1. Multe mi ĵetadis, trudmoviĝis…
Sur la blua Szamos-bordo* naskiĝis.
Retiras ho kioma memoraĵo,
Al arbar-monta pejzaĝo!
 
2. Ankaŭ Maros* min bone konis
Ĉe ĝi iam mia kant’ sonis!
Patrujamo kaj amoro
Kunfandiĝis triste en mia animo.
 
3. Loĝis mi ĉe l’ bordo de Spee* kaj Szajna*,
Kie pri patrujo nur famon aŭdanta
El feliĉo de popolo ĉi tia
Forte mi sentis ĝin vundita.
 
4. Estu salutata montpinto, burgruino,
Kaj vi, Danubo ĉe hungar’ landlimo.
Nur rekte min plu kunportu…
Juna Buda-Pest* estu salut’!
 
5. Ektrovis pram-lokon mi fine,
Miajn bonajn, malbon-jarojn pasigis ĉi tie:
Aro da zorg’ sen kvieto
Pli da dolor’, kaj ĝojero.
 
6. Ondmuĝado de Danubo logas,
Lacan animon mian vokas:
Plu, en flor’ insulo verda,
Vilaĝeto, bosk’ monteta.
 
7. Akceptu min valo, juglandombroj,
Gardu min kun birdflugil-ŝirmoj!
Bona ripozloko, eĉ por tombo,
Estu do, se estas devo.
 
8. Lulu min melankolia riverondo,
Birdo kantu sur prajuglando,
Floranta montet’ min kovru,
Dum zefiro milde blovu!
 
1881

*Leányfalu: urbeto en Hungario (proksime al Budapest).
*Szamos: rivero de Hungario kaj Rumanio.
*
Marosrivero de Hungario kaj Rumanio.
*
Speerivero en Germanio.
*
Szajnarivero en Francio (france Seine).
*
Buda-Pestĉefurbo de Hungario (trafluas ĝin la rivero Danubo).