Flora paro enĝardene kreskis:

hiacinto kaj salvio verda.

Hiacinto al Doljan’ foriris,

sola restis ĝardene salvio.

Hiacinto el Doljan’ mesaĝas:

„Koro mia, salvio ĝardena.

Kiel fartas vi ĝardene sola?”

Elĝardene respondas salvio:

Se l’ ĉielo estus skribfolio,

se arbaro estus skribilaro,

se la maro inko nigra estus,

kaj mi skribus dum tuta trijaro,

mi mizeron mian ne priskribus!”

 

(El Antologio de la serba parola literaturo, p. 56-57)