Jena poemo apartenas al la norenaj Edda poemoj. Vidu La Islanda malnova literaturo en La Tradukisto.                  

Poemo de Atli rakontas pri la heroaj mortoj de la fratoj Gunnar kaj Hogni, filoj de Gjuki. Atli, reĝo de la Hunoj kaj edzo de Gudrun, filino de Gjuki, invitas siajn bofratojn kun la sekreta inteco akiri mem la oran trezoron de la Nibelungoj (Gjukungoj), kiun la fratoj estis akirintaj post la morto de Sigurd, edzo de Gudrun,  kaj kiun ili kaŝis en la rivero Rejno. Ili akceptas la inviton malgraŭ avertoj kaj malkonsiloj. Atli mortigas ilin ambaŭ, eltranĉas al Hogni la koron kaj ĵetas Gunnar en puton de viperoj. Tie Gunnar ludas harpon ĝis la fino, lasante Atli sen scio pri la kaŝloko de la oro. Kiel venĝon post siaj fratoj Gudrun mortigas la junajn filojn de ŝi kaj Atli kaj trompas lin al manĝo de iliaj karnoj, mortigas lin ebrian en la lito kaj bruligas la palacon. Ŝajnas, ke Gudrun pereas en la fajro, sed laŭ la Gronlanda poemo pri Atli ŝi postvivas.

La morto de Atli

Gudrun, la filino de Gjuki, venĝis siajn fratojn, kiel vaste famiĝis. Unue ŝi mortigis la filojn de Atli, sed poste Atli mem kaj bruligis lian palacon kaj la tutan korteganaron. Pri tio temas la sekvanta poemo.

 

  1  Atli sendis 

      spertan rajdiston

      iri al Gunnar, 

      Knefrod lia nomo.

      Al kortoj li venis 

      kaj al drinkohalo,   

      al benkoj ĉirkaŭfajraj 

      kaj al bona biero.

 

  2  Trinkis korteganoj, 

      sed silentis sekretemaj,

      vinon en ĉefhalo, 

      timis koleron de l' Hunoj,

      vokis tiam Knefrod 

      malvarmavoĉe,

      homo sud-devena, 

      sidis sur honorbenko:

 

  3  „Atli min sendis 

      ĉi tien komisie

      sur ĉevalo buŝumita 

      tra arbaro malluma

      por inviti vin, Gunnar, 

      okupi niajn benkojn

      kun kaskoj ĉirkaŭfajraj   

      por viziti Atli.

 

  4  Ŝildojn vi povos elekti 

      kaj lancojn fraksen-stangajn,

      kaskojn orkovritajn 

      kaj hunan eskorton,

      selojn arĝentitajn, 

      tunikojn skarlatajn,

      lancojn specifitajn, 

      ĉevalojn buŝumitajn.

 

 

  5  Al vi li ankaŭ donos 

      vastan Gnita-monton,

      susurflugajn lancojn 

      kaj steven-pintojn oritajn,

      trezorojn abundajn 

      kaj bienojn de Dnepro,

      arbaron vastfaman 

      nomitan Nigra Denso.“

 

  6  Kapon turnis Gunnar 

      kaj parolis al Hogni,

      lia frato pli juna:

      „Kion vi  konsilas

      aŭdinte tiujn vortojn?

      Pri oro mi ne scias,

      ke ne tiom ni posedas.

 

  7  Sep halojn ni havas  

      plenajn de glavoj,

      kies manŝirmiloj 

      estas el oro,

      plej bona el ĉiuj 

      estas ĉevalo mia,

      plej akra mia glavo, 

      plej ornamita mia arko,

      kirasojn oritajn 

      mi havas kaj kaskon

      kaj ŝildon plej blankan 

      el palaco de Kjar*,

      pli bonaj ili estas 

      ol ĉio ĉe la Hunoj.“

        

     Hogni diris:

  8  „Kion, vi kredas, ke celis la virino, 

      sendinte al ni ringon

      en volvaĵo de lupfelo? 

      Mi kredas tion averto.

      Mi trovis haron de lupo 

      volvitan ĉirkaŭ la ringon,

      danĝera estos nia vojo 

      se ni inviton akceptos.“

 

  9  Parencoj lin ne instigis, 

      nek aliaj proksimuloj,

      nek saĝuloj aŭ konsilantoj, 

      aŭ aliaj potenc-havaj.

      Eldiris tiam Gunnar, 

      kiel al reĝo indas,

      glora en bier-halo, 

      kun granda sentimeco:

 

10  „Leviĝu nun, Fjornir*  

       pasigu laŭ la benkoj

       orajn pokalojn 

       de mano al mano.

 

11  Lupoj regos 

      nian heredaĵon,

      oldaj, grizharaj, 

      se Gunnar pereos,

      ursoj nigrafelaj 

      dentakre mordos,

      hundaron ekscitos,

      se Gunnar ne revenos.“

 

12  Reĝon akompanis 

      el korto bravuloj,

      plorantoj same 

      la batalpretajn.

      Tiam diris la juna 

      filo de Hogni:

      „Sanaj vi iru kaj saĝaj 

      kien gvidas honoro.“

 

13  Al galopo la bravaj 

      spronis trans montojn

      ĉevalojn buŝumitajn 

      kaj tra Nigra Denso,

      skuiĝis Hun-tero, 

      kie trapasis la bravaj

      sur ĉevaloj vip-evitaj 

      tra la verdaj kampoj.

 

14  Landon de Atli 

      ili vidis kaj batalistojn

      starantajn garde 

      sur altaj muroj,

      halon ili vidis

      garnitan per benkoj,

      ŝildoj kunligitaj

      blank-brile koloraj,

      en halo trinkis

      vinon Atli,

      sed eksterporde

      gardistoj sidis

      pretaj por defendo 

      kontraŭ Gunnar,

      se li tien venos 

      militi kontraŭ reĝo.

 

15  Fratino ilin trovis

      kiam en halon paŝis

      ambaŭ ŝiaj fratoj,

      bieron malmulte ŝi trinkis:

      „Oni perfidos vin, Gunnar.

      Kion vi povus fari

      kontraŭ malico de l´Hunoj?

      Halon frue forlasu.

 

16  Prefere, fratoj,

      vi portu kirasojn 

      kaj la kaskojn ĉirkaŭfajrajn

      je vizito ĉe Atli,

      ke vi sur seloj sidu 

      dum tagoj sunbrilaj,

      kaj nornojn plorigu

      super palaj kadavroj,

      ke vi plugigu sklave

      hunajn amazonojn,

      kaj Atli mem ĵetu

      en puton de serpentoj,

      nun por vi pretigis 

      ili tiun puton.“

 

      Gunnar diris:

17  „Malfruas, fratino,

      kolekti Nibelungojn,

      longas la vojo

      por havi helpon 

      de homoj kuraĝaj

      de trans Rejnaj montoj.“

 

18. Ili kaptis Gunnar

      kaj lin katenis,

      amikon de Burgundoj,

      kaj firme ligis.

 

19  Sep hakis Hogni

      per glavo akra,

      la okan li ĵetis

      en fajron brulantan.

      Tiel batalu

      bravulo sindefende,

      defendis Hogni 

      la manojn de Gunnar.

 

20  La bravan ili demandis 

      reĝon de la Gotoj*,

      ĉu li sian vivon

      aĉetus per oro.

 

      Gunnar diris:

21  „Koro de Hogni

       en mia mano kuŝu

       sanganta, tranĉita

       per akra klingo

       el brusto de hardita

       filo de reĝo.“

      

22  Tran¤is ili koron

      el brusto de Hjalli*,

      sangantan kaj portis

      al Gunnar sur tabulo.

 

23  Diris tiam Gunnar,

      reganto de homoj:

      „Jen mi havas koron

      de Hjalli la timema,

      al koro malsimilan

      de Hogni la brava,

      tiom ĝi tremas

      kuŝanta sur tabulo,

      tremis ankoraŭ pli.

      kiam kuŝis en brusto.“

 

24  Ridis tiam Hogni,

      kiam ĝis koro ili tranĉis

      lin, vivantan bravulon,

      plendi li malplej emis,

      sangantan ili ĝin portis

      al Gunnar sur tabulo.

 

25  Diris tiam Gunnar,

      lanco-Nibelungo:

      „Jen mi havas koron

      de Hogni la brava,

      al koro malsimilan

      de Hjalli la timema,

      ĝi apenaŭ tremas

      kuŝanta sur tabulo,

      tremis ankoraŭ malpli

      kiam kuŝis en brusto.

 

26  Vi estos, Atli,

      same for de vido*

      kiel vi estos

      for de trezoro.

 

27  Nun de mi sola

      dependas kaŝloko 

      de oro Nibelunga,

      ne vivas Hogni.

      Ĉiam mi dubis,

      dum ni du vivis,

      ne tiel estas plu,

      kiam sola mi vivas. 

 

28  Rejno regu,

      la di-devena,

      metalon de konflikto,

      heredaĵon Nibelungan,

      en akvo ruliĝanta

      or-ringoj brilos

      prefere ol sur manoj

      de la idoj hunaj.“

 

    Atli diris:

29  „Ĉarojn ekmovu,

     kaptito estas ĉenita!“

 

30  Rajdis Atli

      sur Longharulo,

      peze armita,

      ilia bofrato.

      Gudrun klopodis

      larmojn haltigi,

      senforta, forlasita 

      en halo de bruo.

 

    

     Gudrun diris:

31  „Al vi, Atli,

      okazu laŭmerite

      al ĵuroj faritaj

      frue al Gunnar

      je suno leviĝanta

      kaj je monto de Odino,

      je lito geedza

      kaj je la ringo de Ull*.“

 

   32  De tie poste

      brido-skuanto*

      trezor-gardiston*

      al morto tiris.

     

33  Reĝon vivantan

      la hom-amaso

      en puton ĵetis

      svarmantan de viperoj;

      sed Gunnar sola

      en furiozo

      harpon frapis

      per sia mano.

      Sonoris kordoj,

      tiel bravulo,

      donanto de ringoj,

      sian oron gardu

      kontraŭ homoj

      malamikaj. 

 

34  Atli kurigis

      ĉevalon orelklinan

      returne al sia lando

      post murdofaro.

      Hufbruis en korto

      plena de ĉevaloj,

      salutis revenintoj

      per kanto de armiloj.

 

35  Eliris tiam Gudrun

      rekte al Atli

      kun ora pokalo

      por reĝon repagi:

      „Vi akceptu, reĝo,

      en via halo

      ĝoje de Gudrun 

      idojn ĵusmortajn.“

 

36  Sonoris pokaloj

      pezaj de vino,

      kiam kunvenis

      Hunoj en halo,

      viroj longbarbaj

      eniris laŭvice.

 

37  Larĝpaŝe la hela

      alportis bieron,

      virino kruelmensa

      al nobeloj hunaj,

      aldonis manĝaĵojn

      por la nazopalaj,

      sed al Atli diris

      informon teruran:

 

38  „Vi de viaj filoj,

      glavo-disdonanto,

      korojn kun mielo

      maĉis, sangantajn,

      vi, la fiera,

      ĝuis ilian karnon

      kun viaj altranguloj 

      kiel kunmanĝaĵon.

 

39  Ne plu vi alvokos

      al viaj genuoj

      Erp nek Eitil,

      knabojn petolajn,

      ne plu vi ilin vidos

      sidi en halo,

      oron disdoni,

      al lancoj stangojn meti,

      kolharojn tondi,

      nek ĉevalojn sproni.

 

40  Estis veoj sur benkoj,

      krioj de teruro,

      mornaj hurloj,

      ploris Hunoj,

      ĉiuj krom Gudrun,

      kiu neniam ploris

      pro fratoj urso-bravaj

      kaj pro filoj mildaj,

      junaj, sensciaj,

      havitaj kun Atli. 

 

 

41  Oron disŝutis

      la anseride blanka,

      ruĝajn ringojn

      ŝi donis al servistoj,

      fatalon ŝi akcelis,

      briloron disĵetis,

      pri tio ne zorgis,

      ke forbrulis templo.

 

42  Atli sengarde

      drinkis ĝis frenezo,

      armilon li  ne havis,

      ne sin gardis kontraŭ Gudrun.

      Ofte pli dolĉe

      ili ludis kune,

      kiam sin brakumis

      ili antaŭ nobeloj.

 

43  Ponarde ŝi trinkigis

      liton per sango,

      per mano mortigema

      hundojn ŝi liberigis,

      servistojn vekinte

      ŝi torĉon flamantan

      ĵetis antaŭ pordon,

      tiel fratojn venĝis.

 

44  Al fajro ŝi donis

      ĉiujn en la halo

      homojn revenintajn

      post la murdo de Gunnar.

      Falis traboj,

      fumis templo,

      brulis hejmdomo

      de la idoj de Budli*,

      virinojn armitajn

      detruis fajro.

 

45  Jam estas rakontite,

      neniam virino

      kirason portanta

      fratojn tiel venĝis.

      Ŝi reĝojn tri

      en morton puŝis,

      virino hela,

      antaŭ ol venis fino.

 

7.12  Kjar  imperiestro de Romio (sama vorto kiel Cezaro); 10.1 Fjornir  la drinkohala ĉefservisto; 20.2  reĝo de la Gotoj Gunnar; 22.2 Hjalli sklavo de Atli; 26.2  Vi estos, Atli,  same for de vido ŝajne antaŭdiro pri la morto de Atli; 31.8 Ull. unu el la antikvaj nordaj dioj; 32.3  brido-skuanto ĉevalo; 32.3 trezor-gardisto Gunnar; 35.8 idojn jxusmortajn Gudrun parolas dusence, Atli tiel komprenas, ke temas pri junaj bestoj, sed fakte la idoj estas liaj filetoj, kiujn Gudrun ĵus mortigis; 44.8 Budli, patro de Atli kaj tiu familio.