„Mi volas esti Skarphéðinn,“ diris Tryggvi. Li svingis sian ŝafistbastoneton ĉirkaŭ si. „Do mi volas esti Gunnar en Hlíðarendi,“ mi respondis.[1] Post tio mi mian bastoneton kaj alpaŝis sur la apudpaviman herbejrandon renkonte al Tryggvi. Li estis tre batalaspekta kaj provokis min al duelo. Nun la duelo komenciĝis kun treega armilkrako.
   Uh! ve! ĉu vi volas bati min tiel?“ diris Tryggvi.
   „Nun ne helpas uhi,“ mi respondis;  „ne pruviĝas la braveco de la hereo antaŭ ol oni venas sur la duelejon.“
   „Ni demandu pri la batalfino, ne pri la interbtalado,“ diris Tryggvi. Li forĵetas sian bastoneton kaj kuras en la domon.
   „Mi ne estas Gunnar en Hlíðarendi se mi ne povus venki tian senfortulon,“ mi murmuris kaj enpuŝis mian bastoneton teren tiel forte ke ĝi staris tute vertikale.
   Mi tamen ĉesis tiun fanfaronon kiam mi vidis, kie Tryggvi revenis en la dompordon kun granda potkovrilo. Li ekkaptas sian bastoneton kaj atakas min denove. La batalo nun estiĝis tre intensa, sed mi malsuperis ĉar al mi mankis ŝildo kaj tial mi preskaŭ ne povis defendi min kontraŭ la frapoj, sed Tryggvi sin ŝirmis per la potkovrilo, – ne, ne, per la ŝildo, mi volis diri.
   „Estis pli bone por vi fuĝi,“ Tryggvi kriegis al mi kiam mi kuris al la koridoron. Mi tamen pluiris en la kuirejon kaj serĉe ekrigardis ĉirkaŭ mi. Granda poto pendis super la ŝtona fajrejo, kaj en ĝi la laktokaĉo bolis, boladis.
   „Ne prosperus al ĉiu senfortulo porti tian ŝildon,“ mi diris al mi mem. Mi ekkaptis la kovrilon de sur la poto kaj kuris eksteren laŭ la koridoro. Mi estis tiel batalema  kiam mi eliris sur la pavimon ke mi mordis la ŝildorandon. Estis ankaŭ tiel dolĉa la laktotavoleto, – ne estus pli bone ke ĝi perdiĝus en la malpuraĵon, – estis pli bone ke ĝi falus en mian buŝon ĉar mi mordis la ŝildorandon ciuokaze. Nun do, lasu la tutan ŝercon: ni daŭrigu la batalon. 
   „Nun ni troviĝas en egale bona pozicio,“ mi diris kaj batis al Skarphéðinn per mia halebardo. Li tuj ŝirmis sin per la ŝildo kaj rebatis al mi per la hakilo, Batalgigantino. Krakis la potkovr . . . , krakegis la ŝildoj kaj sonis miaj glavoj, mi volis diri. La atako nun iĝis kaj intensa kaj longdaŭra kaj esti dubo kiu venkos.
   „La hodiaŭa tagmanĝo estos en boneta ordo. Sed kion oni povas supozi kiam vi ŝtelas la potkovriloj, vi malobeemaj etuloj! Nur atendu ke miaj manoj premu vin.“ Tiel furiozis la kuiristino kiam ŝi iris sur la pavimeton. Ŝi apenaŭ tuŝatingis sian naŝon pro kolero kaj paŝegas sur la batalejon.
   „Ni estu ĵurfratoj,“ diris Skarphéðinn . . . kaj batalu kontraŭ la gigantino,“ mi aldonis ĉar al mi ne mankis kuraĝon ĉar mi estis Gunnar en Hlíðarendi.
   Ni ĵurfratoj nun iras plenarmitaj kontraŭ la gigantinon sed ŝi sin ne retiras kvankam ŝi estas senarmita.
   „La hodiaŭa tagmanĝo estos en boneta ordo,“ la gigantino murmuris atakante mian ĵurfraton. Mi nun ekiras al ŝia dorso kaj ŝirmas min per la ŝildo sed ŝi tiel kubutumas min ke mi rulfalas malsupren la apudpaviman herbejrandon. Feliĉe mi nek perdis mian halebardon nek la ŝildon. Kiam mi denove ekstaras mi vidas ke Skarphéðinn staras senarmita sur la apudpavima herbejrando, ĉar la gigantino jam prenis lian ŝildon. 
   Nun baldaŭ venos la fino de nia heroa epoko. Skarphéðinn ekfuĝas suden malantaŭ la sekigkabano kaj mi post li; sed mi tiel timis ke mi perdis kaj mian ŝildon kaj halebardon sur la apudpavima herbejrando. Ni, la ĵurfrtoj, nun kuris super ĉion kio baris la vojon kaj ne kuraĝis turni la kapon antaŭ ol ni estis supre sur la muro de la ŝafina melkejo.
   Mi ne pli longe sentis ke mi estis Gunnar en Hlíðarendi kaj Tryggvi ekdubis ke li estis Skarphéðinn. Ni nome neniam aŭdis pri tio en la sagaoj de islandanoj, ke la herooj, Gunnar kaj Skarphéðinn, fuĝis de unu kuiristino, kiu krom tio estis senarmita; sed estas eble ke ni, mi kaj la malgranda Tryggvi, estiĝos vaste konataj pro la duelo.
 

[1] Skarphéðinn kaj Gunnarestas herooj el la antikva sagao de islandanoj, Njáls saga (Sagao de Njal).