La sekvanta rakonto baziĝas parte al la historio de la familio Topelius. Dum la Granda Malpaco (1713–1721) pra-avo de la verkinto estis kiel knabo kaptitade de kozakoj kaj portita al Rusujo. Li sukcesis fuĝi kaj, vagadante ĉiam al la sunsubiro, atingi sudan Finnlandon. Poste lia vojo kondukis lin al Stokholmo, kie li hazarde renkontis sian patrinon.

                                                _____                  ____________                  ______                
 
La Betulo kaj la stelo
 
Mi scias ankoraŭ malnovan rakonton pri knabo kaj knabino, kiuj dum la tuta vivo alstrebis  nur unu celon. Kiom multaj el ni povas diri la samon pri si mem?
 
Antaŭ preskaŭ ducent jaroj regis mizerego en Finnlando. Milito furiozis en la tuta lando, urboj kaj domoj brulis, grenkampoj piedpremiĝis kaj homoj mortis centmilope pro glavo, malsato, ekzilo kaj teruraj malsanoj. Tiam oni vidis nenion alian ol nur suspirojn kaj larmojn, lamenton, funebron, cindron kaj sangon; kaj tiuj, kiuj plej longe esperis, fine ne sciis, kio plu ekzistis por esperi. ĉar plago de Dio transiris nian landon premega; memoraĵoj pri tiu tempo fogesiĝos neniam. Dum tiu granda malfeliĉo okazis ankaŭ, ke multaj familioj disŝiriĝis, tiel ke kelkaj anoj estis portataj en la malamikujon, aliaj rifuĝis en arbarojn aŭ al fora Svedio; ne sciis edzino pri edzo, frato pri  fratino, patro kaj panjo pri la infanoj ĉu tiuj plu vivis aŭ jam mortis. Tial, kiam fine fariĝis paco  kaj travivintoj revenis hejmen, estis nur malmultaj, kiuj ne sopiris kaj priploris familianon. Same kiel la juna edzino de kavaliro Blubarbulo laŭ fabelo sendis sian fratinon en turon, de kiu oni povis vidi foren sur la vojon, kaj daŭre demandadis ŝin: ”Anna,  franjo mia, ĉu vi vidas iun alveni?”, same demandis multaj homoj unu la alian, kiam la domo ŝajnis sombra kaj la geamatoj ne revenis: ĉu ne videblas venanto?  ĉu ankaŭ nun ne?  Kaj kutime oni respondis: Neniu, eĉ ne unu!  – Sed foje okazis kiel en la Blubarbula rakonto, ke fore sur la vojo videblis polvonubeto, kiu alproksimiĝis, kaj fine aperis grupo de rifuĝintoj serĉantaj familianojn. El inter ili serĉis gepatraj okuloj amatajn homojn, kaj se ili post multaj, multaj jaroj ilin trovis, ekestis granda ĝojo, kvazaŭ tute ne estus estinta funebro; loĝejoj estis rapide rekonstruataj, kampoj ree donis rikolton, kaj nova erao flankenpuŝis la pasintajn afliktojn.
   Dum tiu longa milito estis ankaŭ du malgrandaj gefratoj portitaj en foran fremdan landon, kaj tie trovintaj amikajn manojn, kiuj prizorgis ilin. Jaroj pasis kaj la infanoj kreskis, ne suferis pro ia ajn manko, sed eĉ en ĉia abundeco ili ne povis forgesi siajn patron, panjon kaj naskiĝejon. Ili sentis kiel hebreoj en la Babilona mallibereco, kiuj pendigis siajn muzikilojn en salikojn ne povante kanti, ludi aŭ danci en fremdujo, ĉar ilia koro estis en Jerusalemo.
Kiam tamen venis onidiro, ke ree regis paco en Finnlando kaj ĉiuj, kiuj volis kaj povis, rajtis reiri tien, fariĝis la estado en fremda lando tro malpeza al la infanoj, kaj ili petis, ke ili rajtu ekiri hejmen.
   La fremduloj, iliaj prizorgantoj, ridetis kaj diris: – Ĉu iri hejmen? Vi naivuloj, ĉu vi scias, kiom longa estus la vojo irenda? Pli ol cent svedaj mejloj!*
   – Ne gravas, respondis la infanoj, – se ni nur rajtos iri hejmen.
   – Sed ĉu vi ne havas novan hejmon ĉe ni? ĉi tie vi havas abunde da vestaĵoj kaj manĝaĵoj, bonajn fruktojn por manĝi, lakton por trinki, varmajn vestojn, belan loĝejon kaj amikajn homojn, kiuj elkore amas vin. Kion vi deziras pli?
   – Jes ja, diris la infanoj, – sed ni volas iri hejmen.
   – En via hejmo regas mizerego kaj manko je ĉio. Tie vi devas vivi en granda malriĉeco, havi muskan liton, picebranĉan tegmenton, venton kaj froston kiel ĉiamajn kunulojn kaj pinŝelon kiel ĉiutagan panon. Viaj gepatroj, gefratoj kaj geamikoj estas jam delonge mortintaj; serĉante iliajn postsignojn vi trovos nur spurojn de lupoj, kiuj surkuris neĝdunojn en la dezerta loko, kie via dometo iam staris.
   – Jes, diris la infanoj, – sed ni volas iri hejmen.
   – Sed dek jaroj pasis post kiam vi estis forportataj. Tiam vi estis malgrandaj kaj malsaĝaj: kvin jarojn havis la frato kaj kvar la fratino. Nun vi havas dekkvin kaj dekkvar jarojn, kaj malmulte konas la mondon.  ĉion vi forgesis, la vojon tien kaj eĉ la gepatrojn, kaj same viaj gepatroj jam forgesis vin.
   – Jes, diris la infanoj, – sed ni volas iri hejmen.
   – Kiu montros al vi la vojon tien?
   – Dio, diris la knabo. Cetere mi memoras,  ke sur la korto de miaj gepatroj kreskas granda betulo, en kiu belaj birdoj kantadas je sunleviĝo.
   – Kaj mi memoras, diris la knabino, ke stelo vespere briladas tra la foliaro de la betulo.
   – Povraj infanoj, diris la fremdaj prizorgantoj, via peto estas stulta kaj pereiga. – Kaj ili admonis la infanojn ne plu pripensi la aferon.
   Sed ju pli ili malpermesis, des pli la infanoj pripensadis tion, ne pro malobeemo, sed  pro tio, ke nerezistebla deziro pri hejmeniro daŭre ardis en ilia menso.
   Fine en lunluma nokto, kiam la pensoj tute ne lasis la knabon dormi, li demandis la fratinon: – ĉu vi dormas? La fratino respondis: – Mi ne povas dormi, ĉar mi pensadas pri nia hejmo. – Same pri mi, diris la knabo. – Venu, ni kolektu kaj kunligu niajn vestaĵojn kaj fuĝu de ĉi tie. Mi sentas kvazaŭ  Dio senĉese flustrus en mia koro: "Iru hejmen! Iru hejmen!” Kaj kion Dio diras, ne povas esti peko.
   – Jes, diris la fratino, kaj ili eliris senbrue.
   Ekstere brilis klara luno super vojoj kaj padoj, kaj la nokto belegis.
   Post iom da  tempo la knabino diris: – ĉu vi scias, fraĉjo mia, mi timas, ke ni ne trovos la vojon hejmen. - La frato respondis: Ni vagadu ĉiam nordokcidenten, kien la suno vespere subiras, ĉar tien ĝi iras nun mezsomere;  en tiu direkto estas nia hejmo. Kaj ni havu kiel signon, ke kiam ni vidos sur korto betulon, tra kies foliaro briladas klara stelo, ni scios nin venintaj hejmen.
   Post iom da tempo la fratino ree diris: – ĉu vi scias, fraĉjo mia, mi timas, ke rabobestoj kaj rabistoj faros al ni malbonon.”  La frato asertis: “ Dio nin gardos. ĉu vi ankoraŭ memoras la preĝon, kiun ni lernis hejme, kiam ni estis malgrandaj:
 
                        Kien ajn min gvidas sorto,
                        ŝirmon donas Dia forto.
 
   – Jes, diris la knabino. – Dio sendos siajn anĝelojn apudiri nin en fremda lando.
   Do ili rapidis kuraĝe antaŭen. La knabo tranĉis fortikan bastonon el juna kverko por per ĝi defendi sin kaj la fratinon. Sed nenion malbonan ili spertis.
   Unu tagon ili venis al loko, kie du same larĝaj vojoj disiĝis, kaj ili ne sciis, kiun elekti. Tiam kvivitis ĉe la maldekstra vojo du birdetoj. - Venu, diris la frato, tiu ĉi estas la ĝusta vojo, mi aŭdas tion de la birda pepado. – Jes, diris la knabino, –niaj birdoj ja estas io pli ol aliaj birdoj. Anĝeloj de Dio surprenis birdan     aspekton por gvidi nin hejmen.
   Ili iris antaŭen, kaj la birdoj flugadis de branĉo al branĉo tiom malrapide, ke la infanoj facile povis sekvi ilin. La infanoj manĝis arbarajn fruktojn kaj berojn, trinkis klaran akvon el fontoj kaj dormis nokte en molaj muskaj litoj. Je sia miro ili rimarkis, ke kie ajn ili tage alvenis, ili ricevis manĝaĵon, kaj kie ajn ili vespere haltis, ili trovis ripozejon. Tion ili ne povis kompreni. Sed ĉiufoje, kiam ili vidis la birdojn, ili diris: - Vidu, anĝeloj de Dio gvidas nin! Tiel ili iris longajn distancojn antaŭen...
   Fine la knabino komencis laciĝi kaj diris al la knabo: - Kiam ni povos ekserĉi nian betulon?  Li respondis: Nur kiam ni aŭdas homojn ĉirkaŭ ni paroli la lingvon, kiun parolis patro kaj panjo.
   Ili pluvagadis longajn vojojn nordokcidenten. La somero komencis ŝanĝiĝi al aŭtuno kaj la vetero en la arbaro malvarmetiĝis. La knabino demandis: – Ĉu ĝi ne jam videblas, nia betulo? La knabo diris: – Ankoraŭ ne.
   La pejzaĝoj, kiujn ili travagadis, komencis aspekti alie. ĝis tiam ili trairis vastajn ebenaĵojn, sed nun ili alvenis al regionoj kun laŭvicaj montetoj, montoj, riveroj kaj lagegoj. La knabino diris: – Kiel ni kapablos transiri la krutajn montojn? – La knabo respondis: – Mi portos vin. Kaj tion li faris.
   Ree demandis la knabino: – Kiel ni povos transiri la torentajn riverojn kaj la lagvastaĵojn? – La knabo diris: – Ni remos.  Kaj li remis trans lagojn kaj riverojn, ĉar ĉiam, kiam ili alvenis al bordo, estis tie boato, kvazaŭ antendanta ilin. Sed trans kelkajn riverojn la knabo naĝis kun sia fratino. Kaj malpeze ili naĝis, kvazaŭ akvobirdoj sur ondaro, ĉar anĝeloj flugis en birda aspekto apud ili kaj pretigis por ili la vojon.
   Iun tagon ili estis vagadantaj ekde la mateno sen ripozi, kaj estis tre lacaj. Vespere ili venis al soleca domo, antaŭ nelonge konstruita el dikaj traboj en la lokon de pli frua, forbrulinta domo. Sur la korto estis etulo senŝeliganta rapojn. – Ĉu vi bonvolus doni al ni unu el viaj rapoj? demandis la knabo.
   – Jes, diris la infano, venu en la domon, tie panjo donos al vi manĝaĵon. Tiam da knabo kunfrapis laŭte la manojn, brakumis  kaj kisis la etulon plorante pro ĝojo. – Kial vi tiom ĝojas, fraĉjo? demandis la knabino. – Ĉu mi ne ĝoju? respondis la knabo. Tiu ĉi infano parolas ja  la lingvon de niaj patro kaj panjo.   Nun vi povas ekserĉi la betulon kaj la stelon.
   Ili eniris nun en la domon, kie ili estis amike akceptataj.  La domanaro demandis la infanojn, de kie ili venis. La knabo respondis: – Ni venas el fremda lando kaj serĉas nian hejmon, sed ni ne havas alian signon pri ĝi ol ke sur la korto staras betulo, en kiu birdoj kantadas je sunleviĝo kaj tra kies foliaro vespere trembriladas klara stelo.  
   – Povraj infanoj, diris la domanoj kompateme. – En la mondo kreskas multaj miloj da betuloj kaj sur la ĉielo brilas miloj da steloj. Kiel eblus, ke vi inter tiom multaj trovus ĝuste tiujn, kiujn vi serĉas?
   La knabo kaj la knabino diris: – Dio ja nin gvidos. Ĉu ne Liaj anĝeloj jam gvidis nin longajn, longajn vojojn al nia propra lando? Ni ja jam estas duone hejme.
   – Finnlando estas granda, diris la domanoj kaj skuis la kapon.
   – Sed Dio tamen estas pli granda, respondis la knabo. Kaj ili dankis la domanaron kaj daŭrigis sian vagadon. Nun ili ne plu bezonis manĝi kaj dormi en arbaro, sed ili iris de domo al domo, kaj kvankam estis vastaj arbaroj inter homaj loĝejoj kaj granda malriĉeco regis ĉie, ili ĉiam, kiam bezonate, trovis tranoktejon kaj panon, ĉar ĉiuj kompatis ilin. Sed la betulon kaj la stelon ili ne trovis. De domo al domo ili serĉis tiujn, kaj vidis multajn betulojn kaj multajn stelojn, sed ne la ĝustajn.
   – Ho, suspiris la knabino. Finnlando estas tiom granda kaj ni tiom etaj! Ni neniam trovos nian hejmon. Sed la knabo riproĉis ŝin dirante: – Ĉu vi fidas al Dio? – Jes, diris la knabino. – Tiam vi scias ankaŭ, diris la knabo – ke eĉ pli grandaj mirakloj okazis. Kiam la paŝtistoj nokte iris al Betleĥemo,  iris stelo antaŭ ili. ĝi iros ankaŭ antaŭ ni, se ni nur kredas.
   – Nu jes, diris la knabino, kiel ŝi ĉiam kutimis diri al sia frato. Kaj gajaj kaj fidemaj ili iris plu. 
Fine, vagadinte pli ol jaron, ili unu vesperon alvenis al soleca domo. Estis antaŭvespero de pentekosto fine de majo, kaj la unuaj someraj folioj estis elbgurĝoniĝantaj. Venante sur la korton ili vidis tie grandan betulon kun densa branĉaro, tra kies gracilaj folietoj en la krepusko briladis klare videbla vesperstelo. La vesperoj estis jam tiel somerece serenaj, ke sole tiu stelo videblis sur la firmamento, ĉar ĝi estis la plej granda kaj klara el ĉiuj.
   – Jen nia betulo! ekkriis tuj la knabo.
   – Jen nia stelo!  diris la knabino samtempe.
   Kaj ili cirkaŭprenis unu la alian, dankis al Dio kaj ploris pro ĝojo.
   – Jen la stalo, kien patro ĉiam irigis siajn ĉevalojn, diris la knabo penseme.
   – Kaj mi konas la puton, ĉe kiu panjo trinkigis la bovinojn, diris la knabino
   – Tie ĉi staras du krucetoj sub la betulo; kion ili povus signifi? cerbumis la knabo.
   – Mi timas iri en la dometon, diris la knabino. - Pensu, se  patro kaj panjo ne plu vivas aŭ ne plu konas nin!  Iru vi antaŭe, fraĉjo mia!
   – Ni unue aŭskultu malantaŭ la pordo, diris la knabo kun bateganta koro.
   En la dometo sidis maljuna viro kun sia edzino; maljunaj ili fakte ne estis, sed funebro  kaj manko antaŭtempe sulkigis al ili la frunton.
   La viro diris al sia edzino: – Nun estas pentekosto, kiam Dio sendis konsolanton por malgajaj koroj; sed por ni ne venas konsolo. ĉiuj niaj kvar infanoj estas for: du ripozas sub la betulo, du estis portataj en malamikujon, de kie ili certe neniam revenos al ni. Peze estas vivi solaj, kiam oni maljuniĝas.
   La edzino diris:  ĉu Dio ne estas ĉiopova kaj eterne bona? Li, kiu forgvidis la infanojn de Israelo el mallibereco, povas redoni ankaŭ al ni niajn infanojn, se Li tion bontrovas. Kiom aĝaj estus nun niaj plej junaj infanoj, se ili plu vivus?
   La patro diris: - La filo estus dekses- kaj la filino dekkvinjara. Sed tian Dian benon ni ne meritas, ke ni rericevus niajn karajn infanojn.
   Kiam li ankoraŭ parolis, malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis knabo kaj knabino, kiuj diris, ke ili venis de fore, kaj petis pri peco da pano.
   – Venu pli proksimen, infanoj, diris la patro, – kaj tranoktu ĉe ni! Same grandaj estus ankaŭ niaj plej junaj infanoj, se ni estus povintaj teni ilin.
   – Vidu, diris la edzino, - du tiom ĉarmaj infanoj! Ho, same belaj estus ankaŭ niaj infanoj, se ili plu vivus kaj estus ĉe ni.
   Kaj ambaŭ gepatroj ploris amare. Tiam la infanoj ne plu kapablis kaŝi sin, sed rapidis kun larmaj okuloj brakumi patron kaj panjon ekkriante: - ĉu vi ne rekonas nin? Ni ja estas viaj karaj infanoj, kaj Dio mirakle gvidis nin reen al vi el la fremda lando. Kaj la gepatroj ĉirkaŭprenis ilin kun neeldirebla amo, surgenuiĝis kune kun la infanoj kaj dankis al Dio, kiu ĝuste en la antaŭvespero  de pentekosto donis al ili ĉiuj tian konsolegon.
   Poste la infanoj devis rakonti pri ĉiuj siaj travivaĵoj, kaj la gepatroj rakontis pri la siaj; kaj kvankam ĉiu siaparte estis spertanta multon da funebro, estis tio nun tute forgesita kaj ŝanĝiĝinta al ĝojo. La patro provtuŝis la brakojn de la filo kaj gajis konstatante ilin virece muskolaj kaj fortaj, kaj la patrino karesis la brunajn harojn de la filino, kaj kisis certe centfoje ŝiajn rozecajn vangojn. - Ja - diris la patrino infanece feliĉa,  ion bonan mi jam antaŭsentis, kiam du nekonataj birdoj hodiaŭ tiom gaje kantis en la betulo.
   – Ilin mi ja konas, diris la filino. Ili estas du anĝeloj en birda aspekto, kiuj flugis la tutan vojon antaŭ ni gvidante nian iradon, kaj nun ili ĝojas kun ni pro tio, ke ni trovis nian hejmon.
   – Venu, ni ankoraŭfoje salutu la betulon kaj la stelon! diris la knabo. - Vidu, franjo mia, sub ĝi ripozas niaj malgrandaj fratinoj. Kaj se nun estus ni, kiuj ripozus tie sub la verda herbejo, kaj niaj fratinoj starus tie ĉi kaj rigardus nian tombon, kiaj estus ni?
   – Sendube vi tiam estus anĝeloj de Dio en la ĉielo, respondis la patrino milde.
   – Nun mi scias, diris la knabino. – La birdaspektaj anĝeloj, kiuj la tutan vojon akompanis nin kaj hodiaŭ antaŭanoncis nian alvenon en la betulo, estis niaj fratinetoj, kiuj dormas en la tombo. Ili daŭre flustris en nia koro: Iru hejmen, iru hejmen por konsoli patron kaj panjon. Estis ĝuste ili, kiuj montris al ni vojon en la arbaro, por ke ni ne malsatmortu, kiuj pretigis por ni muskan liton, por ke ni ne frostiĝu, kaj kiuj ĉe la bordoj de torentaj riveroj sendis al ni boatojn, por ke ni ne dronu. Estis ili, kiuj diris al ni ankaŭ: Tie estas la ĝusta betulo, tie la ĝusta stelo, inter multa miloj. ĉar Dio elektis ilin kaj sendis ilin protekti nin. Dankon, niaj fratinoj! Dankon, bona Dio!
   – Jes, diris la knabo, - kaj vidu, kiel klariĝinta la milda ĉiela stelo brilas tra la betulaj folioj! Nun ni trovis nian hejmon; nun ni ne vagados plu, franjo! –
   Karaj infanoj, diris la patro, – la vivo de homo en la mondo estas strebado al eterna celo. Vagadu ankaŭ estonte ĉiam kun Dio en la koro kaj la eterna celo firme antaŭ la okuloj!  Gvidate de la anĝeloj vi vagadis  firme antaŭen; ho, ke ili montru al vi la vojon ankaŭ estonte! Vi serĉis la betulon; - ĝi signifis vian patrujon. Same la patrujo estu la objekto de via laboro kaj amo dum la tuta vivo! Vi serĉis la stelon; – ĝi signifas la eternan vivon. Estu ĝi via lumo dum la tuta vivo!
   La infanoj kaj la patrino kunplektis la manojn kaj diris:
   – Amen, tio fariĝu!
 
 * sveda mejlo = ĉ. 10 km.