Ĉi somere mi feriis en Esperantujo. Certe vi ankoraŭ ne aŭdis pri tiu ĉi belega lando. Ĝi situas en granda oceano sur verda insulo.

La insulanoj ĉiuj parolas Esperanton, kaj per tiu ĉi lingvo ili bonege komprenas unu la alian.

Per ŝipo mi alvenis la insulon. Belaj fraŭlinoj akceptis min en la haveno.

Tiam mi ankoraŭ ne parolis tiun ĉi interesan lingvon, sed jam en la unua momento mi sentis, ke mi konas ĝin iel. Multaj vortoj kaj esprimoj tuj estis konataj por mi. Se oni parolis al mi malrapide, tiam mi komprenis la tieajn homojn.

Ankoraŭ tie sur la insulo mi decidis ellerni Esperanton. Tion ekaŭdante la praloĝantoj ege, ege ĝojis kaj komencis vokadi min: „Estu salutate, samideano!”

Tiuj ĉi homoj estas tro idealistaj, ili kredas je la tuttera paco kaj je tia mondo, kie malaperos la lingvaj bariloj. Ilia lingvo fariĝos la dua gepatra lingvo de la homaro. Ĝi estas belega revo. Tie sur la insulo mi spertis ĝiajn utilojn ankaŭ en la praktiko.

Post kelkaj tagoj ankaŭ mi kredis je ilia ideo.

Jam la duan tagon mi konatiĝis kun ĉarmulino sur la bordo de la oceano dum la sunumado. Ŝi estis simpatia junulino, kaj ŝia verda, steloplena bankostumo tute frenezigis min. Ĝi apenaŭ kovris ŝian perfektan korpon.

Ŝi tuj rimarkis, ke mi estas fremdulo, ĉar la lokanoj ĉiuj posedis Esperanto-insignon aŭ objekton montrante, ke ili estas la adeptoj de tiu ĉi grandioza lingvo.

Tiel komenciĝis nia babilado. Mi iris al ŝi kaj mi demandis:

– Ĉu apud vi estas libera loko? Espereble mi ne ĝenas vin.

Ŝi ĵetis rigardon al mi kaj ekridetis:

– Bonvolu! Komprenble la bordo apartenas al ĉiu. Krome ni estas homfratoj. Ĉefe ni deziras ke ni komprenu unu la alian. Ĉu ne? Kuŝiĝu samideano!

Subite mi rimarkis, ke ankaŭ ŝiaj orelopendaĵoj estas etaj verdaj steloj. Ĉio ĉirkaŭ ŝi temis pri Esperanto.

Tiam ŝajnis al mi ke tio estis tre stranga. Tiuj ĉi homoj tage kaj nokte pensas pri la zamenhofa lingvo.

Nur kelkajn tagojn estis stranga por mi ilia granda entuziasmo.

Ankaŭ mi baldaŭ infektiĝis, kaj post du semajnoj jam ankaŭ mi parolis kaj pensis tiel, kiel la praloĝantoj.

Nia romanco ne finiĝis oceanborde, ĉar jam vespere post la agrabla sunumado mi vespermanĝis kun ŝi en animagorda restoracio de la hotelo.

Dum mia tuta feriado mi tre bone fartis sur tiu verda insulo. La esperantista homo estas  tre helpema kaj bonkora. Ilia pasio estis paroli pri la interna ideo. Mi konfesas ke komence tio ĝenis min, sed poste mi alkutimiĝis, eĉ ankaŭ mi parolis pri ĝi al la novalvenintoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis pri la Internacia Lingvo.

Rapide forflugis la du semajnoj kaj mi devis hejmenvojaĝi al mia griza, monotona vivo. Mi iĝis vera, persista esperantisto. Min tute ravis mia ĉarma konatulino, kiun mi ekkonis sur la bordo de la oceano.

Kun dolora koro mi adiaŭis tiun ĉi belegan insulon, kie ĉiu parolas saman lingvon, kaj malaperis la lingvaj bariloj.

Estus bone, se la tuta terglobo verdiĝus kaj la homaro bezonus nur du lingvojn, la gepatran kaj Esperanton.

Amiko, ĉu vi diras, ke ĝi estas utopio?

Tion mi ne kredas, ĉar jam ekzistas tia verda insulo en granda oceano. Tie la homoj bonege komprenas unu la alian helpe de Esperanto.

 

Post mia ferio mi hejmenvojaĝis, sed ankoraŭ en la ŝiphaveno mi decidis, ke tuj mi revenos kaj ankaŭ mi fariĝos la civitano de tiu ĉi verda insulo. Tie ĉi la vivo estas paca kaj harmonia.

Amiko, mi invitas ankaŭ vin. Venu kun mi kaj ni translokiĝu al Esperantujo. Mi garantias, ankaŭ al vi plaĉegos tiu ĉi grandioza vivformo.

Ne hezitu! Baldaŭ mi ekiros, mi jam aĉetis ankaŭ la vojaĝbileton.

 Sed nur tien.