vivo por tia malgranda ĝoja hundido fakte admirindas.

Kaj en la reĝregno Verda Valeto ĉiuj estas bonkoraj je Ombro.

Iun tagon li ekkonatiĝas kun Brunulo dum la mastro selas lin. Komence Ombro duontimetas tiun gigantgrandan beston kiam li estas tiel proksime – sed li ankaŭ estas nekompareble scivolema kaj petolema.

Li sin kuntiras kaj tiam sage rapidas inter la malantaŭajn piedojn de la ĉevalo kaj tiam denove fulme forrapidas – timemega – ululante de timego.

Sed samtempe kiam li estas kelkajn klaftojn for de la monstrulo li sidiĝas fierega sur la postaĵon kaj bojas en la aeron kvazaŭ stultulo.

En venonta alkuro la kuraĝo pligrandiĝis. Tiam li kuraĝas aliri antaŭ lin, suprenstreĉas la orelojn, staras malfermpieda kaj batalaspekta kaj bojas supren kontraŭ li.

Brunulo estas staranta tute kvieta kaj rigardanta bonhumore al ĉiuj tiuj kuriozaj agoj de la besteto. Nun li klinas la kapon kaj iomete scivolema flaretas tiun petolulon.

Tiam tio tute sufiĉas al Ombrulo. Li rulfalas ululante sur la dorson en la okazanta tumulto, kaj kiam la nazego de Brunulo tuŝas lin, li timegigita kriegas. Sed Brunulo ne faras ion alie ol renversfaligi lin, flaretas iomete kaj relevas tiam la kapon same trankvila.

Tiam Ombro eta resukcesis ekstari sur siajn piedojn kaj pasetas humilaĉa for kun pendanta vosto.

Sed de tiu tago li kaj Brunulo ĝis la morto fidele amikiĝis.

La mondo plenas da mirindaĵoj sed ankaŭ da diversaj danĝeraj malfacilaĵoj por malgranda kaj scivolema hundido kiu postkuras sian propran voston kaj volas ekkoni la estadon.

Iun tagon li rulfalis malsupren en la grandan, profundan ravineton sude de la bieno kaj tute malsupren ĝis la rivereto, kaj profund-subakviĝis.

Tiam li supren elrampas malsekega kaj hontmiena kaj gratgrimpas supren laŭ la bordo. – Kaj supre sur la ravinetrando sidas Brilpupo kaj ridas ridadas. Sed kiam li rampas sur la ventro al ŝi blekante kaj rigardadas ŝin per angor-plenaj, brunaj okuloj , ŝi ekprenas lin en sian brakumon kaj kuras kun li antaŭen kaj reen en la sunbrilo por konsoli lin sen memori ke ŝi surhavas brile puran, helan robon kiu tute malsekiĝas kaj makuletiĝas.

La danĝeroj estas multaj kaj grandaj. La flavbruna kokino kun la pepanta kokidaro estas unu de tiuj.

Se ĝi ekvidas Ombron ĝi atakas lin kun svingobatantaj flugiloj kaj terura bruego do li devas foreskapi kiel liaj mallongaj piedoj plej rapideblas trans la teron – timemega antaŭ tiu terura bruego. – Cetere estus terure amuza ludi kun ĝiaj etaj kokidoj ĉar ili timas lin. Ne daŭris longa tempo ĝis li tion ekkomprenis kaj ĝuste tial estus tiom amuza postkuri ilin. Sed tiu flavbruna ĉie estas kaj ĉiam gardante.

Kaj tiam li saltetas nur suden al la ravineto aŭ en la domon por serĉi Annan Stinan.

La semajnoj pasas kaj iĝas monatoj kaj Ombro ege rapide grandiĝas.

Kaj fakte li prefere nomiĝis Mopso ĉar li ĉie estas flarante kun la nazego en ĉiu tineto.

Neregebla scivolemo kaj novaĵemo estas liaj ĉefaj karakteroj la unuajn monatojn.

Ĉiujn tagojn de mateno ĝis vespero li daŭre rapidegas ekstere kaj ene kun Anna Stina – flarserĉante ĉe ĉiu tufo kaj ĉiu ŝtono. Ĉie li eksentas novan odoron, kaj tiam li streĉas la orelojn kaj la haroj rektiĝas sur la korpo pro ekscito. Li tute ne povas elteni sin ĝis li enpuŝos la nazon en tion kio tiel flaras. Kelkfoje estas ege agrabla kaj plenigas lin je gajego – sed kelkfoje estas malpli agrabla do li ekhavas malbonan ternon. Tiam li ĉiam hontiĝas kaj saltetas al Anna Stina Brilpupo kiun de ĉio en la reĝregno li plej kare ŝatas.

Tiam tiom agrablas salteti en ŝian sinon kaj enŝovi la nazegon en ŝian subbrakon kaj ŝi karesas lin kaj viŝas lian visaĝon tiel ke li belaspektu.

Kelkfoje li endormiĝas ekstere en la sunbrilo en la brakoj de Brilfontinjo. Sed nur dum momenteto. Ĉar Brilfontinjo nomiĝas ankaŭ Viglknabinjo kaj deziras kuri kaj petoli ĉirkaŭ la herbejo. Kaj tiam ili ekkuregas – kuras, interluktadas kaj rulfaladas ĝis Viglknabinjo laciĝas aŭ ŝia patrino alvokas ŝin ke ŝi envenu.

Sed tiam Ombro pli fervore daŭrigas siajn esplorojn pri la estado. Li skrapas la vermojn el la tero kaj bojetas laŭte al la birdetoj. Kaj kiam li en la aŭtuno estas plenkreska li ekkuregas sola suden en la grundon kaj brupetolas kun la ŝafoj. Tie tiu malgranda nigra rigidnuka hundido staras sur iu tufobulbobuo kaj bojas en la aeron per treega bruo kaj fiero do la unu-someraĝa suĉsafidoj ektimiĝas kaj forkuras saltetante. Eĉ maljunaj kaj vivspertaj ŝafinoj malrapidas humoraĉe for de li.

Kaj ĝuste tiam Ombro ege kontentiĝas.

Sed se iu domanano vidas lin oni kutime alvokas lin, kaj li aŭtomate alkutimiĝis obei tuj kiam li estas alvokita  eĉ kvankam li tion tute kontraŭas.

Kaj se estas Anna Stina kiu alvokas,  li venas ĉiam fulmrapide. – Tiam ĉio estas forgesita  escepte de Anna Stina.

Cetere ili ofte kuniras suden en la grundon. Tie estas svarmoj da beroj. Kaj Ombro ege rapide lernas leki la grandajn kaj belajn grapolojn enbuŝen.

Kelkfoje sidas tiam Brilpupo sur iu tufobulbo kaj ridas je lia konduto kun la tuta visaĝo ŝaŭmanta de berosango. Kaj la oraj bukloj fajreras en la sunbrilo.

Tiel pasas tiu unua somero kaj aŭtuno en la vivo de Ombro.

Kaj je la tempo kiam la vintro komencas li estis grandkreska kaj fortikaspekta hundido kiu komencas akompani Grimur inter bienojn.

La mondo ĉiam pligrandiĝas, kaj la taskoj por inteligenta scivolema hundido iĝas ĉiun tagon plimultaj kaj plidiversaj.

„Li estas promesa kiel bonega ŝafhundo,“ diras Grimur en Verda Valeto en la bienoj, fiera de ĉio kio apartenas al lia regno.

Sed kiam Ombro unuan fojon trafas en danĝera interbatalado kun alia hundo – la maljuna kverelema hundo en Supra-Ravineto, devas Grimur preni Ombron ululanta kaj dolorkrianta en sian brakon kaj frotkaresi lin por ke li trankviliĝu.

La koro en Ombro eta impete bategas, kaj li tremas tremadas de timego kaj ekscitiĝo. Li estas trafita de neatenditaj turmentoj kiuj superas lian komprenon kaj unusomeran sperton.

Bojetante de ĝojo kaj plena da petolo kaj junectumulto li estis kureganta al tiu ruĝbruna hundo kie li kuŝis ĉe la dommuro en Supra-Ravineto.

En du aliaj bienoj li estis renkontinta hundojn kiuj akceptis lian gajecon kun bonhumora toleremo kaj ludis kun li.

Sed tie spertis Ombro iujn de la unuaj seniluziĝoj en sia vivo. Li renkontis la malamon kaj kruelecon la unuan fojon. Kaj kiam li sentis la dolorakrajn dentojn penetri en sian nukon kaj aŭdis la aboman, diablan kolergrunton li ekkomprenis novajn vivekspertojn.

Kaj ekde tiu tago vidiĝis ofte malfidinda brilo en la varmbrunaj okuloj, kaj singardemo kaj prudento ekkarakterigis liajn movojn.

 

Ombro kaj Brilpupo estas kaptitoj en la palaco

Disa venas kaj foriras el la rakonto

 

La vintro morte premas la Verdan Valeton, suprenamasigas blankan neĝon kovranta ĉiujn fenestrojn kaj blovas glacimalvarmajn frostventetojn super la tutan reĝregnon. La tagoj estas malhelaj kaj la nigr-noktoj plenas da danĝera angoro kaj antaŭsignoj.

Dum tagoj Brilfontinjo reĝfilino estas kaptito en la palaco ĉar neĝventego furiozas per malplaĉaj sonaĉoj je la tegmento kaj la mallumo kaj la severa frosto ŝtelrigardas ekster la fenestroj kaj atendas kaptaĵon eksterdome ĉe la pordo.

En tiaj tagoj neniu eliras el la domo escepte de Grimur farmisto. Kelkfoje sukcesas tamen al Ombro ŝoviĝi sin tra la pordo kun li kiam li iras nutri la brutaron. Ĉar nun Ombro estas tiom granda kaj forta ke li ne cerbumas pri la neĝventego kaj energie trarompas la neĝamasojn en la piedsignoj de sia mastro. Iu obtuza instinkto maltrankviligas kaj entuziasmigas lin ĉiufoje kiam Grimur farmisto ekpreparas sin iri eksteren. Li sentas ian internan bezonon impulsi sin postkuri lin ien ajn kien li iras – aparte kiam la vetero plej malbonas kaj bruegas je la domo. Sed kompreneble ne estas klare al li ke temas pri hereda naturo de multaj vojtrovaj hundogeneracioj.

Sed Grimur ne ĉiam deziras lian akompanion. Grímur kapablas iri sola laŭbezone kaj iam spertis Ombro ankaŭ ke li estis malbonvena vizitanto en la ŝafdometo kiam Grimur eliras. Sed lia disreviĝo pri la nepovo konduti ĉi tiun sian mision neniam longe daŭras.

Ĵus revenanta en la sidĉambron al Anna Stina li ekrondsaltetas kvazaŭ turbo sur la planko aŭ petolas per ŝiaj ludiloj kun ŝi.

Tiuj tagoj endome tial ofte povas esti iom ĝojaj ĉar kompreneble ne sufiĉas al ili nur la sidĉambro. Dormoĉambro, manĝaĵejo, kuirejo kaj provizejo resonas de bojeto, ridoj kaj kuroj do kelkfoje sufiĉas al la juna virino en Verda Valeto.

Ŝi tiam ekrigardas supren de la kudromaŝino aŭ el de la kuirejo kaj diras milde sed decide:

„Anna Stina!“

Tiam iom kvietiĝas la ventego. – Sed post momento ĉio revigliĝas, kaj brilhela kapeto kun flagrantaj kirlharoj kaj nigra ombro saltegas el unu anguleto al alia.

Kelkfoje la ĝojo inter tiuj du amikoj povas mallumiĝi. Povas okazi en la fervora ludo ke Ombro ne atentas kaj iĝas iom malmildtrakta.

Kaj iufoje li formordis la kapon de ŝia plej bela pupo.

Ŝi nomiĝis Disa kaj surhavis ruĝan silkorobon kun belega kapo. Ŝi devenis el la urbeto kun ĉielbluaj okuloj kaj korvnigraj haroj. Anna Stina dormigis ŝin en sia lito ĉiun vesperon.

Tiam iun tagon je la plej vigla petolado en la sidoĉambro Ombro subite kuregis en la dormejon kaj revenis saltegante kun Disa en la buŝo.

Anna Stina sidis malstreĉa sur la planko, ruĝega ŝia visaĝo pro la tumulto, kriegis kaj fulmorapide ekstaris.

„Liberlasu, Ombro, liberlasu!“ diris ŝi duonploretante.

Sed Ombro kiu staris fierega en sufiĉa distanco ne avertis ion malbonon kaj atendis kun brilantaj ĝojegaj okuloj ke la ludo komencu.

„Liberlasu,“ kriegis Anna Stina kaj piedfrapis la plankon. Kaj tiam ŝi kuregis al li por liberigi Disan.

Sed Ombro ne intencis senpene liberlasi. Ne kutimadis kiam ili ludis. Tio iĝis kaj longedaŭra kaj senindulga postkurludo kaj kiam ŝi finfine kaptis lin en iu anguleto li ne volis liberlasi Disan.

 Anna Stina estis furioza kaj ĉagrenita kaj batis batadis lin per siaj etaj pugnoj.

„Liberlasu! – Hontu! – Liberlasu!“

Sed Ombro ankaŭ obstiniĝis, kaj li tenis kiel eble plej firme. Kaj tiam ŝi tute malregis sian koleron kaj tutforte piedfrapis en lian korpon.

„Liberlasu, mi diras!“

Ombro ululegis kaj tiom timiĝis ke li kunklakis la dentojn kaj senintence fortranĉis la kapon de Disa.

Anna Stina laŭte kriegis. Tiam ŝi ĵetis sin sur la plankon kaj ekploris. – Ploregis impete kaj sencese.

La patrino alvenis el la kuirejo.

„Dio benu! – kio okazis, infano?“

Sed samtempe ŝi ekvidis la agosignojn kaj komprenis ĉion.

Ŝi sin klinis malsupren kaj prenis ambaŭ pecojn de Disa. Ili kuŝis sur la planko antaŭ Ombro kiu nun kuŝis sur siaj piedoj, klinis sian kapon kaj rigardis Annan Stinan demandmiene sen kompreni ion ajn.

Ombro jam ofte vidis malgrandan brilharan kompaniulon sian plorante. Sed tiom laŭte kaj terure ŝi ne kondutis de tiam frue en la aŭtuno kiam ŝi falis sur la ŝtonplaton ĉe la pordo kaj tiel vundigis la kapon ke la sango fluadis malsupren en la visaĝo. Tiam li estis saltetinta ululante kaj senrimeda ĉirkaŭ ŝin ĝis la patrino aŭdis la kriegojn de ambaŭ ili kaj venis por helpi.

Nun ĉiu petolo estis malaperinta el liaj okuloj. Ĉi tie estis nova tasko kion li devis provi kompreni. Li iel sentis ke ŝi suferegis sen kompreni la kialon. Same li obtuze sentis ke li iel kulpis pri tio. Kaj je pli la ploro akriĝis, pliiĝis lia koncienco pri kulpeco kaj malagrebleco en ĉiuj nervoj do li aŭtomate ekululis kune mallaŭte kaj kompatinde.

„Karega eta knabino mia“, diris la patrino kiu komprenis ĉion kaj prenis Annan Stinan en sian brakon. „Mi plibonigos tion kaj reparos Disan.“

„Ŝi neniam reiĝos sendifekta,“ ploris Anna Stina.

„Eble via patro donos ankaŭ novan pupon al vi kiam li venontfoje iros al la urbeto.“

„Ŝi tamen ne estos Disa,“ ploretis Anna Stina, sed ŝi plimallaŭtigis tamen la ploron je tiu nova primedito.

„Jen do. Nun ne ploru plu, karega infano mia,“ diris la patrino kaj viŝis la larmojn en ŝia visaĝo per peco de sia antaŭtuko. „Vidu la kompatindan Ombron. Nun li ankaŭ mizeras. Ĉu vi ne aŭdas ke li ankaŭ ploras. – Nun iru al li kaj karesu lin.“

„Ombro estas malbona!“ diris la infano, malbonhumora kaj senpaciĝema.

Sed tamen ne daŭris longa tempo ĝis Anna Stina ĉesis ploreti kaj ekŝtelrigardis Ombron. Kaj Ombro kvazaŭ sentis la veteroŝanĝiĝon samtempe.

Li ekgrimpetis sur sia ventro direkten al ili, ege hontmiena kun petantaj okuloj kaj kondutis sin tre malafable. Kaj ŝajnis al Anna Stina ke estas larmo en la okuloj.

Tiam tute sufiĉis al ŝi. Ŝi rapidege glitis sin malsupren sur la plankon ĉe lia flanko  kaj metis la malgrandan brakon ĉirkaŭ lian kolon.

Tiam la patrino ekstaris kaj eniris la dormejon por repari Disan.

Kelkajn momentojn pliposte ŝi aŭdis helajn ridojn, bojadon kaj bojeton el de la sidĉambro.

 –  –  – 

Sed la vintro ne estas nuraj enesidaj tagoj kun neĝventegoj kaj grandaj neĝamasoj.

Kelkfoje estas hela vetero kaj kvieta, kaj rebrilanta glacio malsupre en la herbokampa malleviĝoj. Tiam blanka kapuĉo estas surmetata sur la blondkapon de Anna Stina kaj blankaj gantoj sur la etajn manojn. Ŝia panjo vestas ŝin en varman nigran mantelon kaj ordigas la grandan blankan tukon ĉirkaŭ ŝian kolon.

Kaj tiam estas kelkfoje petolado ĉirkaŭ la tuta kampo ĝis mallumiĝas.  Kaj tiam troviĝas neniuj en la regno pli feliĉaj ol Ombro kaj Anna Stina.

Kelkfoje tamen perdiĝas la kapuĉo, la koltuko aŭ la gantoj. Sed tio tute ne gravas. Ĉar kvankam la reĝfilino hejmenvenas nudkapa aŭ nudmana ŝi varmegas de petolado kaj kurado, kaj Ombro postvenas ĉe ŝiaj kalkanoj kun la perdita aĵo – kaj se pluaj aĵoj estas perditaj li reiros propravole kaj alportos la postlasitajn aĵojn.

Iel li mem lernis zorgi pri ĉio kion lia reĝfilino posedas, gardi tion kaj alporti en la domon. Kaj li ne liberlasos tion el la buŝo pli frue ol ĉe ŝia lito aŭ ŝi mem. Escepte se estos deprenita de li, tiam li cetere obeas se oni ordonas al li liberlasi tion, sed evidente ege kontraŭvole eĉ kvankam koncernas Grimur mem.

Ili, Anna Stina kaj Ombro, iĝis nedisigeblaj kaj post ĉiu tago pli intence amikiĝis.

Kaj kvankam li nun tiom grandiĝis, ke li estas pli alta ol ŝi kiam ŝi lasas lin stari sur la malantaŭaj piedoj kaj danci kun  ŝi, tiam ŝi kelkfoje sidiĝas kun li en la sinon kiel kiam li estis malgranda hundido dum la somero. Sidiĝas etende kun li sur la plankon, karesas lin kaj kantas kun li kiel kun siaj pupoj. Kaj tiam fermas Ombro siajn okulojn feliĉa kaj plezura.

Kaj ŝi scipovas multajn strofojn pri Ombro – pri si kaj Ombro. Ĉar kelkfoje verkas ŝia paĉjo novan strofon pri ili ĉiun tagon.

„Li estas tiom diligenta verki strofojn, li paĉjo,“ flustras la reĝfilino al Ombro kiu movetas la orelojn, fiksrigardadas ŝin kaj ŝajnas tutplene atenti kiel ĉiam kiam li aŭskultas ŝian voĉon.

„Nun mi permesas al vi aŭdi la plej novan strofon pri l´Ombo, diras la reĝfilino lispe parolante kaj lulas kun li en la brakoj.

Kaj Ombro streĉigas la orelojn.

 

En l´amasneĝo li rapidas,

la Ombro – la Ombro.

Li nun preskaŭ frenesas,

la Ombro – la Ombro, –

 

kantetas ŝi – kaj tiam ŝi kantas laŭte:

 

Kurioze li saltetas

Ombreto en l´domo.

Lin Anna Stina postkuras

dum la tuta tago.

 

Steini filo de viro trovas la reĝfilinon, kaj Ombro rezistas al Ruĝbrunulo. –

La reĝo konstruas palacon, kaj Ombro savas Brilfontinjon.

 

Tiel pasas la vintro en Verda Valeto. Sed en printemp-komenco ili ekhavas novan ludamikon iam kaj tiam.

Estas Steini eta en Supra-Ravineto.

La hered-bienisto tie, frato de Grimur, sen infano, adoptis lin en tiu printempo.

Kaj estis tre mallonga vojo supren ĝis Supra-Ravineto ĉar Grimur konstruis novbienon sian el la ĉefbieno kiam la patro de la fratoj mortis.

Steini aĝas du jarojn pli ol Anna Stina kaj tial estas lerta kaj kapabla por plej multaj taskoj. Li ne bezonas iun ajn akompanon inter la bienojn kaj tial li kuras kiel eble plej ofte malsupren en Verdan Valeton por ludi kun Ombro kaj Anna Stina.

Kaj neniuj en la mondo estas pli bonaj amikoj ol ili tri.

Sed nun estas Ombro ankaŭ granda kiel plenkreska hundo kaj sekvas ofte Grimur aŭ Steinin supren ĝis Supra-Ravineto.

La unuan fojon kiam li tien venis en la printempo li proksimiĝis tamen al la biendomo hezitema.

La tutan vintron ne eskapis tute el sia memoro la minaca kolergrunto kaj la dolorakraj dentoj kiuj sin enmordis en sian nukon pasinttempe.

Sed tiam li estis ankaŭ malgranda senrigardema hundido, sensuspekta pri la monda krueleco.

Sed nun li proksimiĝis al la hejmo de la malamiko, granda kaj fortkreska – malfidanta kaj singardplena.

Li streĉis la orelojn kaj flaretis en la aeron kiam li iretis facilpieda hejmen en la pavimon en Supra-Ravineto sekvanta Grimur.

Ekstere ĉe la malnova stokejo tiu ruĝbruna staris kaj gardis per atentaj okuloj la vizitantojn kiuj venis al la domo. Tiam li montris la dentojn kaj murmuregis kruelece kontraŭ ili.

Grimur riproĉis ĝin. Ili longe estis konatoj. Sed Ombro spontane ekskuiĝis kaj haltis kaj la rememoro de la somero klare viviĝis. – Sed eskapon li ne konsideris. Kontraŭe. Lia temperamento ekŝvelis de malnova kolerego.

Li batalpretigis sin kaj sentis ĉiun muskulon hardiĝi de sembridaj fortoj. Ruĝbrunulo ne plu aspektis granda kaj minaca. Li bojis provokante en la aeron kaj montris tiam brilantajn, longajn, blankajn kaj akrajn bataldentojn kaj samtempe li ekkontraŭgrumblis kolere.

Tiam staris ili dum mallonga tempo en konvena distanco unu for de la alia, grumblantaj kaj vizaĝgrimacaj – pretaj por saltego se unu de ili faru atakmovon.

Sed tiam tiu ruĝbruna ekcedis. La okuloj iĝis timoaspektaj kaj serĉantaj. Ĝi estis maljuna kaj vivsperta hundo kaj tial li tuj komprenis ke tiu nigra gasthundo ne estis atakenda malamiko – juna, granda kaj batalpreta kun impetegaj batalbrilantaj okuloj.

Kaj subite li malsuprenmetis la voston kaj rapidis humilaĉa en la stokejon.

Ombro bojis venkofiera kaj pretigis sin por saltegi post li. Sed Grimur haltigis lin.

Tiel finis la unua renkontiĝo lia kun Supra-Ravineta-Ruĝbrunulo en la printempo.

–  –  – 

Do estas nenio kio minacas Ombron plu de tio kion li konas en tiu mondo. La flavbruna kokino hejme en Verda Valeto mem delonge same timas lin kiel liaj kokidoj iam faris.

Cetere ne necesas al iu besto en Verda Valeto timi Ombron, escepte precipe la ŝafinoj se ili volas en la herbokampon. – Li ŝatas ĉion mortan kaj vivantan kio apartenas al la reĝregno. Sed tamen nenion kaj neniun li okulvidas kiel Annan Stinan. Kaj nenio vekas ĉe li tioman petolon kaj ĝojon kiel permeso ludi kun ŝi. Tiam li impetas kvazaŭ li estus malgranda hundido denove. Kaj se ŝi mizeras kaj ploretas li iĝas malgaja kaj melankolia. Tiam li rampas ĉirkaŭ ŝin aŭ alsaltetas ŝin vostŝvingante kaj provas leki la etajn manojn kaj la malgajan visaĝon.

Estas kvazaŭ li ĉiam sentas kiel ŝi fartas. Kaj kvankam li nun ofte devas servi al Grimur dum granda parto de la tago – akompani lin al aliaj bienoj kaj kelkfoje malproksimen supren en montaron – tiam ĵus veninta hejmen li ekserĉas Annan Stinan. Kaj kie ajn ŝi estas li trovos ŝin tuj.

Nun ŝi tamen ofte iras longan distancon for de la domo, malsupren al la rivero kaj suden en la ravineton kiam Steini malgranda en Supra-Ravineto venas. Li estas tiom granda kaj singardema knabo ke la patrino permesas al ili iri kien ajn en la regno.

Steini estas palaspekta, maldikkreska knabo kun buklo en la hararo kaj grisaj, prudentaspektaj okuloj. Kaj li nomas Annan Stinan kelkfoje Brilpupon aŭ Brilfontinjon kiel patro ŝia.

Sude en la ravineto en bela loko ĉe malgranda akvofalo en la rivereto li konstruis por ili etan kabanon por ŝiaj ludiloj.

Kiam ili ĉiuj tie ludas ne ekzistas pli feliĉa triopo en la tuta kamparkomunumo.

Iun tagon venis la reĝo en Verda Valeto tien kaj rekonstruis la tutan kabanon kun ili. Li diris ke Brilfontinjo devus loĝi en bela palaco.

Kaj kiam li foriris, staris la palaco tie ĉe la akvofalo kun verda tegmento kaj tiom granda ke ĉiuj ili tri povis enrampi en ĝin. –  –  – 

Sed des pli longa tempo pasos la infanoj ĉiam pli ofte estas tie solaj.

Ombro ofte nun akompanas Grimur la tutan tagon, ĉefe kiam la aŭtuno komencas kaj la ĉefa fojnrikolta tempo jam pasis.

Tiam Ombro ofte havas multajn taskojn kaj multon por lerni. Kaj la sama instinkto kiu vokis lin en la vintro postkuri Grimur en la neĝventegon kaj neĝamasojn, nun reaperas. Ĉiun tagon pli forta kaj neeskapebla . Li apartenas iel al tiu viro kaj plezuras obei kiam lia voĉo ordonas.

Kaj post Anna Stina kaj Steini li plej ŝatas Grimur, aŭ eble same multe – nur en alia maniero. Li estas kelkfoje neregebla pro fervoro fari ion por plaĉi al li – okupi sin pri io por li kaj la reĝregno. Fremdaj ĉevaloj kaj ŝafoj kiuj kuraĝas iri en la bienan teritorion memoras tion kelkfoje dolorsente.

Ombro gardas la reĝregnon kelkfoje tiom impete ke sufiĉas al Grimur.

Sed liaj plej amuzaj horoj eble estas kiam Grimur prenas sian pafilon kaj ekiras malsupren al la rivero. Tiam atendas ili en iu valeto tute senmovaj ĝis la anasoj venas en trafdistanco. Kaj en la sama momento kiam la pafo eksplodas saltegas Ombro en la riveron kaj alportas la mortan birdon kiu flosas malsupren en la torento. Estas lia naturo bonege scipovi naĝi. Li estas ankaŭ tre sentema kaj singardema kiam birdoj estas proksimaj do ili ne fortimiĝu.

„Mi ne eraras ke li apartenas al maljuna bona kaŝhundo-raso,“ diras Grimur en la bienoj.

Kaj iun tagon en la aŭtuno savas Ombro Annan Stinan el la rivero.

Tiam ili ĉiuj tri ludis malsupre apud la rivero kie ĝi torentis en profunda kirlo laŭ iom altaj bordoj.

Subite brue aŭdiĝis timega krio. Anna Stina Viglknabinjo paŝglitis kaj ŝi ĵetiĝis antaŭen for de la bordo.

La torento prenis ŝin, subakvigis ŝin kaj kirlis ŝin kun si.

Ŝi kriegis laŭte.

Steini kuris laŭ la bordo, laŭtplorante kaj senrimeda. Sed Ombro kuregis kvazaŭ sago preter li kaj ĵetsaltis en la riveron. – Li forte trafendis la torenton kaj post kelkaj momentoj jam fermis la buŝegon en la vestojn de Anna Stina. Li tenis ŝin per la kapo iom elsupre kaj lasis drivi kelkajn klaftojn malsupren en la torento. Tie la bordoj estis pli malaltaj kaj eta sablaĵo elstaris en la riveron.

Tie naĝis Ombro al la bordo kaj pelis Annan Stinan Brilpupon supren sur la sablaĵon.

Ŝi estis senvundita kaj tute forta, sed ploris impete kaj spasme ekkaptis la aeron dum ŝi baraktante ekstaris.

Steini staris tie kaj kompatinde ploretis kun ŝi kelkajn momentojn, sed tiam li ekprenis ŝian manon kaj duonkurante kaj plorante ili iris man-en-mane hejmen al la bieno.

Apud ili kuretis Ombro nuks-streĉita, brilo en la okuloj, kaj skuis sin refreŝige iam kaj tiam.

Estis tramalseka, konfusa kaj ploranta Brilfontinjo kiu venis en la pavimon kaj kuris en la brakon de sia paĉjo.

Pli poste tiun tagon kiam Anna Stina antaŭ longe ĉesis plori kaj Ombro jam troplenigis sin da divers-specaj bonaĵoj kiujn li ricevis kiel heroa premio – tiam alvokis Grimur lin, karesis kaj frotis lin ĉie – kaj rigardis longe kaj varme en liajn okulojn. Ombro rulis sin sur la dorson ululante da plezuro kaj Grimur gratis lin longedaŭre sur la brusto. –  –

Tio estis granda tago en la vivo de Ombro.

 

Ombro kaj Brilpupinjo travivas aventurojn.

 

La tempo pasas.

Vintro rekomencas kaj revenas printempo kaj sunhela somero kaj tiel ripete kaj ripete.

Kaj iun vintron komencas Anna Stina iri al la lernejo. Tiam ŝi estas 11 jara. Eta, blonda knabino kun ĉielbluaj okuloj kaj helan, aŭdacan mienon. Malgranda piedrapida knabino kun ruĝa trikĉapo kaj granda lernej-valizo sur la dorso.

Estas iom longa vojo al la infanlerneja domo en la kamparo, preskaŭ unu hora piediro por tiel eta knabino. Sed ŝi estas malofte sola survoje. Steini en Supra-Ravineto vizitas ankaŭ la lernejon. Kaj kiam ŝi matene venas supren sur la ŝoseon kiu estas tuj supre de la hejma kampo en Verda Valeto – li estas plej ofte jam malsupre sur la vojo defor sia hejmo.

Kaj Steini estas alta kaj belstatura 13 jara knabo kun aŭdaca brilo en grizaj okuloj.

Kelkfoje la lerneja irado komencas per konkurs-kuro se ili ne havis la bonŝancon atingi la lakto-aŭton kiu tie preterveturas en la matenoj. Kaj kvankam Steini estas 13 jara kaj energia knabo li devas streĉi siajn fortojn en komenco de la galopo ĉar Anna Stina Viglknabinjo estas kaj piedrapida kaj nekutime fervora.

Sed en tiuj konkurs-kuroj partoprenas ĉiam la tria kunulo kaj kuregas longan distancon antaŭ ili ambaŭ. Tiam li sidiĝas sur la postaĵon kaj atendas ilin aŭ rekuras renkonte al ili.

Estas Ombro.

Li akompanas ankaŭ Annan Stinan al la lernejo ĉiun matenon. Tiel ankaŭ plaĉas al Grimur. Dum la mezvintro estas por Ombro malmulte farenda hejme. Kaj nenie li preferas esti escepte de tie kie Anna Stina estas. Neniam ŝi iru for de la domo tiel ke Ombro ne opiniis ke estus neevitebla devigo akompani ŝin.

Se Anna Stina okaze jam ekiras iun matenon sen Ombro tion atentas, li preskaŭ freneziĝas ĝis li trovos ŝiajn piedsignojn. Tiam li kuregas saltege aeren post ŝi. Kaj se ŝi sukcesis iri en la aŭto li ne ĉesas sian galopon ĝis li venas tuj al la lerneja domo.

Tie li tiam ie tre proksime atendas la tutan tempon dum Anna Stina restas en la lernejo. En la paŭzoj li ofte partoprenas en ŝiaj ludoj kun la aliaj geknaboj escepte kiam neĝbula ĵetado povas okazi. Tiam li tiras sin en ŝirmon. Li malŝatas la neĝbulan ĵetadon. Li estas sen ŝirmo kaj sendefenda en tiu ludo kaj tio  ne plaĉas al li.

Tiam li fuĝas kelkfoje hejmen al Dekliva Heĝo kaj ne lasas iun vidi sin antaŭ ol Anna Stina ekiros hejmen.

La lerneja domo estas konstruita plej malsupre en la hejma kampo en Dekliva Heĝo do de tie povas Ombro ĉiam observi kiam dum la tago la lernejo ĉesas. Kaj en Dekliva Heĝo amikoj ĝoje bonvenigas lin. Tie li jam haviĝas kunulo. Estas brile bela, nigra kaj krisphara hundino kun blankaj piedoj kaj blanka brusto kiu loĝas tie. Ĝi nomiĝas Helpiedino, sed plej ofte ĝi estas simple nomata Piedino.

Tiu ekkonatiĝo estas la komenco de multjara amikeco. Sed tiu amikeco pli ol unu foje iĝos la kaŭzo por tio ke Ombro veniĝos en danĝeraj situacioj.

Iun tagon okazas tiel ke sennombraj hundoj ĉiuspecaj de grandecoj kaj koloroj, de ĉie ajn el la kamparo, amasiĝas hejmen al Dekliva Heĝo kaj rondiradas ĉirkaŭ Helpiedinon.

Kaj kvankam ĝi belas ĝi fidelas laŭ sia ina naturo kaj favorigas sin al ĉiuj. Sed tiam komencas bataloj, kruelaj kaj impetaj, pri ĝia favoro.

Kelkfoje interbatalas kaj mordiĝas duopoj, sed kelkfoje la tuta svarmo en unu kunbuliĝo.

La plej senundilga kaj forta en tiu batalo estas la granda, nigra hundo el Verda Valeto. Kriaĉante, morditaj, sangomakulitaj kaj lamaj la aliaj devas retiri sin eskapante. Ombro estas sendube la plej malpaca batalhundo en la tuta kamparo kiam pri tiurilataĵoj temas kvankam li neniam proprainiciate indikas kruelecon aŭ malamon al homoj aŭ bestoj, escepte se ili ĉikanas lin aŭ faras ion kontraŭ tiuj kiujn li ŝatas. Sed tiam li ankaŭ povas iĝi terura. –

La batalo pri Helpiedino finiĝas ĉiam per lia venko.

Kaj tiam estas nukostreĉita hundo kiu sidas en la pavimejo en Dekliva Heĝo kaj rigardas kontraŭ la estadon.

–  –  – 

Estas aliaj ol la hundoj en la kamparo kiuj devas esti singardemaj kontraŭ Ombro, se iu kiu estas laŭ lia opinio en lia prizorgado, ŝajne estas misuzata.

La knaboj en la lernejo tion severe sentas se ili malmildtraktas Annan Stinan en la paŭzaj ludoj.

La unuan vintron tiaj aferoj okazis malofte. Tiam Steini en Supra-Ravineto estis ĉiam apud ŝi kaj li estis unu de la plej harditaj knaboj en la lernejo.

Kaj tiu kiu ĉikanis Brulpupinjon malbone aŭ vundiĝis ŝin devis samtempe kontraŭstari lin.

Kaj ne malofte tiel okazis ke Anna Stina bezonis helpon. La blonda vigla knabineto el Verda Valeto estis petolema kaj senindulga. – Ŝi cedis malofte al la knaboj kiel la aliaj knabinoj kiuj sentis siajn malfortojn kaj prefere petis pri paco ol riski primemoran batadon.

Anna Stina ne cedis kvankam ŝi batalis kontraŭ superforto, kaj ŝi ĵetis sin senhezite kontraŭ grandaj, fortaj knaboj kiuj estis multe pli aĝaj ol ŝi se ili aŭdacis pinĉi en ŝin aŭ tiri en la orajn buklojn ŝiajn.

Sed ofte la luduj tiel finis ke Steini devis veni por helpi.

–  –  – 

Sed tiam venis la dua vintro.

Kaj tiam Anna Stina iras sola al la lernejo en la matenoj.

Steini ne plu estas en la lernejo. Li jam estas konfirmita.

Li mankas al Anna Stina en la ludoj, sed ŝi estas same kuraĝa kaj senindulga en interluktoj. Kaj nenio ekscitas la knabojn tiom kiam ili ne povas perŝvadi ŝin ke ŝi cedu.

Ili tial speciale atakas ŝin kiam ili petol-humoras.

Anna Stina defendas sin tiam kvazaŭ leonino. Kaj tiom fortintensiĝas la ludo kelkfoje ke la instruisto venis kaj faris pacigan intervenon.

Sed pli ofte okazas tiel ke antaŭ ol la instruisto intervenas estas Ombro kiu agas. Eĉ se li estas lokita supre en Dekliva Heĝo li povas veni fulme rapide se Anna Stina malfavoras en la lukto. Estas kvazaŭ li ĉiam rigardus gardadante ĉion kio okazas malsupre apud la lernej-domo – eĉ kvankam li vizitas Helpiedinon.

Kaj tiam li ne estas faĉil-cedema.

Tio jam longe estas klare al la knaboj kvankam kutime sufiĉas al li timigi ilin per batalema bojado kaj aperta buŝo kaj renverŝigi ilin.

Unu foje tamen estis escepto de tio, kaj tiagrade ke dum io tempo post tio okazo oni klopodis teni Ombron hejme kiam Anna Stina iris al la lernejo. Sed tiu klopodo estis dekomence nefarebla. Samtempe kiam oni ne plu rigardis lin aŭ li estis liberlasita li estis sur ŝiaj piedsignoj kaj ekkuregis al la lernejo.

Tio okazis iun belveteran tagon kiam estis multe da malkompakta neĝo. La infanoj estis bru-petolintaj verfante neĝobulojn en la paŭzo, kaj Anna Stina estis unu de la plej fervoraj en la tuta aro. Ŝi furiozis kun ruĝegaj vangoj, la flagrantaj haroj kaj la brilantaj okuloj.

Du knaboj kiuj estis speciale malbone traktitaj en tiu interbatalo kun ŝi duonkoloriĝis. Kaj subite ili alkuris kaj saltegis sur Annan Stinan kaj profundigis ŝin en profundan neĝ-amason.

Anna Stina bataladis heroe, mordis kaj gratis, sed tiam la knaboj pli maliciĝis. Ili renversigis ŝin en la neĝ-amaso kaj fine kuŝigis unu de ili sin sur ŝin kaj klopodis firme teni ŝin dum la alia ĉerpis la neĝon en ŝian visaĝon do ŝia tuta sensaro pleniĝis. Li prenis plenajn manojn refoje kaj refoje kaj firme ŝmiris la neĝon malice en ŝian visaĝon.

Anna Stina jam estis kaj kolerega kaj timema kaj klopodis mordi en iliajn manojn sed tiam ili iĝis pli malmildtraktaj.

Tiam diskrevis Anna Stina per krio. Ŝi laŭte ekploris – kriegis sekve de kolero kaj doloro. – Kaj samtempe alvenis Ombro.

Li estis restanta malproksime for kiel plej ofte kiam neĝbula verfado pasie okazis. Sed en sama momento kiam li aŭdis la bruegon de Anna Stina li venis rapidege kaj furioza – karbonigra kaj freneza sovaĝa besto.

La hararo stariĝis sur la tuta korpo sekve de kolerego. La buŝo aperta li saltegis sur la knabon kiu kuŝis sur Anna Stina, penetrigis la dentojn en lian ŝultron kaj ĵetis lin flanken. Tiam li flugis sur la alian same fervora.

La knaboj kriegis da timo kaj klopodis fuĝi, sed Ombro estis freneze atakema. Li disŝiris iliajn vestojn per la buŝego kaj unu de ili songis.

Feliĉe por ili Anna Stina estis rapid-komprena kaj baraktante ekstaris en paniko.

„Ombro, Ombro!“ kriegis ŝi timemega. „Ĉesu, liberlasu! Honton al vi!“

Estis en lasta momento ĉar alie tre verŝajne la knaboj estus severe vunditaj.

Sed en sama momento kiam Ombro aŭdis ŝian voĉon obeis li, saltegis al ŝi kaj alsaltetis vostsvingante do ŝi preskaŭ renverŝiĝis.

„Fi hontu, honton al vi!“ diris Anna Stina kaj puŝetis lin for de si.

Tiam Ombro rigardis ŝin malgaja kaj miranta.

Kaj Brilpupo ne resistis la malĝojan aspekton kaj demendantajn okulojn. Ŝi klinis sin malsupren al li kaj karesis per sia eta mano brilantan kapon lian.

Tiam brilis la ĝojo en la brunaj okuloj.

 

Filo de viro adiaŭas Brilfontinjon kaj ekiras en la mondon

 

La tempo pasas.

Iun blu-krepuskan printemp-vesperon dancas 14 jara junulino el la bieno en Verda Valeto suden al la ravineto kie la palaco de Brilfontinjo staras. Kaj post ŝi kuras brilnigra, svelta hundo.

Sube en la ravineto ĉe la malgranda, blanka akvofalo en la rivereto sidas altstatura kaj svelta junula knabo helmiena, lentugoj sur la nazo, grisaj viglecaj okuloj kaj buklo en la hararo.

„Steini!“ krias la junulino kaj saltetante ĵetas sin malsupren en la ravineton.

„Brilfontinjo!“ krias la junulo gaje.

Supre sur la ravinet-rando kuŝiĝas Ombro antaŭen sur siajn piedojn, svingas la voston amike kaj rigardas suben al ili.

„Morgaŭ mi iros,“ diras la knabo kaj ĵetas ŝtonon en la ŝanelon do la etforeloj rapidegas sub la bordojn.

„Morgaŭ mi iros,“ li rediras kun sonĝanta ekscita espero en la voĉo kaj rigardas supren en la maldens-nuban printemp-ĉielon.

„Ho ve, estos enua kiam vi estos for,“ diras la junula knabino, elŝiras nove burĝonitan leontodon kaj rigardas suben en la herbon.

Ili sidas apud la palacomuro kaj rigardas la rivereton kiu preterfluadas en la vesperon.

„Brilpupo,“ diras la junulo. „Vi ne rajtas forgesi min. Mi intencas reveni.“

Brilpupo rigardas lin per bluaj, demandantaj okuloj.

„Kial vi foriras, Steini,“ diras ŝi.

„Mi volas iri kaj esplori la mondon,“ diras la junulo kaj levas liberaspekta la kapon. „Mi volas ŝipveturi trans la maroj kaj vidi aliajn landojn. Fore en la mondo eblas iĝi grandulo.“

„Ĉu vi ne povas iĝi grandulo ĉi tie en la kamparo,“ demandas la junulino naive.

La junulo kiu volas konkeri la mondon rigardas kun amika aroganteco Brilpupon naivulinon.

„Mi ne volas estiĝi bienisto. Mi volas estiĝi maristo. Paĉjo estis kaj avo estis. Li estis ŝipestro. – Mi marveturos en la ŝipo morgaŭ, kaj en la aŭtuno mi ekstudadas en la naviacia lernejo.“

Brilpupo silentas kaj elŝiras pluajn florojn.

Malproksime sude en la kreskaĵ-grundo trans la ravineto trilblekas fiera numenio en la vesper-aeron.

„Mi volas skribi al vi, Brilpupo,“ flustras la junulo. „Sed eble vi foriros baldaŭ el la kamparo ankaŭ. Kaj tiam ni renkontiĝos en la mondo.“

„Ne, panjo estas ĉiam tiom malsaneta en la brusto,“ diras la knabino pensema kaj malgaja. „Ŝi fartas pli malbone post ĉiu jaro kiu pasas. Ŝi ne plu eltenas labori multe – kaj nun mi estas sufiĉe granda por helpi ŝin kaj paĉjon. . . Kaj cetere mi tute ne deziras iri en la mondon – mi ŝatas nur ĉiam resti hejme,“ diras ŝi kvazaŭ iomete obstinece, sed rigardas per sopirplenaj okuloj malsupren laŭ la ravineto.

„Tiam mi volas reveni hejmen en la kamparon kiam mi estiĝos ŝipdirektisto,“ diras la junulo. „Kaj – kaj tiam mi volas svati vin,“ aldonas li mallaŭte kaj iom kliniĝanta – petolema kaj samtempe embarasa kaj skrapas per la piedfingro en la herbar-fundon.

Nun ridas Brilpupo kaj ĵetas kelkajn florojn en lian visaĝon.

„Babilulo!“

La knabo silentas.

Tiam li ridas ankaŭ. Ekstaras kaj streĉas sin.

Brilfontinjo rigardas lin strange. Tiam vidiĝas timo en ŝiaj okuloj. Ŝi rigardas suben kaj diras mallaŭte kaj hezitema:

„Sed – ĉu vi ne timas? Ĉu la ŝipo ne povas perei, Steini?“

„Mi neniam timas,“ diras la knabo kaj forteskuas la kapon. „Mi volas estiĝi ŝipestro kaj grandulo,“ aldonas li. Li diras tion en la aeron, kvazaŭ al si mem kaj pugnigas la manojn en la pantolonopoŝoj.

Brilpupo nun ankaŭ ekstaras kaj skuetas sian robon.

„Nun mi ne havas permezon resti pli longe,“ diras la knabino post mallonga momento. „Adiaŭ, ĝis revido, Steini.“

„Adiaŭ, ĝis revido,“ diras la junulo kaj subite li estas malgajmiena. „Ĝis revido, Prilpupo,“ flustras li, prenas ŝian manon kaj ne liberlasa ĝin tuj.

„Ho ve, enuiĝos kiam vi estas for,“ rediras la knabino subite. Kaj samtempe ke li liberlasas ŝian manon ĉirkaŭvolvas ŝi per ambaŭ manoj lian kolon kaj kisas lin sur la buŝon.

Kaj en sama momento ŝi saltegas for de li kaj kuras facilpieda kvazaŭ cervino supren sur la ravinet-randon al Ombro.

Tie ŝi staras kaj mansvingas  ridante malsupren al li kaj la oraj harbukloj movetas en la vespera venteto.

„Adiaŭ!“

La junula knabo restas starante duonkonfusita kelkajn momentojn. Tiam mansvingas li ankaŭ.

„Ĝis revido, Brilfontinjo reĝfilino!“

Li turnas sin defor kaj kuras plenmemfida sur ŝtonoj trans la rivereto kaj malaperas supren el la ravineto en la kontraŭa flanko – tie li mansvingas la lastan fojon kaj tiam li ekkuras supren. – Post kelkaj momentoj li estas malaperinta.

Nun ŝajne Brilpupo ne devas rapidi plu. Ŝi malrapidas hejmen tra la kampo.

– Estas eta, malĝoja junulino kiu sidiĝas malantaŭ la bieno. Sidiĝas sterniĝante sur la teron kun la kapo de Ombro en sia sino.

„Nun Steini estas for,“ flustras ŝi en la blu-krepuskon, rigardas per melankoliaj okuloj super la kamparon kaj frotkaresas la brilnigran kapon de la hundo kvazaŭ en distriĝo, refoje kaj refoje.

Kaj subite ŝi ekploras, treege mallaŭte sed dolore kaj soleca.

„Li revenos neniam,“ flustras ŝi al Ombro kaj kuŝas la visaĝon sur varman, nigran felon lian. Ŝi kutimadas paroli kun li pri ĉiuj siaj ĉagrenoj. Flustri al li ĉiujn siajn ĝemojn kaj veojn. Ŝi neniam havis iujn gefratojn kaj ŝi sentas ke Ombro partoprenas en ĉiuj ŝiaj junaj afliktoj, same kiel li partoprenas en ĉiuj ŝiaj ĝojoj kaj ludoj.

Kaj Ombro kuŝas tute senmova kun la kapo en ŝia sino kaj aŭskultas la malĝojan voĉon. Tiam li rigardas per melankoliaj okuloj en ŝian visaĝon kaj tiam eklekas mirinde milde etan manon ŝian.

Kaj la reĝfilino malĝoja daŭre flustras en liajn orelojn.

Tiam ŝi ĉesas la ploradon, ploretas iomete, sed viŝas brave la larmojn el la okuloj.

„Mi volas ankaŭ iri en la mondon,“ diras ŝi subite laŭte. „Mi volas ankaŭ. . .“ Tiam ŝi resilentiĝas subite. Sed post momenteto ŝi daŭrigas la flustron al Ombro kiom enue nun estos en la kamparo, kiel malĝaje estis ke ŝia panjo ĉiam malsanis, kiom enuis ŝin ke ŝi devis ĉiam tiom labori. Kiom enue estis ne havi iujn amikinojn – neniujn ludamikojn. Kaj unue kiom enue estis ke nun Steini foriris ien treege malproksimen en la mondon.

„...Mi ankaŭ volas iri en la mondon,“ diras la knabino tiam laŭte kaj obstine kaj ekstaras.

 

La reĝo parolas pri la milito, kaj Brilpupo iras for el la reĝregno

 

La tempo pasas.  –  –

„Komencis nun milito,“ diras Grimur en Verda Valeto iun aŭtunan vesperon kiam li venas de la urbeto.

„Komencis milito. Hitler lasis la germanan armeon invadi Pollandon.“

„Dio venu,“ diras la pala, malsanaspekta virino kiu iam estis juna kaj vangoruĝa reĝino en la reĝregno.

Tiam ŝi daŭrigas sian endoman okupadon, neimpresebla kontraŭ la fora tondra bruado de lupo-grizaj legioj kiuj furiozas kun fajro kaj fero super sango-ŝprucigitaj ebenoj de Pollando.

Sed Anna Stina aŭskultas kaj rigardas per gardantaj bluaj okuloj sian patron.

Ŝi estas 17 jara.

La granda, vasta mondo ekster Verda Valeto kaj ĉio kio okazas tie nun atingis novan senliman signifon por ŝi.

Ŝi pretas iri for dehejme.

Post kelkaj tagoj venos Esja[1] en Malprofundan Fjordeton. Kaj ŝi iros kun Esja al Rejkjaviko.

Paĉjo ŝia promesis pagi ŝiajn kostojn en la lernejo por virinoj venontan vintron.

„Ĉu la milito ne povas iĝi malbona por ni ĉi tie en Islando?“ demandas Anna Stina kun obtuza timeto.

„La virinoj-lernejo neniel ajn estos en danĝero,“ diras la patro petolaspekta. Tiam ombriĝas sia mieno. „Sed kiam la Angloj partoprenos en la milito ni povos aspekti tempon de altaj prezoj, kaj alportado de varoj povas esti malfaĉila kiel en lasta milito.“

Kvankam Anna Stina jam estas 17 jara ŝi ne komprenas la signifon de tiuj vortoj. Estas io fora kaj nereala kion ŝia patro priparolas. Sed estas klare al ŝi ke tiu milito neniel efikas tion ke ŝi povos viziti la virinoj-lernejon – kaj sufiĉas al ŝi.

Subite ŝi ekpripensas ion.

„Ĉu eblas ke Steini el Supra-Ravineto estos trafita de la milito?“

La patro ridetas.

„Ĉu Brilpupo ne jam forgesis Steinin? – Ĉu Brilfontinjo reĝfilino ankoraŭ pripensas la princon?“ Tiam li daŭrigas serioza:

„Neniu scias kie li estas lokita en la mondo. Nenio aŭdiĝis de li dum pli ol unu jaro kiel vi scias. Kaj tiam li ŝipveturis ie oriente ĉe Azio.“

Brilpupo ĝemas iomete.

Veris. Steini malaperis ie en la granda mondo –  –  

Sed kiam ŝi estas en la lito vespere estas Steini reforgesita. – Steini kaj la milito. Ĉio escepte de la aventuro granda kio atendas ŝin.

Ŝia tuta sopiro estas ligita al la vojaĝo suden. Ekcita atendo, antaŭĝojo kaj antaŭtimo kontraŭtiriĝas en ŝia menso.

La mondo ekster Verda Valeto estas tamen ne tute nekonata al ŝi. La vintron post la konfirmo ŝi estis restanta dum tri monatoj en la junula lernejo en la vilaĝo kaj loĝis tie kun onklino sia.

Sed Rejkjaviko! – Rejkjaviko! Kantas en ŝia menso.

Tamen antaŭtimas ŝi forlasi la hejmon, la gepatrojn kaj Ombron, la maljunan, fidelan kunulon ŝian en tiom multaj solecaj horoj . . . Kaj kompatinda panjo ŝia kiu ĉiam tiel malsanetis . . . Sed ŝi intencis ankaŭ veni hejmen venontan someron. Tion ŝi promesis. La farmado en Verda Valeto ne povas esti sen ŝi dum la somero. –

Rejkjaviko! Rejkjaviko! Kantas en ŝia menso denove.

Kaj dum la aŭtuna nokto lasas la mallum-inundon torenti super la reĝregnon fermiĝas la bluaj okuloj ŝiaj iom post iom.

Kaj la dormo movigas la reĝfilinon malproksimen en la venontan aventuron.

 

Nevenkebla armeo marŝas en landon

La reĝino malsanas, kaj la reĝo parolas kun Ombro

 

„Ni estas militokupitaj,“ diras Grimur en Verda Valeto iun printempvesperon kiam li hejmenvenas el la vilaĝo.

„Angloj jam militokupis la landon.“

„Dio venu,“ diras la ftiza brustmalsana virino kaj komfortigas sin sur la kapkuseno. Ŝi estas ĉe la lito iam kaj tiam.

„Oni diras ke la armeo amasiĝas en la landon en Rejkjaviko kaj for de tie disen en la tutan landon,“ diras Grimur pezbrova de maltrankvilo pri venontaj tagoj. „Ĉi tien en Malprofundan Fjordeton ili povas veni iun ajn tagon, diras la vilaĝanoj.“

„Dio venu,“ diras la virino tute diskonsiderante kaj malbona tus-atako afekcias ŝin.

„Ĉu venis iu letero?“ diras ŝi tiam, kaj estas malespera tono en la voĉo.

Grimur rektigas la lacan kaj kurban dorson kaj rigardas eksteren tra la fenestro.

„Ne,“ diras li malgaja kaj daŭre rigardadas eksteren tra la fenestro.

„Ŝi certe havas malmultajn liberajn horojn ĉar ŝi nun ekvivtenas sin,“ diras la patrino senkulpigante kaj eklevas la malsanecan manon super la okulojn.

„Ŝi tiam preferende venu hejmen en la somero kiel ŝi promesis. Mi probable klopodu pagi sufiĉe al ŝi do ŝi povu daŭrigi la lernado.“

„Sed la salajro estas nun tiom alta en tiuj metioj tie en Rejkjaviko. Kaj se ŝi ne ŝatas daŭrigi la lernadon en la virinoj-lernejo . . .“ estas dirite mallaŭtvoĉe kaj senkulpigante en la lito.

La farmisto en Verda Valeto tute ne respondas al tio. Li rigardadas iel obstine eksteren tra la fenestro – super la herbokampon.

„Estos malfacila la fojnrikoltado  ĉi tie en Verda Valeto ĉi somere,“ diras li tiam subite sektona kaj ekstaras.

„Hej, mi nu ekfreŝiĝos kiam la somero estos veninta,“ diras la virino kuraĝiĝante.

„Ĉu vi kredas ke mi permesos al vi mortigi vin je sklavlaboro kvankam vi povos piedireti,“ diras Grimur nekutime ekscita. „Ne mi kredas ke oni povu havigi iun molkorulinon [?] kiel dungitino,“ li aldonas samtempe ke li iras el la ĉambro.

Kiam li estas for tiras la virino makulitan kaj ofte legitan leteron el sub la kapkuseno.

Estas letero de Anna Stina skribita antaŭ unu monato. En ĝi ŝi skribas ke ŝi jam ĉesis tutan lernadon en la virinoj-lernejo kaj ŝi nun estas dungita ĉe granda metiofirmao. Estus la plej secura estonteco por junulinoj kiuj volas memstari. – La virin-lerneja studado taŭgus nur por elspezi monon. Sed tie ŝi ricevas tuj altan salajron kiu ĉiam daŭre plialtiĝos.

Ŝajnas ke Anna Stina ne pensis pri la farmado en Verda Valeto kiam ŝi skribis tiun leteron.

La patrino legas tiun leteron ankoraŭ unu foje. Ŝi nu legis ĝin ĉiun tagon de kiam ĝi alvenis.

La mano iom tremetas kiam ŝi repuŝas ĝin sub la kapkusenon. Tiam ŝi ordigas la litkovrilon kaj turnas sin al la vando.

–  –  – 

Sude ĉe la ravineto sidas Grimur bienisto kiu iam estis juna, rektstatura reĝo en la regno.

Nun lia dorso estas kurba kaj li apogas la vangon sur sian manon.

Li sidas sur la ravinet-rando, rigardas suben sur la ruinojn de la palaco kiun li iam konstruis por Brilfontinjo reĝfilino. La ruinoj nun estas duonkovritaj per kreskaĵo.

Maljuna, nigra hundo kuŝas ĉirkaŭvolvante liajn piedojn kaj aŭskultas la desuban riveret-susuron kun duonfermitaj okuloj.

„Ombro mia,“ diras la maljuna reĝo frotkaresante dolĉe lian kapon.

„Ombro mia, ĉu vi memoras . . . Ĉu vi memoras Brilpupon Brilfontinjon kiu kantis kaj dancis ĉi tie ekster sia palaco . . . Ĉu vi memoras kiam la reĝo venis mem kaj helpis la princinon kaj la princon konstrui la palacon . . .“

Ombro movetas la orelojn kaj movas la voston. Li aŭskultas.

„Ĉu vi memoras... Ĉu vi memoras...“ flustras la maljuna reĝo, la vesper-venteto kaj la riveret-susuro.

„Ĉu vi memoras kiam Brilpupo kun la bluaj okuloj iris la unuan fojon for de hejme? Kiam vi venis kun mi hejmen en la vespero kaj kuris eksteren kaj enen tra la tuta domo – tien kaj reen tra la tuta biena teritorio por serĉi ŝin. Kaj venontan matenon vi estis malaperinta. Vi trovis ŝiajn piedsignojn supren ĝis la ŝoseo kaj impetis tra la tuta kamparo – ĝis fino de la vojo – la tutan vojon ĝis Malprofunda Fjordeto. Kaj tie vi trovis ŝin . . . Ĉu vi memoras kiom malgaja vi estis kaj malbonhumora kiam vi akompanis min hejmen kiam mi kelkajn tagojn pli poste venis por venigi vin. Ĉu vi memoras kiom ofte en la vintro vi ŝteliris al la vilaĝo kaj preskaŭ frenezigis ĉiujn en la junula lernejo per ĝojbruado kiam vi iufoje enkuregis meze dum instruhoro . . . Ĉu vi memoras . . . Sed tiam ŝi revenis hejmen en la printempo, kaj la helaj bukloj ŝiaj kirliĝis dumsomere en la sunbrilo.“

Ombro rigardas per brunaj, sonĝantaj okuloj en la printemp-vesperon.

Tiam li rigardas en la visaĝon de la maljuna reĝo. Li vidas la grizetajn buklojn moveti en la venteto – sed la lipoj de la reĝo estas senmovaj . . . Eble estus nur la vesper-venteto kaj la rivereto kiuj flustras en la blu-krepuskon.

Nun susuretas en la herbo kiam iometa ventopuŝo  lamentante antaŭen blovfrotetas laŭ la ravinetrando.

Ĉu vi memoras . . .? Ĉu vi memoras kiam ŝi iris suden en la ŝipo? Ĉu vi memoras kiam vi vidis ŝin malaperi en antaŭan parton de la ŝipo – Vi ĵetis vin en la maron kaj naĝis post la boato kiu transportis ŝin. Kaj vi nur tiam revenis kiam la maljuna reĝo estis raŭka sekve de alvokaj krioj. Ĉu vi memoras kiom malhela estis en Verda Valeto la sekvantajn tagojn? –

 – Kaj dum horoj vi staris supre ĉe la vojo kaj rigardadis. Dufoje vi impetis tra la tuta kamparo – la tutan vojon al la vilaĝo. Kaj kiom malĝoja vi estis kaj melankoliaj viaj okuloj kiam vi revenis seniluzia. . . Cetere vi ne plu estis juna. . . Vi nun estas maljuna hundo, Ombro . . .

„Maljuna, nigra, fidela hundo,“ diras nun la reĝo en Verda Valeto laŭte. „Brilpupo Brilfontinjo reĝfilino en Verda-Valeto nun estas plenkreska junulino. –  – Maljunaj hundoj kaj junulinoj ne havas saman vojon . . .“

Ŝtono el la ravinetrando glitfalas kaj ĵetfaladas malsupren en la ŝanelon.

Grimur bienisto ekstaras kaj iras pezpiede al la bieno.

Apud li malrapidas maljuna, laca hundo.

 

Malamikoj de Ombro atakas la reĝregnon,

kaj Brilpupo venas hejmen

 

Tiu somero pasas kiel aliaj someroj.

Tra la bien-domoj en Verda Valeto iras pala kaj brustmalsana virino okupante sin pri la enedomaj laboroj. La somero kaj la sunbrilo tiel efikis ke ŝi kapablis survestiĝi ĉiun tagon. Kaj Ombro maljuna sekvas ŝin la plej multajn tagojn.

Li konsiderinde maljuniĝis la lastan jaron. Li nun estas malvigla kaj la aŭdo ne la sama kiel en antaŭaj tagoj. Dum horoj li kuŝas en la pavimejo aŭ ekster la domo kaj rigardas per dormemecaj okuloj supren laŭ la tretvojo kiu direktas al la ŝoseo.

Ĉiu foje kiam gastoj proksimiĝas li tamen vigliĝas. Tiam li rapide ekstaras, flaretas en la aeron kaj bojas viglece. Sed kiam la gasto venas pli proksime li mallevas la voston kaj malrapidas duon humilaĉa malantaŭ la bovstalon aŭ en la domon.

Kaj se Grimur preparas vojaĝon kaj selas maljunan Brunulon li tute vigliĝas. Tiam saltetas li ĉirkaŭ ilin kvazaŭ juna kaj aventurpreta hundido, streĉas la orelojn, ĉirkaŭvolvas la voston kaj faĉilpieda kuras antaŭ ili supren laŭ la tretvojo. Kaj se la intenco estas iri al la vilaĝo, li kuras same vigla apud ili la tutan vojon. Sed kontraŭe se la intenco estas iri en la kamparon, povas okazi ke li cesas la sekvadon kaj eĉ reiras hejmen.

Kaj ĉiun fojon kiam ili atingas la vilaĝon li kuras direkte al la domo kie Anna Stina iam loĝis kelkajn monatojn. Tie li rondkuras flarante flaretante, sed kiam li ne trovas tion kion li serĉas li trotas supren al la lernej-domo kaj de tie suben al la kajo.

Tio estas ripetita ĉiun fojon kiam Grimur iras al la urbeto. Kaj kiam li revenos al Verda Valeto el tiuj vojaĝoj li ĉiam estas same humilaĉa kaj malĝoja.

Cetere multaj novaj kuriozaj aferoj okazas en la vilaĝo en Malprofunda Fjordeto tiun someron. Diversaĵoj kiujn Ombro neniam antaŭe vidis kaj malfaĉile komprenas.

Multaj viroj en ruĝbrunaj vestoj torentas tien kaj reen tra la vilaĝo ĉiun tagon, kaj multegaj strangaj, longaj kaj malaltaj domoj kun ruĝaj tegmentoj estas konstruitaj dise en la ĉirkaŭaĵo.

Komence vekiĝas la malnova scivolemo lia, kaj li ekflaretas ĉirkaŭ tiuj domoj kaj la viroj ruĝbrunaj. Ili akceptas lin afable, alvokas lin kaj ridas. Sed io fremda kaŭzas ke li duontimas ilin kaj li konfuziĝas. Suspektante li ŝtelrigardas al ili kaj saltegas for aŭ grumblas suspekteme se ili volas frotkaresi lin.

Li timetas la tutan strangan bruegon en la ĉirkaŭaĵo de la soldataj barakoj, kaj kiam li aŭdas de tie kelkfoje terurajn pafo-tondrojn aŭ vidas ilin kuri kriaĉante en bajonet-atakoj sufiĉas al li. Tiam li timemega forkuras.

Se la soldatoj ĵetas al li viando-ostojn aŭ alian frandaĵon li evite preterpaŝas tion. Tamen okazas se ili foriras ke li rapidas al la osto, kaptas lin en la buŝon kaj kuras tiam kvazaŭ kiel eble plej rapide kaj malaperas.

Malfido lia tamen iom malgrandiĝas kiam tempo pasas do li ekkuraĝas ŝteliri pli proksimen al ili kiam li estas survoje. Sed tiam tio okazas kio por ĉiam rompas la konatiĝon de Ombro kaj la ruĝbrunaj viroj.

Unu de la soldatoj estis kiel ofte antaŭe ĵetinta al li grandan, apetitvekan oston. Ombro estis hezitante, sed tamen iomete proksimiĝis. Malplaĉis ĉiam al li la odoro de tiuj viroj, kaj io obtuza timeto vekis malkomfortan senton en la korpo.

Sed la viand-osto estis tentanta.

Tiam li subite ekpensis rimedon. Li kunkurbis sin kaj sekvis per gardantaj okuloj la manmovojn de la viro. Kaj tiam li saltegis subite fulmorapide kaj volis kapti la viando-oston el la etendita mano. Sed la atako estis tiom senatenta ke la militisto ektimegis, retiris sian manon kaj batis en ŝoko la kapon de la hundo per la viandosto ĉar li opiniis ke la hundo atakis lin.

Ombro ululis da doloro, sed samtempe li batal-koleriĝis. Koler-gruntante li atakis fakte nun la soldaton. Sed nun estis la lerta heroo de la militkampoj preparita kaj kontraŭis la atakon per feraj soldatŝuoj siaj. Li piedfrapis tutforte do Ombro ĵetiĝis ululante longe for de li. Kaj nun la soldato ankaŭ estis kolera kaj venĝema. Li saltegis al Ombro kaj provis piedfrapi refoje, sed Ombro esti pli rapidmova kaj ĵetiĝis for. Sed la batalfervoro estis for. Lia korpo doloregis je la bato kaj piedfrapo kaj li ekfuĝis. Sed la militisto kiu ankoraŭ ne estingis sian koleron kontraŭ la sendanka hundo, verfis verfadis ŝtonojn post li. Unu de la ŝtonoj tiel trafis ke Ombro lametis dum multaj tagoj.

Ekde tiu tago evitis li la soltatojn kaj la milit-barakojn. Ilia proksimeco plenigas lin per kolerego kaj timo. Sed la timo estas pli forta ol la kolerego, kaj li kuras ĉiam for el la vojo kie ajn li renkontas tiujn ruĝbrunajn virojn kiuj ĉiuj estas samaj laŭ lia opinio.

Vojaĝoj de Grimur kaj Ombro al la Fjordeto malmultas ankaŭ tiun someron. La okupoj estas multaj en Verda Valeto.

Sed kiam preskaŭ estas aŭtuno rimarkas Ombro iun tagon ke liaj malamikoj moviĝis pli proksimen.

Sur la herbokampoj apud la rivero iom ekster Verda Valeto ekleviĝas aro da milit-barakoj, kaj la ruĝbrunaj malamikoj liaj iras en aroj tra la ĉirkaŭaĵo.

Kiam ili la unuan fojon iras ilian vojon tra la tereno de Grimur en Verda Valeto kaj venas la tutan vojon hejmen en la herbokampon Ombro preskaŭ frenesiĝas da malico. Li kolerege kaj atakeme gruntas kaj kuras tien kaj reen en la pavimo, saltegas direkten al ili kaj bojas kvazaŭ frenesa. Sed kiam ili malgraŭ tio proksimiĝas li retiras sin. Fine li returnas sin kaj rapidas hejmen reen al la domo. Tie li staras en la pordo kaj tremetas kvazaŭ arbeto. Sed sammomente ke li vidas ilin preteriri kaj malaperi suden de la kampo li reekbojas dum momento.

Tiam li malrapidas en la domon kaj kunvolvas sin suben antaŭ la lito kie Anna Stina iam dormis.

Pasas la aŭtuno kaj la vintro. Iom post iom devas Ombro akcepti vidadi la ruĝbrunajn virojn ĉiutage irantaj tra la reĝregnon.

Kelkfoje ili venas tute hejmen en la pavimon. Kaj Grimur riproĉas lin kolereta kiam li kolere ekgruntas kaj bojas kontraŭ ili.

Kaj li lernas kvieti kiam ili estas survoje. Sed li evitas ilin ankoraŭ kaj kuras ĉiam ien en malapero kiam ili venas hejmen al la bieno. Kaj se ili alvokas lin li des pli rapidas for.

La vintro militas kontraŭ la tero. Tiam printempo denove. Kaj kun la printempo kaj la sunbrilo venas Brilpupo hejmen. –

Tiam kuregas maljuna, nigra hundo kiu nun estas juna denove en saltegoj aeren supren laŭ la tretvojo renkonte al la junulino en la hela somermantelo kiu venas irante for de la aŭto supre sur la ŝoseo.

„Fi, Ombro! Honton al vi!“ diras la junulino en la hela mantelo kaj forskuetas fervore la makulojn kiu aperas kiam la hundo saltegas bonvenigante en ŝiajn brakojn.

„Fi, fi. Ombro, hontu!,“ diras Anna Stina kaj puŝas la piedon kontraŭ li.

Tiam li kuŝiĝas streĉita kaj rampas sur la tero antaŭ ŝiaj piedoj. Kaj la brunaj okuloj rigardadas supren al ŝi en demandanta angoro. Li lekas ŝiajn ŝuojn humila kaj pentanta.

Sed la junulino ŝajne ne multe atentas tion. Tamen ŝi klinas sin kaj frotkaresas supraĵe lian kapon.

Tiam ŝi iras facilpieda hejmen al la bieno. Sed senpretenda hundo malrapide sekvas ŝin kun stranga brilo en varmbrunaj okuloj.

 

Brilpupinjo parolas kun la reĝo

– La batalo ĉe la rivero kaj fino de la rakonto

 

La tempo pasas. –

„Vi devas dungi servistinon dum la vintro, paĉjo,“ diras Brilpupo iun malfru-someran vesperon en la sidoĉambro en Verda Valeto.

Grimur en Verda Valeto apogas la laĉan dorson per la mano kaj profunde ĝemas.

„Vi devas dungi servistinon dum la vintro, paĉjo,“ rediras Brilpupo, „aŭ ĉesi la farmadon. Kial vi ne vendas la bieneton kaj transloĝas suden por tie trovi laboron, ĉar panjo nun estas en la tuberkuloza kuracejo . . . Vi ne ekekspluatas la bienon sola?“

„Mi apenaŭ transloĝos for de Verda Valeto post tio.“ Estas severeco en la voĉo de la maljuna reĝo en la regno.

„Tiam vi ankaŭ devas dungi servistinon dum la vintro, aŭ mastrinon. Mi devas iri suden en venonta monato. Mia okuploko estas rezervita por mi ĉar la situacio estis tia. Sed nur dumsomere. Mi promesis reveni en la aŭtuno.“

„Iam vi promesis ke vi hejmenvenu al Verda Valeto en la printempo, Brilpupo.“

„Mi ne liberlasas estomtecan vivtenadon,“ diras la junulino. „Vi devas akiri mastrinon dum la vintro. – Eble tiam panjo venos hejmen de la kuracejo venontan someron.“

„Eble venos ŝi,“ diras Grimur bienisto en Verda Valeto. Estas kvazaŭ li parolus en la malproksimecon.

Tiam li malrapidas pezpaŝe kun mallevitaj ŝultroj el la sidĉambro.

La aŭtuna nokto nun kovris la teron per mallumo. Regas profunda silento super la tuta reĝregno.

Tiam junulino iras silente el la domo en Verda Valeto.

Ombro levas la kapon kaj serĉe rigardas eksteren tra la dompordo.

Li ĵus ĉirkaŭvolvis sin por dormiĝi malantaŭ la pordo. Nun li ekstaras kaj skuas sin. Tiam li iras eksteren sur la ŝtonan pordo-pavimon.

La junulino iras facilpieda malsupren la hejman kampon . La hela robo ŝia rebrilas tra la krepuskon.

Ombro rigardas post ŝi dum momento. Tiam li ekiras kaj kuras facilpiede kaj senbrue en ŝiaj piedsignoj. Sed la atentemaj okuloj fajreras en la mallumo.

Kiam li proksimiĝas al ŝi li malrapidas, kaj tiam li haltas iom malantaŭ ŝi. Estas kiel li aŭskultas. Li estas hezitanta. Sperto de pasintaj vesperoj tiun someron klarigis senteme al li ke tiu junulino ne ĉiam ŝatas lian akompanion.

Antaŭ nelonge ŝi batis al li per ŝnurego-peco kiam li volis postsekvi ŝin laŭ la rivero iun krepuskan vesperon kaj ŝia voĉo sonis tiel kolera ke li ne havis alian rimedon ol iri returne.

Brilpupo en Verda Valeto nun estis enigmo kiun Ombro ne kapablis kompreni.

Lastatempe li ofte ne kondutis laŭ sia deziro sekvi ŝin kaj restis senmova kvankam ŝi iris ien for de la bieno.

Ŝi karesis lin ankaŭ ofte kaj frotis amikece kiam ili du estis solaj hejme. Kaj pli bonan rekompencon povis Ombro ne elekti por la obeo.

Sed tiun vesperon io estis nekutima. Tiel malfrue iris malofte iu el la domo. Ombro sentis ke jam estis nokto. Li kutimadis esti la lasta kiu endormiĝis en Verda-Valeto, malantaŭ la dompordo. Li sentis ke io nekutima okazu . . .

La hela robo de la junulino nun ĵus malaperas denove en la mallumo plej malsupre en la herba kampo.

Ombro rekuras laŭ ŝiaj piedsignoj, tiam haltas denove ian distancon for de ŝi kie la mallumo kovras la nigran korpon lian.

La junulino ankaŭ jam haltis.

Ombro streĉas la orelojn. Li aŭdas paŝon proksimiĝi. Kaj el la mallumo venas viro kiu iras al la junulino.

La okuloj de Ombro brilas en la nokton. Kvankam lia aŭdado nun ekdifektiĝas la vidado ankoraŭ akras, ne malplej en mallumo, kaj lia flarado ne estas malpliigita.

Li rekonas tiun odoron kiu alvenas al li kun la nokta venteto, kaj malagrableco trairas liajn nervojn.

Estas unu de la fremdaj malamikoj liaj kiu ĉi tie venas el la mallumo.

Sed jam longe li ne plu sentas ian timon en ilia proksimeco. Li jam longe kutimadis al la vago de tiuj brunverdaj viroj tra la biena tereno.

La tutan someron de kiam Brilpupo venis hejmen ili estis ĉiutagaj gastoj hejme ĉe Verda Valeto. Li devis vidi ilin rondiri en la domo kaj iĝi familiaraj en la sidĉambro. Vidis Brilpupon paroli kaj ridi kun ili.

Sed kvankam li ne plu timas ilin li ĉiam evitas ilin kaj eĉ montras la dentojn kaj grumblas se ili provas proksimiĝi aŭ tuŝi lin. Kaj la odoro de ili lasas la harojn ĉiam leviĝi sur la korpo.

Li fiksas la atenton direkten al la junulino kaj la soldato. Li konas tiun viron pli bone ol aliaj ĉar la lastajn semajnojn li distingas ĉiun de la aliaj.

Kaj tiu kiu staras tie estis lastatempe ĉiutaga gasto hejme ĉe Brilfontinjo reĝfilino. La sagacaj okuloj de la maljuna, nigra hundo atente rigardis lin kaj gardis ĉiujn liajn movojn en silenta ĵaluzo kiun li ĉiam havas kontraŭ ĉiuj kiuj Brilpupo montras amindumon.

La junulino kaj la soldato staras ankoraŭ momenton senmovaj tie en la rando de la herbo-kampo.

Ombro povas nur obtuze vidi la viron ĉar la koloro de liaj vestoj pli similas la verdan teron ol liaj ruĝbrunaj malamikoj en la vilaĝo.

Sed la hela robo de Brilpupo raportas pri ĉiuj iliaj movoj.

Ombro grumlas mallaŭte sed restas senmova.

Tiam li vidas ilin ekiri direkten al la rivero kaj malaperi en la mallumo.

Li hezitas ankoraŭ konsiderinde longan tempon kaj ŝvingetas la voston maltrankvile. Li estas dubema.La interna instinkto alvokas lin ke li sekvu en iliaj piedsignoj, sed obtuza timo je malplaĉo de Brilpupo – la rememoro pri la kolero en ŝia voĉo kiam ŝi antaŭ nelonge batis al li per la ŝnurega peco retiras lin.

Li jam dum longa tempo komprenis ke Brilpupo konas lian antipation kontraŭ la verd-vestita viro kaj ŝi ne ŝatas ke li estas proksime al ili kiam ili ie kune promenas. Li ankaŭ, pli ol unu foje, ne povis regi sian malam-miksitan antipation kaj grumblis malice kontraŭ tiu nekonata gasto – eĉ preparis sin por saltego se la soldato alparolis lin aŭ ŝajne volis karesi lin.

Sed Brilpupo ne scias ke iam kiam nek ŝi nek aliaj ĉeestis, prenis tiu verdvestita ulo grandan torfobulon kaj tutforte ĵetis lin al li, samtempe ke li diris ion kun maliĉo en la voĉo. Kaj kiam Ombro volis prepari defendon kaj saltegi al li, pafis la soldato el la pafilo kiun li kunportis, ĵus ĉe lia orelo.

Kaj Ombro konis pafilojn kaj elektis sian plej bonan rimedon fuĝi kiel eble plej rapide.

Malantaŭ li sonis sarkasma rido de la soldato.

 – Ombro daŭre rigardadis en la mallumon direkten al la rivero.

Konsiderinde longa tempo jam pasis de kiam la junulino kaj la soldato malaperis tien malsupren.

Tiam venkas la malnova natur-instinkto lia sekvi siajn amikojn kaj resti proksime al ili se danĝero koincidus.

Li ekmalrapidas kaj flarante sekvas iliajn piedsignojn malsupren al iu valeto ĉe la rivero.

Tie li haltas sur la rando kaj rigardas malsupren. Kaj sube en la malluma valeto li tuj ekvidas la helan robon de Brilpupo.

Ili sidas tie plej malsupre en la deklivo, kaj Ombro povas observi ĉion kio okazas.

Li kuŝiĝas antaŭen sur siajn piedojn kaj gardas ilin per atentaj okuloj.

Estas nur tre malmultaj klaftoj malsupren la deklivon por atingi ilin. Kaj kiam li atente aŭskultas li aŭdas preskaŭ ĉiun son-variadon en la voĉo.

La nokto regas en kvieto kaj silento kion nenio interrompas escepte de la rivera malgaja susuro.

–  – Subite vidas Ombro movojn sube en la valeto kiuj rememorigas lin pri antaŭ longe pasitan okazon kiam Brilpupo Brilfontinjo bataladis kontraŭ la knaboj en la neĝamaso – kiam ili kuŝiĝis sur ŝin kaj volis sufokigi ŝin per neĝo.

Kaj nun la tuta Ombro iĝas atento. Ĉiu haro sur la korpo streĉiĝas, la nastruoj plilarĝiĝas kaj aŭtomate ekvidiĝas la blankaj bataldentoj.

Li atente aŭskultas kaj atendas, tremanta da ekscito.

Kaj ne estas ia eraro. Obtuza sono de duonsufokita ploro alvenas de sube. – Mallaŭta krio kiu rememorigas pri la plordolaraj timkrioj antaŭtempaj ĉe la lernejo nun penetras liajn orelkavojn.

Kaj tiam li ne atendas ordonojn.

Fulmorapide en kelkaj saltegoj malsupren la deklivon . . .

 – Kaj malsupre en la valeto vidiĝas subite karbonigra, freneza sovaĝbesto kun vaste apertanta buŝego kaj ardantaj okuloj.

La verd-vestita militisto ekkrias en paniko samtempe ke li sentas dolorakrajn dentojn de la sovaĝbesto enpenetri sian karnon, kaj li estas ĵetita for de la junulino.

Li tutforte piedbatas for de si, furioze kolera kaj timigita je tiu subita atako.

Kaj per miriga rapido li sukcesas ekstari kaj ĵetegi la frenezan beston for de si.

La hundo ĵetiĝas longan distancon, sed samtempe reekstaras kaj preparas novan atakon same freneza.

Sed nun la junulino en la valeto jam komprenis la situacion kaj furioze ekstaras kun la flagrantaj haroj.

„Hontu! Honton al vi, vi bestaĉo! Hontu!“

Ploro, timo kaj kolero igas ŝian voĉon vulgaran kaj raŭkan unu momenton.

Kaj samtempe ke la hundo saltegas denove al la soldato  ŝi provas piedfrapi kontraŭ li, sed mistrafas.

„Ombro! Vi bestaĉo! Honton al vi!“

Sed la grumblanta sovaĝbesto nek aŭdas nek vidas ŝin – blindigita kaj surda sekve de nekontrolebla malamo kaj kolerego.

La verdvestita kavaliro saltegas flanken en lasta momento kiam la malferma, ŝaŭmanta buŝego direktas al lia trakeo, sed atingas nur tenon en la vestoj kaj forŝiras grandan pecon.

„O, darling!“ krias la junulino en la valeto.

La soldato malbenas kolerege kaj malice kaj eklevas la feran bot-kalkanumon en intenco piedfrapi la kapon de la besto kiu estis falinta je la malsukcesa saltego kaj rulfalis sur la dorson kun la ĉifono el lia vesto en la buŝego.

„Honton al vi, vi bestaĉo!“ rekrias la junulino kaj kuras denove por helpi sian amanton.

Sed Ombro per fulmorapida ekkuro savas sin for de la piedbato intencita frakasi kapon lian kaj atingas firmegan prenon per la buŝego ĉirkaŭ la piedo.

„I‘ll kill the damned beast!“ siblas la verda kavaliro inter la dentoj.

„O-jess!“ diras la junulino de la valeto spiregante da emocio.

Sed sammomente ŝi ekvidas ion flagrete brili en la mallumo en la mano de la militheroo.

Bluaj okuloj grandiĝas en la mallumo, plenaj da timego.

„No! No!“ plorkrias Brulpupinjo en Verda Valeto.

Sed estas tro malfrue. La mortakra ŝtalo trapenetras karnon kaj sangon profunden en la korpon de la nigra hundo.

La besto renversiĝas dolorkriaĉante al la tero kaj ruliĝadas en sia sango kun raŭka stertoro kelkajn momentojn.

La militisto eltiras la bajoneton el la vundo kaj viŝas for ĝi en la verda herbo en teritorio de la reĝo en Verda Valeto.-

Kelkaj spasmaj moviĝoj trairas la mortantan korpon de la hundo. Tiam kuŝas li morte kvieta. –  –

Brilpupo Brilfontinjo kiu iam estis reĝfilino en la regno staras senmova kvazaŭ skulptaĵo en la mallumo. Nur la hela somerrobo kaj hirtaj oraj harfasketoj iom movetas en la noktoventeto.

Sed samtempe ke la verdvestita militisto batpuŝas per la piedo en la kadavraĉon de la hundo kaj piedfrapas ĝin for de la bordo en la riveron estas kvazaŭ frostotremiga skuetiĝo trakuru tiun rigidiĝintan estaĵon.

Kaj unu momenton ŝi kovras ŝian visaĝon per ambaŭ manoj.

Sed nun la amanto metas la brakon super ŝultrojn ŝiajn. Ŝi sentas rapidan korbatadon lian kaj mallaŭtsona flustro lia miksiĝas kun la riversusuro kaj la susureto de la noktobrizo. –  –

„O, darling,“ diras Anna Stina kaj metas la manojn ĉirkaŭ lian kolon.

Tiam cirkaŭprenas la verdvestita heroo ŝin kaj volas konduki ŝin returnen – pli malproksimen supren en la valeton.

Sed la junulino iom firme kontraŭstaras kaj iomete tremetas en lia brakumo.

Ŝi flustras ĉe lia brusto kaj indikas supren el la valeto. – Tiam ili malrapidas supren la deklivon.

Sur la deklivrando ili obtuze videblas en la aero. La amanto daŭrigas la flustradon, la noktbrizo susuretas kaj la rivero susuras.

Kaj Anna Stina levas la manon hezitante kaj indikas suden kaj supren al la ravineto kie la herbo kreskas kaj kovras la ruinojn de la palaco de Brilfontinjo reĝfilino . . .

Ili ekmalrapidas kaj malaperas en la mallumon

 –  –  –

Sed pli malproksime malsupre ĉe la rivero sangoŝmirita, nigra hundokadavro drivis supren sur la sablaĵan terlangon kie Ombro iam tiris Brilpupon en Verda Valeto sur firman grundon . . .

Tie kurbiĝas la rivero kaj kontinuas tiam sian vojon al la maro.

 

 

La traduko kiu ĉi tie aperas estas farita laŭ la novelaro Íslenskar smásögur (Islandaj noveloj) 1847–1974, Almenna bókafélagið, Reykjavík, 1982.

 

Hilmar Jón Bragason tradukis.

 

 

[1] Nomo de la ŝipo.