Poemo pri Þrymr

(Þrymskviða)

 

Baldur Ragnarsson tradukis

 

Þrymskviða apartenas al la poemoj pri la antikvaj nordaj dioj (pl.æsir -pron. ajsir, sing. ás - pron. aŭs), kiuj siavice apartenas al la t.n. Eddapoemoj, konservitaj plejparte en unu manuskripto de la 13a jc. Malgraŭ la nomo de la poemo la giganto-reßo Þrymr (simpligita en la traduko kiel Þrym - (Þ pron. kiel th en thing en la angla- ) ne estas la ĉefa persono en la poemo, sed Loki, la ruzulo, kiu helpas al Þór (esperantigita kiel Toro) reakiri lian faman martelon Mjöllnir (la nomo verŝajne signifas„tiu, kiu disrompas, Rompanto“), kiun ŝtelis Þrym dum Toro dormas. La poemo estas efektive komedio, kie alternas rakonto kaj rektaparolo. Vekiĝinte Toro trovas, ke lia martelo estas ŝtelita. Li iras kun Loki al Freyja (pron. Freja) - la am-diino en la norda mitologio – kaj pruntas ŝian flugilhavan plumveston, Loki flugas al la mondo de la gigantoj (la ĉefaj malamikoj de la dioj) kaj eltrovas, ke Þrym kaŝis la martelon profunde en la tero kaj postulas Freyjan por edzino, se li redonu la martelon. Loki reflugas al Ásgarður, la lokaro de la dioj, kaj raportas al Toro, ili iras al Freyja kaj Toro ordonas al ŝi surmeti nuptajn vestojn kaj prepari sin por veturo al la giganto. Ŝi kolere rifuzas kaj en kunsido de la dioj kaj diinoj estas decidite, malgraŭ malemo de Toro, ke li kaŝvestiĝu kiel Freyja kaj tiel provu trompi la giganto-reĝon. Loki lin akompanas kiel servistino (aŭ sklavino). Þrym estas sufiĉe stulta por trompiĝi kaj ordonas okazigi la nuptofeston, Toro manĝas kaj trinkas tiom abunde, ke Þrym miregas kaj faras suspektemajn demandojn, kiujn Loki respondas sufiĉe kontentige por forigi lian suspektemon. Þrym ordonas, ke la martelo estu alportita kaj metita sur la genuojn de „Freyja“ kaj la nupto sanktigita „per la man’ de Vár“ (pron. vaŭr, diino de votoj), tiam Toro ne plu atendas kaj mortigas la gigantojn per sia martelo.

   La poemo estas verkita laŭ la antikva metriko de fornyrðislag: ĝenerale 8 versoj po strofo (kvankam troviĝas ankaŭ malpli longaj strofoj), du ĉefakcentoj po verso kaj sen rimoj. Aliteracio kunligas la versojn, en la Esperanta traduko ili aperas nur sporade.

 

1 Kolero kaptis

sving-Toron je trovo,

ke mankis martelo

post dormo dura,

barbon li skuis

kaj buklajn harojn,

serĉe pripalpis

plankon Ter-Filo.

 

2 Kaj jene parolis

Toro tujvorte:

Aŭdu min, Loki,

kion mi diras,

okazis ŝtelo

sen precedento:

martel’ estas rabita!

 

3 Alpaŝis ili kune

korton de Freyja,

kaj jene parolis

Toro tujvorte:

Ĉu vi alpruntus

plumveston flugilan

por mian retrovi

martelon ŝtelitan?“

 

Diris Freyja:

4 „Al vi mi alpruntus

eĉ se el oro,

volonte donus

eĉ se el arĝento.“

 

5 Ekflugis Loki,

- zumegis tra plumoj, -

ĝis jam eksteris

lokaron de l´ dioj

kaj jam eniris

la Giganto-landon.

 

6 Sidis sur altaĵo

Þrym gigant-reĝo,

plektis orŝnurojn

por siaj hundoj,

tondis kolharojn

al siaj ĉevaloj.

 

Diris Þrym:                           

7 „Kio pri la dioj?

Kio pri la elfoj?

Kial vi alvenis

sola Gigant-landon?“

 

Diris Loki:

8 „Misiras ĉe la dioj,

misiras ĉe la elfoj;

ĉu vi ŝtelkaŝis

martelon de Toro?“

 

Diris Þrym:

9 „Mi la martelon

de Toro ŝtelkaŝis

ok verstojn profunde

en firma tero.

neniu ĝin trovos

nek reakiros,

se mi ne havos

Freyjan por edzino.

 

10 Ekflugis Loki,

- zumegis tra plumoj, -

ĝis jam eksteris

Giganto-landon

kaj jam eniris

lokaron de l´ dioj.

Toron li renkontis

en kortomezo,

kiu lin alvortis

tuj jenparole:

 

11 „Ĉu rezult’ egalis

vian flugpenadon?

Diru en aero

vian novaĵon.

ofte al sidanto

rakontoj misiras

kaj same al kuŝanto

mensogoj sin trudas.“

 

Diris Loki:

12 Rezulto egalas

al flugpenado;

Þrym havas martelon,

giganto-reĝo.

neniu ĝin trovos

nek reakiros,

se li ne havos

Freyjan por edzino.“

 

13 Alpaŝis ili kune

korton de Freyja,

kaj jene parolis

Toro tujvorte:

„Surmetu vi, Freyja,

robon nuptofestan;

veturu ni du

al Gigant-mondo.“

 

14 Koleris tiam Freyja

kaj nazoblovis,

tremis tratute

tereno de l´ dioj,

rompiĝis la granda

kolĉen’ de Brisingoj:

„Min vi ja trovos

la plej alvirema,

se mi kunveturos

al Giganto-mondo.“

 

15 Baldaŭ la dioj

sidis kunvene

kaj ĉiuj diinoj

venis porparole,

pri tio diskutis

dioj potencaj,

kiel akiri

ree martelon.

 

16 Diris tiam Heimdal,

plej blanka el dioj,

antaŭvidema

kiel Vanoj ĉiuj:

„Vestu ni Toron

per nupta robo,

portu li la grandan

kolĉenon Brisingan.           

 

17 sur lian zonon

ni pendigu ŝlosilojn

per virinaj vestoj

ni kovru genuojn,

sur bruston ni metu

larĝajn ŝtonojn,

kaj sur la kapon

vestpinton ornaman.“

 

18 Tiam diris Toro,

plej forta el dioj:

„Min la dioj nomus

fie virineca,

se mi nuptorobon

akceptus porti.“

 

19 Diris tiam Loki,

filo de Laufey:

„Silentu, Toro,

kaj tenu vian buŝon.

okupos tuj gigantoj

la diajn lokojn,

se vi ne martelon

ree akiros.“

 

20 Ili tiam Toron

vestis nuptorobe,

surmetis la grandan

kolĉenon Brisingan,

ŝlosilojn pendigis

sur lian zonon,

kovris genuojn

per vesto virina,

kaj larĝajn ŝtonojn

metis sur bruston,

vestpinton ornaman

sur kapon lian.

 

21 Diris tiam Loki,

filo de Laufey,

„Mi vin akompanu

kiel servistino,

ni duine veturu

al Gigant-mondo.“

 

22 Haste estis kaproj

hejmen pelitaj,

al tiriloj ligitaj,

rapide ili kuru.

Fendiĝis rokoj,

brulis tero fajre,

veturis Gigant-mondon

filo de Odin.

 

23 Diris tiam Þrym

al siaj servistoj:

„Ekstaru kaj benkojn

molkovru per pajlo.

nun al mi portatas

Freyja por edzino,

filino de Njörð

el Noa-Kampoj.

 

24 Paŝas miajn kampojn

orkornaj bovinoj,

nigraj virbovoj,

plezur’ de giganto;

objektojn valoregajn

mi posedas grandkvante,

sole mi nun sentas

la mankon de Freyja.“

 

25 Jam frue en vespero

ili jam alvenis,

biero sur la tabloj

abundis por gigantoj.

Li sola manĝis bovon,

kaj ok salmojn,

ĉiujn bongustaĵojn

konvenajn por virinoj,

trinkis edzo de Sif

tri bovlojn da biero.

 

26 Diris tiam Þrym,

giganto-reĝo:

„Kie nuptulino

pli akre mordis?

ne vidis mi virinon

pli larĝe mordi

kaj tiom eltrinki

da biero forta.“

 

27 Pretis respondi

servistin’ sagaca,

kiu vortojn trovis

al demando de l’ giganto:

„neniom manĝis Freyja

dum ok noktoj,

tiom ŝi deziris

al la nuptofesto.“

 

28 Levis li vualon

ĉar deziris kisi,

sed forsaltis fluge

laŭlonge de la halo.

„Kial estas akraj

la okuloj de Freyja?

Ŝajnas ke tie brulas

fajro plej ardega.

 

29 Pretis respondi

la servistin’ sagaca,

kiu vortojn trovis

al la demando de l’ giganto:

„Neniom Freyja dormis

dum ok noktoj,

tiom ŝi deziris

al la nuptofesto.“

 

30 Envenis la aĉa

fratino de l’ giganto,

kiu kuraĝis

peti nuptopagon:

„Demanu viajn ringojn

ruĝe orajn,

se volas vi havi

miajn amojn,

miajn amojn

kaj korfavoron.“          

 

31 Diris tiam Þrym,

giganto-reĝo:

„Alportu la martelon

por konfirmi la nupton,

metu la Rompanton

sur genuojn de l’ virino,

sanktigu nian nupton

per la man’ de Vár.“

 

32 Ŝvelis jen ĝojego

en brusto de Tor’,

kiam la kuraĝa

rekonis la martelon;

Unue al Þrym

li mortfrapon faris,

kaj tutan lian genton

li morte disbatis.

 

33 Mortfrapis li la oldan

fratinon de l’ giganto,

kiu nuptopagon

kuraĝis peti;

ĉi batojn ricevis

anstataŭ mono,

kaj frapojn de martelo

anstataŭ ringoj.

Tiel fil’ de Odin

martelon reakiris.