La katoj sidis sub granda arbo kaj ili diskutis pri universala bestolingvo.

Kiu lingvo estu elektita por la ĉiutaga komunikado. Kiom da bestoj, tiom da lingvoj.

Ĉiu besto deziris elekti sian propran lingvon, ĉar ili estis konvinkitaj, ke tiu ĉi lingvo estas la plej taŭga.

Antaŭ nelonge disvastiĝis la novaĵo, ke la bestoj elektis la lingvon de la hundoj. Vere neniu komprenis, kial ĝuste la hundolingvon.

Tio ne plaĉis al la katoj kaj inter ili erupciis grandega diskuto. Preskaŭ ĉiu kato estis kontraŭ la hundolingvo.

– Ni katoj ne akceptas tiun ĉi lingvaĉon. Ni ne deziras lerni ĝin. For la hundolingvon! – kriegadis la katoj, kaj ili eklevis siajn akrajn ungegojn. – Ni elgratos la okulojn de la hundoj. La hundolingvo ne servas la intereson de la katoj.

Ĉiu kato estis kolerema kaj ili deziris manifesti sian neplaĉon.

– Ni deziras neŭtralan universalan bestolingvon. La katoj de l’ mondo unuiĝu kaj ni malhelpu la akcepton de la hundolingvo.

Ĉiuj katoj laŭte miaŭis, protestis kaj protestis.

Por ili estis ofenda la nova lingvo kaj ĉiu sciis ke la katoj neniam akceptos ĝin.

Do, tiel la universala lingvo de la bestoj ne estis solvita, malgraŭ tio, ke la hundoj tre deziris.