Junaĝe li pensis, ke sia gepatra lingvo sufiĉos komprenigi sin ĉie en la tuta mondo. Li ne kredis, ke alvenos tago de la rekono, ke per tiu ĉi amata lingvo li estus perdita eksterlande.

Vane li malfermas buŝon por paroli, la tieaj homoj strange rigardas al li, kaj ili ne komprenas liajn pensojn.

Tio ege dolorigis lin. Ja lia patrino tiom dolĉe fabelis al li en tiu ĉi lingvo.

Kial tiuj homoj ne komprenas lin? Lia lingvo estas facila kaj belsona. Neeble, ke ekster la landlimoj oni ne komprenas lin.

Kiom da lingvoj ekzistas?

Li naĝas en la maro de l’ lingvoj, sed li sentas de tempo al tempo ke elĉerpiĝas la forto, kaj baldaŭ li droniĝos en la lingvojn.

Li deziras kriegi: „Help’!”, sed voĉo ne elvenas el sia buŝo. Kial ĝi elvenus, kiam neniu komprenas lian parolon.

Hejme li ĉiam ridis pri eksterlandanoj, kiel ili balbutadis. Ilia vizaĝo estis komika.

Nun la mondo turniĝis. Lin ĉirkaŭas multaj, eĉ multegaj lingvoj. Lin sufokas la lingvoj.

Liberiĝi de ili. Sed kiel?

Li ne sciis. Ellerni tiom da lingvoj li ne estas kapabla. Eĉ sur la terglobo neniu!

Kio estas la solvo?

Help’! – Sed rapide, ĉar baldaŭe li droniĝas en la maro de l’ lingvoj.