Malaperis jam suno, la ora
En nigreta jen dronas purpur',
La ĝardeno multarta, multflora ...
Ĝi endormas ... aŭdigas la ĥora
Nokto preĝon de l' tuta natur'...

Lunradioj glit-iras serpente
Tra la arboj, floraro kaj jen
En fontano rebrilas arĝente ...
En la lumo mistera silente
Endorminta jam kuŝas ĝarden'.

Surda regas silent' en aero,
Nur je perloj gutiĝas fontan'.
Nur la floroj murmuras sur tero,
nur en brusto la koro-mistero
Ion flustras ... Nur tremas la man'.

 

(Tiu ĉi poemo unue aperis en la revuo Pola Esperantisto 1912 kaj refoje en la 4a numero de Norda Prismo 1957)