Inter la altaj montopintoj vivis Ventopaĉjo kaj Ventopanjo. Ili havis filinon Venteto.

– Filineto mia – diris iutage la Ventopanjo – Nun mi devas iri al la vendejo. Vi restos hejme sola. Mi petas vin, la pordo ĉiam estu ŝlosita ĝis mi alvenos hejmen. Ne forlasu la domon! 

Venteto promesis, ke ĉio estos en ordo kaj ŝi estos obeema knabino.

Sed la ventopanjo apenaŭ foriris, ekaperis la vulpo ka diris al Venteto:

– Sal’! Ĉu vi venos ludi kun mi sur la flora kampo?

– Nun mi ne povas, ĉar mi promesis al mia panjo, ke mi estos obeema knabino.

– Ho, tiu flora kampo estas tute proksime al via domo. Vi rimarkos, se panjo via alvenos sur la vojeto – ruzetis la vulpo.

Ĝi tiom konvinke parolis, ke ŝi fine sekvis la vulpon. La knabino estis ekscitita, kaj forgesis ŝlosi la pordon de la domo. Tion ekvidis la pigo kaj kaptis la

okazon. La pigo ŝteliris en la domon. En la tagĉambro estis lasitaj la familiaj trezoroj. Ĝi ĝuste volis ŝteli ilin kiam bonŝance ekaperis ĉe la pordo la

Ventopanjo kaj forpelis la ŝteliston.

Kompreneble Venteto kun la vulpo ne rimarkis la Ventopanjon hejmevenintan, ĉar ili tiom feliĉe ludis.

Estis malhela vespero, kiam Venteto hejmeniĝis. Ĝia patrino malgaje akceptis sian filineton kaj ĝi diris:

– Kara mia, vi ne obeis al mi, kaj lasis la pordon malfermitan. La pigo preskaŭ ŝtelis la familiajn trezorojn.

Je tio Venteto ekploris kaj  ege, ege hontis.

– Panjo mia, ĉu nun vi koleras?

– Ne, sed mi estas trista, ke mia filineto estas tiom malobeema.

– Kara panjo mia, pardonu min, mi promesas, en la estonto mi ĉiam estos obeema. Mi ne lasos malfermitan la pordon.

Kompreneble ĝia panjo pardonis, ĉar la patrinoj ĉiam pardonas al siaj filinetoj