La juna viro serĉas la valoran perlon.
Mi estas malriĉa, diras la juna viro. Donacu al mi. Mi volas aĉeti la valoran perlon.
Kaj multo estas donacata al li.
Tiam li renkontas la melankolian knabinon.
Donacu al mi, diras la juna viro. Mi volas aĉeti la valoran perlon.
Tiam diras la melankolia knabino:
Ve al vi, viro. Mi estas la sufero. Mi nur havas la strangan floron.
Donacu al mi, diras la juna viro kaj li akceptas la donacon.
Tio estas stranga floro, diras la juna viro. Mi volas porti ĝin proksime al mia koro.
Kaj li iras sian vojon.
Tio vere estas stranga floro, diras la juna viro. Mia brusto doloras.
Kaj li iras antaŭen, kaj multo estas donacata al li.
Kiel riĉa mi estas, ekkrias la juna viro. Nun mi nepre aĉetu la valoran perlon.
Kaj li serĉas, serĉadas, sed la perlo nenie estas trovebla.
Fine li aŭdas pri la saĝulo, kiu posedas la valoran perlon, kaj li serĉtrovas la saĝulon.
Vidu, kiel riĉa mi estas ĝojkrias la juna viro. Mi volas aĉeti la valoran perlon.
Ĝi ne vendiĝas, diras la saĝulo.
Tiam la juna viro frotas siajn manojn kaj ekkrias:
Kiel utilu mia riĉaĵo, se mi ne povas aĉeti, se mi ne povas aĉeti la valoran perlon. Kaj li iras for, la melankolia viro.
Donacu al mi, diras la homamaso, kaj li donacadas grandajn donacojn.
Poste li reiras al la saĝulo.
Vidu kiel malriĉa mi estas, diras la melankoliia viro. Daonacu al mi la valoran perlon.
Ĝi ne donaciĝas, diras la saĝulo.
Tiam la melankolia viro forturnas sian rigardon en silenta malĝojo, sed la saĝulo kaŝe palpebrumas kaj demandas:
Ĉu vi donacis ĉiujn viajn donacojn?
Jes, diras la melankolia viro.
Ĉu vi ankaŭ fordonis la strangan floron? Tiel demandas la saĝulo.
Tiam ekploras la melankolia viro. Li amas la strangan floron.
Bone do, tenu ĝin, diras la saĝulo.
Mi amas la strangan floron, ekkrias la melankolia viro. Sed kion mi faru per ĝi? Jen, ankaŭ ĝin mi volas fordonaci.
Kaj li prenas la strangan floron.
Sed ve, ĝi estas kreskinta en lian bruston.
Malgraŭ tio li ekeltiras la strangan floron. Kaj jen, inter ĝiaj radikeroj kuŝas la valora perlo.