Sekvanta popolrakonto estas tradukita el La Islanda popolrakontaro de Jón Árnason (Þjóðsögur Jóns Árnasonar) kaj nomiĝas islandlingve Uppruni álfa. Ĝi unue aperis en La Tradukisto, dudekdekkvina numero, 12. marto 1997.

 

Pri deveno de elfoj troviĝas du rakontoj, kiel tie ĉi estas dirote. Iufoje Dio ĉiopova venis al Adam kaj Eva. Ili akceptis lin bone kaj montris al li ĉion, kion ili posedis endome. Ili ankaŭ montris al li siajn infanojn, kaj li trovis ilin tre esperigaj. Li demandis Evan, ĉu ili ne havas pli multe da infanoj ol kiujn ĉi jam montri al li. Ŝi neis tion. Sed tiel staris la afero, ke Eva ne estis lavinta iujn el siaj infanoj kaj tial hontis ilin vidigi kaj pro tiu kaŭzo subite kaŝis ilin. Ĉi tion sciis Dio kaj diris: „Kio devas esti kaŝita antaŭ mi, ankaŭ restu kaŝita antaŭ homoj.“ Tiuj ĉi infanoj tiam iĝis al homoj nevideblaj kaj loĝis en rokoj kaj altaĵoj, montetoj kaj ŝtonoj. De tie devenas la elfoj. Sed la homoj estas venintaj de tiuj infanoj de Eva, kiujn ĉi montris al Dio. Homaj homoj neniam povas vidi elfojn, escepte se ili mem volas, sed elfoj povas vidi homojn kaj igi ilin vidi sin. Iufoje estis viro en vojaĝo. Li devojiĝis kaj ne sciis, kien li iras. Fine li venis al farmejo, kiun li neniel konis. Tie li frapis la pordon. Elvenis virino multaĝa kaj petis lin eniri. La domoj en la farmejo estis sufiĉe bonaj kaj puraj. La virino kondukis la homon en la sidoĉambron, kaj tie estis du fraŭlinoj, junaj kaj belaj. Li ne vidis pli da homoj en la farmejo ol la multaĝan virinon kaj la fraŭlinojn. Li estis bone akceptata, kaj oni donis al li manĝon kaj trinkaĵon, kaj poste li estis kondukata al lito. La viro petis ke li kunlitiĝu kun unu el la fraŭlinoj, kaj tio estis permesata. Ili nun ekkuŝas. Tiam la viro volis sin turni al ŝi, sed tie neniun korpon trovis, kie estis la fraŭlino. Li do ekkaptas al ŝi, sed nenio troviĝis inter liaj manoj. Tamen la fraŭlino estis senmova ĉe li en la lito, tiel, ke li ŝin vidis ĉiam. Li tial demandas ŝin, kiel tio povas esti. Ŝi respondas, ke li ne miru pro tio, „ĉar mi estas sen korpa spirito“, ŝi diris. Kiam la Diablo pratempe faris ribelon en la ĉielo, tiam li kaj ĉiuj liaj kunbatalantoj estis elpelataj en la ekstremajn mallumojn. Tiuj, kiuj postrigardis lin, ankaŭ estis forpelataj el la ĉielo. Sed tiuj, kiuj nek estis kun nek kontraŭ li kaj al neniu el la partioj aliĝis, estis pelataj sur la teron malsupren kaj ordonataj loĝi en altaĵoj, montoj kaj ŝtonoj, kaj ili nomiĝas elfoj aŭ kaŝitoj. Ili ne povas loĝi kun aliaj ol si mem. Ili povas fari kaj bonon kaj malbonon, kaj ja multe laŭ ambaŭ manieroj. Ili havas neniun tian korpon kian vi homaj homoj, sed tamen povas aperi al vi, kiam ili volas. Mi estas unu el tiu ĉi partio de l’ falintaj animoj, kaj tial ne estas supozeble, ke vi povas havi plian plezuron de mi ol jam estas. La viro kontentiĝis pri tio ĉi kaj poste rakontis, kio al li okazis.