Enkonduko

 

Ĉiuj popoloj dancis. Dancado aperis tre frue ĉe la komenco de la civilizacioj, kiel la pentraĵoj de la grotoj de Altamiro en Hispanio, inter aliaj, tion pruvas. Jacques Mauduit verkis tre interesan malgrandan libron, 40.000 jaroj de Moderna Arto, kie li resume montras admireblajn elkovraĵojn rilate al dancado okazinta en tiom frua tempo.

Kelkaj reserĉistoj opinias ke la neceso danci originas el la propra disvolviĝa ŝablono, maniero de la homa embrio, kiu estas rondvolvita kaj kies malfermado ronda (spirala, fakte) okazigas ke la unuaj spontanaj dancoj de geinfanoj estos rondiroj, rondturnoj, solaj aŭ grupaj. (Tio ĉi, unu plian fojon, pruvus ke la ontogenezo reproduktas la filogenezon, t.e. ke la historio de la individuo sekvas la saman ŝablonon aŭ modelon laŭlonge de sia disvolviĝo al tiu de la speco, kaj inverse).

En la komenco la celo de danco estis rita, religia: oni laŭdis la diojn – sunon, lunon, kaj aliajn naturajn fenomenojn – kaj ĝi ankaŭ aperas en la mitoj. En la antikva Egipto danco estis ceremonia: oni reprezentis la vivon, la morton kaj resurekton de la dio Osiriso. Tiuj grekaj filozofoj kiuj veturis al Egipto kunportis tiujn dancojn al Grekio kaj enigis ilin en la ritaron honora al la dioj de la Partenono. Tio naskis la bazon de la okcidenta moderna teatro.

Fokusante ekde ĉi tiu punkto nur sur okcidenta dancado, ni scias ke dum 150 a.K. publika danco estis malpermesata, tial originante la pantominon, kiu estas esprimo per movado sen paroloj. Sed, malgraŭ la malpermeso, kompreneble, la homoj daŭrigis dancante.

Dum la Meza epoko dancado estis denove malpermesata kaj tiam la paganaj celebradoj estis aneksataj de la Eklezio al ĝia liturgio, donante al tiuj festoj tiel kristanan signifon. Dume, ekster la preĝejoj, la simplaj homoj daŭrigis dancante . . .

Dum la Renesanco oni revalorigis la dancon kaj donis al ĝi socian rolon. Naskiĝis la baleto en Italio dum tiu tempo sed estis en Francio dum la 17-a jarcento, kie la 'klasika' baleto kiun ni ĝuas ĝis nun iĝis profesia agado. Iom post iom pli kaj pli granda nombro da dancoj estis dancataj de la komuna popolo, kun socia celo, ni diru, kaj oni fiksis determinitajn paŝojn kaj pli aŭ malpli firman koreografion por ĉiu danco.

Dum la 20-a jarcento, unuflanke, la rusa skolo revoluciis la baleton kaj siaflanke la popolo kreis multnombrajn modernajn dancojn kontraŭstarantj la rigidecon de la klasika dancado, t.e. rumbon, salson, ĉa- ĉa - ĉa-on, rokenrolon, ktp. Dum la jaroj 1970 aperis la postmoderna danco, kaj ĉi tiel ni scias ke dancado neniam finos. Kaj feliĉe, kunvivas dancoj klasikaj, popolaj kaj folkloraj.

 

                               Argentinaj folkloraj dancoj

 

Unue ni klarigos tre 'supraĵe' la diferencon inter popolaj kaj folkloraj dancoj en Argentino.

Popolaj dancoj estas tiuj malnovaj aŭ novaj kiujn la homoj dancas vestitaj per komunaj ĉiutagaj vestaĵoj, en salonoj, kluboj aŭ dum sociaj celebraĵoj tiaj kiaj datrevenoj, geedziĝoj, diplomiĝoj kaj similaj, respektante formojn kaj paŝojn, sed kun pli malpli libera koreografio. 'Folkloraj' dancoj estas tiuj tradiciaj kiujn la homoj dancas vestitaj per tradiciaj kostumoj, ĝenerale dum patrolandaj festotagoj, aŭ en specialaj kluboj nomataj 'peñas folclóricas' (pr. 'penjas folklorikas' kun akcento sur la dua antaŭlasta silabo) dediĉitaj al tradiciaĵoj, aŭ en teatroj, ĉiam respektante formojn, paŝojn kaj fiksitan koreografion.

Kvankam folkloron oni devus nur nomi la anonima, popola kaj tradicia esprimo, kaj rilate al danco, tiu kun fiksa koreografio, en la kazo de argentina folkloro, oni inkludas en ĝi ankaŭ la verkaĵojn de konataj aŭtoroj kiuj kreas laŭ la diversaj stiloj de la folklora muziko jam ekzistanta. Grandega elstaro de folklora muziko kaj dancado okazis duma la tria kaj kvara jardeko de la pasinta centjaro (1930 kaj 1940) pro la amasa migrado de homoj de la kamparo al la urboj. Ĉe la mezo de la jarcento (do, ĉ. 1950) la folklora muziko kaj dancado estis, kune kun la tango, la plej grava esprimo de la nacia muziko. Dum la sesa jardeko komenciĝis la fama Folklora festivalo en urbo Cosquín (Koskin-o) en la centro de la lando, okazante somere ĉiujare ĝis nun, kie. oni krom aŭskulti famulojn kaj teni kongreson pri homaj valoroj kaj projektoj, konkurse lanĉas novajn interpretistojn. Oni establis ke la popola nacia muziko (kaj dancado) ekde 1980 ĝis nun ankaŭ inkludas, krom tangon kaj folkloron, nacian rokenrolon, romantikan baladon, argentinan (vere 'argentinigitan') kumbjon kaj kordoban (t.e. de provinco Córdoba = Kordobo) kvarteton. En ĉi tiu kazo 'kvarteto', ĝenerale individue kantata, rilatas al karakteriza ritmo kaj ne signifas la klasika kvarinstrumenta muzikverkaĵo.

La argentina folklora esprimo estas tre varia en ritmoj, tembroj, muzikinstrumentoj, vestaĵoj kaj poezioj, laŭ la regiono de tiom ampleksa teritorio kie ĝi naskiĝis, ĉar kompreneble, ĉiu regiono havas karakterizajn dancojn, kaj sian propran unikan konekton kun, aŭ sintenon al, la medio.

La historio de la argentina folkloro estas centjara, kun ĝiaj radikoj en la aborigenaj kulturoj, sed tre grande influita de aliaj kulturoj, inter kiuj ĉefe de tiu hispana. Tri grandaj historiaj-kulturaj okazintaĵoj modlis ĝin:

 

1) la hispana malkovro, konkero kaj koloniado de la lando (16-a  al 19-a jarcentoj)

2) la grandega enmigrado al Argentinon inter 1880 kaj 1940 kaj

3) la interna migrado de la kampara loĝantaro al la urboj (1930-j kaj 1940-j).

 

1) La hispana konkero okazigis mikson homan kaj kulturan, kunportante hispanajn kaj afrik-hispanajn elementojn, aneksante muzikinstrumentojn, ritmojn, dancojn kaj vestaĵojn al tiuj aŭtoktonaj. (Ekz. al la indiĝenaj muzikinstrumentoj (ĉefe perkutaj aŭ blovaj tiaj kiaj la kenoj, sikuoj ks), oni aneksis la bombo-n (tamburego), kaj tiujn kordajn kiajn la gitaron, kaj ĝian idon, la ĉarangon, konstruata el ŝelo de armadelo, kaj poste, kunportitaj de la jezuitoj, violonon, harpon kaj akordionon. Longe poste oni ankaŭ enportis pianon, kiu ludis grandan rolon en la socia vivo kaj en la edukado de virinoj dum la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcento).

2) Dum la tre granda eŭropa enmigrado (1880–1940) multegaj italoj kaj hispanoj translokiĝis al Argentino, kaj ankaŭ slavoj, siriolibanoj, germanoj, skandinavoj, ktp., kiuj pliriĉigis la kulturan havon, kaj kompreneble la dancaron.

3) La interna migrado de kamparanoj al la urboj kaj urbegoj, kaj de loĝantoj de la provinco Buenos Aires al ĉefurbo Buenos Aires, denove pliriĉigis la originalan folkloran havon. Tiam la ĉefurbo Buenos Aires devenis grandega, bela kaj riĉa, kaj tie la tango – naskiĝinta en socie marĝenaj lokoj - kunvivis kaj disvolviĝis kune kun la folklora muziko.

 

La hispanaj konkerantoj eniris tra tri diversaj lokoj:

 

1) Tra la larĝega rivero de la Plata, oriente de la lando.

2) Tra la borda montaro Los Andes, norokcidente de la lando, kaj

3) Tra la borda montaro Los Andes, okcidente de la lando.

 

1) La rivero de la Plata, nomita de ĝia malkovrinto 'Dolĉa Maro' pro ĝia grandeco, havas nomon signifanta hispanlingve 'rivero el (aŭ 'al') la arĝento', kiu originis la nomon de la lando, ĉar tra ĝi la konkerantoj atingis la faman monton kaj alt-ebenon Potosí-on plena de arĝento. Tra tiu enirejo al la lando ili trovis grandegan ebenaĵon pampa, t.e. tute plata kaj verŝajne ne finanta teritorio kun multaj riveroj, milda klimato kaj ĝiaj enloĝantoj, la diagitoj. De tie la konkerantoj marŝis nordorienten, al la interrivera, nuntempe tri-provinca teritorio nomata litoral, t.e. riverborda, kun ĵungla klimato, loĝata de gvaranioj, kaj marŝis suden, longe poste, al granda teritorio 'Patagonia' kun grandaj lagoj, malvarma klimato kaj araŭkanaj loĝantoj.

 

2) Tra la montaro de la nordokcidento de la lando, la puna andina, dezerta alt-ebeno, kun ekstrema klimato, tre koloritaj montoj kaj keĉuoj devenintaj de la Inkaoj de la nuna Peruo, kaj

3) De la okcidenta montaro 'Los Andes', tra Ĉilio al Cuyo (pr. 'Kuĵo'), kie vinberoj kaj vinoj estas kultivataj, kun peŭenĉaj kaj keĉuaj loĝantoj.

 

Tiuj tri grandaj kaj malsimilaj konker-korientoj originis tamen kvar regionojn okazigantaj kompreneble tre malsimilajn dancojn kaj kutimojn:

 

1) la pampa (eben-orienta) kaj suda, 2) la litorala (interriver-orienta), 3) la centra-nordokcidenta, kaj 4) la kuĵana aŭ okcidenta.

1) En la pampo, la muziko estas kelkfoje tre nostalgia, kiel la 'Vidala', la 'Vidalita', la 'Milonga', la 'Triste' (nomo signifanta 'trista'), aŭ gaja kiel la 'Gato', aŭ nobel-devena kiel la 'Cuando' (pr. 'Kŭando'), la 'Minué Federal' ('Federala Minŭeto') aŭ la 'Sajuriana' (pr. 'Saĥurjana'). Ankaŭ ni havas 'Candombe'-on ('Kandombo') pli kultivita en Urugvajo, deveninta de Afriko. La gitaro estas la ĉefa instrumento akompananta ĉi tiujn dancojn. Interesa fenomeno estas ankaŭ la payada-o (pr. 'paĵada'), improvizata versoforma kantata konkurenco inter du viroj (payadores), akompanataj ĉiu el ili de si mem per gitaro, kie unu el ili demandas pri enigmo al la alia kaj la alia respondas solvante, kaj siavice demandas al la unua. Tio postulas tre grandan poet-kapablon improviz-kapablon kaj lud-kapablon, ĉar ĉiu strofo havas difinitan formon kaj poeme kaj muzike. Estis tre famaj payadores (poem-improvizantoj) en la argentina historio, la plej famaj inter ili eble José Betinotti kaj Gabino Ezeiza.

2) En la centra-nordokcidenta, la plej fama danco estas la 'Chacarera' (pr. 'Ĉakarera'), en la plej plata regiono, kaj la 'Carnavalito' (pr.'Karnavalito'), la 'Bailecito' (pr. 'Bajlesito') kaj la 'Huayno' (pr. 'Ŭajno') en la montaro  nomata Puna (Puno). La folkloro de ĉi tiu last-menciita regiono estas tiu kiu plej multe konservis la indiĝenajn radikojn, kostumojn, ritmojn kaj lingvon, kaj kies muzik-skalo ofte estas kvintona kiel la antaŭkonkera sudamerika muziko estis, (kaj la ekster-europa ĝenerale), kaj ne septona kiel ĝi estas nun.

3) En la litorala regiono ni havas 'Chamamé'-on (pr. 'Ĉamame', akcentita sur la lasta silabo) para danco kun ĝia krio, la sapucai (pr. 'sapukaj', same akcentita sur la lasta silabo), la nura danco en la argentina folkloro dancanta ekde la komenco ĝis la fino per dancantoj prenantaj unu la alian je la brakoj. 

4) En Kuĵo la ĉefa danco estas la 'Cueca' (pr. 'Kŭeka'), tre vigla kaj gaja, kaj multfoje pikareska. (Iu koincido kun la fakto ke tiu estas la vina regiono estas nur hazarda . . .)

 

Nun ni klasifikos la dancojn laŭ la nombro de dancantoj necesaj por iu difinita danco, jene:

 

1) Para danco, t.e. dancata de du homoj, ĉiam viro kaj virino (kvankam preskaŭ ĉiam separitaj, t.e. nur escepte prenante unu la alian je la brakoj aŭ manoj). El tiaj ĉi dancoj konsistas la plimulto de la argentinaj folkloraj dancoj, kun unu sola escepto, 'El Palito', dancata de unu viro kaj du virinoj, ĉiu el kiuj je iu flanko de la viro kaj prenante unu manon de la viro.

2) Individua danco, t.e. dancata per unu homo, ĉiam viro, kvankam kelkfoje kelkaj viroj povas danci samtempe aŭ alterne. Ĉi tiu danco, nomata 'Malambo', estas piedklakata tre kapable, kaj

3) Grupa danco, dancata per multaj paroj da homoj, ĉiu viro kun 'sia' virino, farante komplikan belan koreografion, gvidata de bastonero (speco de balet-mastro), viro kiu krias ĉiun koreografieron ĉe ĝia komenco dum la danco daŭras. Ekzemploj:  'Pericón Nacional' (pr. Perikon, akcentita sur la lasta silabo), 'La Media Caña' (pr. La Medja Kanja') kaj 'Pericón por María'. De nordokcidento estas la 'Danza de las Cintas' (pr. 'Dansa de las Sintas'), signifanta 'Danco de l' Rubandoj', en la centro de kiu staras tre alta stango kun mulkoloraj rubandoj ligitaj al ĝi. Ĉiu dancanto tenas unu rubandon kaj, laŭ la koreografio procedas, ili teksas kaj malteksas kvazaŭ korbojn per fine malsimilaj trikoteroj, se ĉio marŝas bone. . . (Se iu homo eraras, restas granda impliko, fuŝo. . .)

 

Laŭ la deveno de la dancoj ni klasigas ilin en du klare kontraŭaj kategorioj, krom kompromisa variaĵo:

 

1) Tiuj devenintaj de la reĝkorto, malrapidaj, tre elegantaj, supozeble originale dancitaj de dikaj homoj portantaj pezajn, abunde ornamitajn multekostajn vestaĵojn kaj ŝuojn el ledo. Ekz.: Minué Federal, El Cuando, La Sajuriana, La Condición (pr. La 'Kondisjon, akcentita  sur la lasta silabo), La Huella (pr.La Ŭeĵa).

2) Tiuj devenintaj de la simpla popolo, rapidaj, kelkfoje pikareskaj, supozeble originale dancitaj de malsataj, maldikaj homoj portantaj malsufiĉajn vestaĵojn kaj ŝtofŝuojn kaj verŝajne suferante malvarmon. El tiaj dancoj konsistas la plimulto, ĉiuj aliaj ne klasigitaj en 1) kaj 3).

3) Tiuj devenintoj de la reĝkorto, sed inkluzivantaj rapidan aŭ pikareskan parton aldonita de la kolonia popolo, kies pensoj jam ŝanĝiĝas al la republikana kontraŭreĝa: El Cuando, La Condición, La Huella.

 

Laŭ la celoj de la dancoj, ankaŭ ni havas tri grupojn de dancoj:

 

1) por konkeri la virinon, laŭ la unua maniero,

2) por konkeri la virinon, laŭ la dua maniero, kaj

3) por socie partopreni, t.e. por kunpasi tempon ĝuante kompanion aŭ saman aktivaĵon kun aliaj homoj.  

1) Kiu estas la unua maniero konkeri virinon? Iri post ŝin, galantumante ŝin, komplimentanti ŝin sen paroloj, kvazaŭ dirante al ŝi: 'Mi amas vin ĉar vi estas la plej bela kaj la plej virtuoza inter ĉiujn virinoj'. Dancoj tiel celantaj: 'Zamba' (pr. 'Samba', la plej dolĉa, malrapida kaj romantika el la dancoj), 'Gato', 'Chacarera', 'Cuando', 'Cueca', 'Sajuriana', 'Huella', centoj da paraj dancoj, el kiuj konsistas la plejmulto de la argentinaj dancoj, kaj la 'Tango', kie la virino jam estas konkerita. . .

2) La dua maniero, ni jam vidis, okazas kvazaŭ dirante al ŝi: 'Vi devas min ami ĉar mi estas la plej kapabla kaj kompetenta viro inter ĉiuj, kaj al vi tion ĉi mi pruvos brave dancante la fajran 'Malambo'-n.

3) Ĉi tie ni denove parolas pri grupaj dancoj, kiujn ni jam supraĵe priskribis.

 

Aliaj interesaj komentindaj aspektoj de la dancoj estas jenaj:

1) ke la ritmo (la mezuro, strikte parolante) de preskaŭ ĉiuj el ili alternigas, aŭ plej ofte, supermetas binaran kaj ternaran takton (takto de ses okonoj kun tiu de tri kvaronoj, t.e. tri du-elementaj pulsoj kune kun du tri-elementaj pulsoj sonantaj samtempe), kaŭzante tian elstaran karakterizaĵon  de la argentina folklora muziko kia estas la disfazigitaj aŭ supermetitaj akcentoj en la mezuro - rimedo aliflanke jam observita en kelkaj el la multnombraj versioj  de la hispana anonima verko de la 8-a jarcento "Ramance de Gerineldo" - Ramance de Gerineldo - (pr. 'Ĥerineldo'). 

2) ke la paŝoj (ne koreografio) en la plimulto de la dancoj estas valsopaŝo.

3) ke preskaŭ ĉiuj paraj dancoj inkluzivas en ĉiu en la du partoj de siaj koreografioj du sekciojn por Zapateo y Zarandeo (pr. 'Sapateo i Sarandeo' signifanta 'piedklakado' kaj 'skuado'), okazantaj samtempe, kiam ambaŭ dancantoj elmontras siajn kapablojn kaj galantumas unu la alian, la virino prenante per siaj fingroj sian larĝan kaj longan jupon je ĝiaj flankoj kaj kokektume dancante, skuante antaŭ la viro, kaj la viro piedklakante antaŭ ŝi kaj por ŝi, apoginte sian dekstran pugnon sur sia dorsa talio. La muziko dum ĉi tiuj sekcioj estas sama al tiu dum la enkonduko de la danco, kaj simile, oni ne kantas dum ĉi tiuj sekcioj.

4) ke en multaj paraj dancoj ambaŭ dancantoj recitas la Relaciones-ojn (signifanta strikte: 'rakontetoj' aŭ 'rilatoj', sed ĉi tie 'poemetoj'). Paraj dancoj havas du partojn egalajn, nur interŝanĝante la lokon de la dancantoj. Ĉiu parto havas muzikan enkondukon, sen kanto nek danco, kiam la viro invitas la virinon danci per gesto kaj akompanas ŝin prenante ŝian manon ĝis ŝia posteno por komenci danci. Li atingas sian postenon kaj de tiu momento ili ambaŭ batas siajn polmojn laŭ la ritmo de la muziko ĝis kiam la enkonduko finas. Per la vorto 'Adentro!' (signifanta 'Eniru') ili komencas danci, kaj se la dancon oni kantas, samtempe kantisto aŭ kantanto (ne la dancantoj mem) komencas kanti. Inter la akompano al virino kaj la batado de polmoj, dum la unua parto, la muziko haltas kaj la viro diras ion komplimentan, romantike aŭ delikate ĝentilan, aŭ tre pikareskan, petolan aŭ ŝercan al la virino. Siavice, ĉe la komenco de la dua parto, la virino respondas, rifuzante la ampeton, aŭ mokante lin se la diro estis pikareska. 

 

Ekzemploj de "Relaciones":

Galantaj:  Viro:                  Du steloj viaj okuloj,

                                          ruĝa dianto viaj lipoj

                                          mian koron ja forŝtelis

                                          kaj mortas mi pro sopiro.

 

                             Virino:   Brilas ja miaj okuloj

                                          kaj seriozas lipoj miaj;

                                          ne mortu vi kvankam mia

                                          kor' pri vi ne sopiras.

 

Pikareskaj:  Viro:               Rigardante malproksima

                                          vin mi opiniis belega

                                          sed vidante vin proksima

                                          mi trovis beston malbelan!

 

                               Virino:  Pli malbela estas vi

                                           kiu vanteme piediras

                                           ĉe trotuaro antaŭ mia domo

                                           kredante ke vin mi admiras.

 

Akcesoraĵoj:

Al la tradiciaj kostumoj apartenas koltukoj, kiujn en kelkaj dancoj oni ne portas ĉirkau la kolo sed kiuj estas tenataj de la dancantoj per siaj respektivaj dekstraj manoj. Viroj tenas blankajn koltukojn kaj virinoj ĉielbluajn, laŭ la koloroj de la argentina flago. Kiel parto de la koreografio ili galantumas unu la alian svingante ĝentile kaj ĉarme la koltukon, kelkfoje alproksimigante ĝin al la visaĝon aŭ ŝultron de la alia dancanto, kaj 'kronante' unu la alian je la fino de la danco. (Oni 'kronas' la alian, jen lasante sur ŝia/lia maldekstra ŝultro la manon tenanta la koltukon, kun la polmo direktata supren, jen en la kazo de la viro, pasante ĝin malantaŭ la kolon de la virino). En nordokcidenta danco 'Huayno' oni uzas ponĉon, per kiu la viro intencas kovri la virinon imitante agon de birdoj al siaj inoj. El danco 'El Sombrerito' (signifanta 'La Ĉapeleto') oni galantumas per ĉapelo. En 'Malambo' profesia dancanto kelkfoje tenas boleadoras (forta longa ŝnuro kun ŝtono ligita al ĉiu fino por ĉasi bestojn ĵetante ĝin kaj ĉirkaŭvolvante per ĝi iliajn krurojn), facón (tranĉilego), kaj eĉ dancas apud fajro flamanta sur la planko aŭ kuraĝe saltante tra ĝia supro, de unu el ĝiaj flankoj al la alia, kiel parto de la koreografio. Oni ne uzas alian akcesoraĵon nek iam uzas kastanjetojn, sed fingroklakojn (la malrica versio de kastanjeto). Same la virinoj portas simplajn tradiciajn kostumojn (sur larĝaj broditaj blankaj subjupoj, tamen) kun franĝoj en la jupbordo kaj en la ĉiam mallongaj manikoj, sed la viroj havas pli riĉajn tradiciajn kostumojn por festoj, kun botoj el ledo, spurnoj kaj rastra (gaŭĉa zono tre ornamita per valoraj moneroj kaj ĉenoj).

 

Konkludo: 

Ni alvenas ĉi tiel al la fino de nia priskribo, kiu neniamaniere povas anstataŭi la sperton rigardi la dancadon (aŭ danci vi mem), do ni invitas vin ĝui unu almenaŭ el la argentinaj profesiaj baletoj kiuj respektas kaj konservas la tradicion: "Ballet Folklórico Nacional Argentino", "Santiago Ayala 'El Chúcaro' ",  "Ballet Folklórico Argentino 03", aŭ simile altkvalitaj ensembloj.

 

Teresita Inés Alaniz