Sekvanta popolrakonto islanda estas tradukita de La Esperanta grupo en Laugarvatn je la vintro 1988–1989. Ĝi troviĝas en la granda Islanda popolrakontaro de Jón Árnason (Íslenskar þjóðsögur Jóns Árnasonar).
 
Senkornulino[1]
 
Iufoje loĝis viro kaj virino en sia bieneto. Ili havis unu filon kiun ili tute ne amis. Ne estis aliaj en la bieneto. La viro kaj la virino havis unu bovinon. Estis la tuta brutaro. La bovino nomiĝis Senkornulino. Iufoje la bovino naskis bovidon kaj la virino mem prizorgis ŝin. Sed kiam la bovino estis naskinta kaj resaniĝinta la virino kuris en la domon. Post nelonga tempo ŝi revenis por prizorgi la bovinon. Sed tiam ŝi estis malaperinta. Nun ili ambaŭ, la viro kaj la virino, serĉas la bovinon kaj serĉadas longe kaj multloke sed vane kaj revenis hejmen. Ili tiam koleriĝis kaj ordonis la knabon foriri kaj ne reveni antaŭ siaj okuloj sen la bovino. Poste ili provizis la knabon kun nutraĵo kaj novaj ŝuoj kaj nun li ekiris ien en la venton.
   Li longe iradis ĝis li sidiĝis kaj ekmanĝis. Tiam li diras: „Muĝu nun mia Senkornulino se vi ie estas vivanta!“ Tiam li aŭdas la bovinon muĝi tre malproksime. La knabo ankoraŭ longe iras, iradas. Tiam li denove eksidas por manĝi kaj diras: „Muĝu nun mia Senkornulino se vi ie estas vivanta.“ Tiam li aŭdas Senkornulinon muĝi iomete pli proksime ol antaŭe. Ankoraŭ la knabo longe iras, iradas ĝis li venas sur ekstremo de altega rokaro. Tie li eksidas por manĝi kaj diras: „Muĝu nun mia Senkornulino se vi ie estas vivanta!“ Tiam li aŭdas la bovinon muĝi sub siaj piedoj. Tiam li grimpas malsupren laŭ la rokaro kaj en ĝi li vidas groton tre grandan. Li eniras en la groton kaj tie li ekvidas Senkornulinon ligitan sur iu stala apartaĵo. Li tuj malligas ŝin kaj ŝin elkondukas kaj ekiras hejmen.
   Kiam li jam iradis iun distancon, li vidas kie venas grandega gigantino post li kaj alia malpli granda kun ŝi. Li vidas ke la gigantinego tiel paŝegas ke ŝi tuj kaptos lin. Tiam li diras: „Kion ni faru nun, mia Senkornulino?“ Ŝi diras: „Deprenu haron el vosto mia kaj kuŝigu ĝin sur la teron.“ Tion li faras. Tiam la bovino diras al la haro: „Mi sorĉon faras kaj decidas ke vi transformiĝu en tiel grandegan riveron ke neniu povos ĝin transiri ekscepte birdo fluganta.“ Sammomente la haro transformiĝis en grandegan riveron. Kiam la gigantino alvenis al la riverego ŝi diras: „Tio ne utilu al vi, knabo!“ „Rapidu hejmen, knabino!“, ŝi diras al la malpli granda gigantino, „kaj venigu la grandan bovon de mia patro.“ La knabino ekiras kaj revenas kun grandega bovo. La bovo tuj komplete eltrinkis la tutan riveregon.
   Tiam la knabo vidas ke la gigantino tuj kaptos lin ĉar ŝi estis tiel grandpaŝa. Tiam li diras: „Kion ni faru nun, mia Senkornulino?“ „Deprenu haron el vosto mia kaj kuŝigu ĝin sur la teron,“ ŝi diras. Tion li faras. Tiam la Senkornulino diras al la haro: Mi sorĉon faras kaj decidas ke vi transformiĝu en tiel grandegan fajron ke neniu povos ĝin transiri ekscepte birdo fluganta.“ Kaj sammomente la haro transformiĝis en fajregon. Kiam la gigantino venis al la fajrego ŝi diras: „Tio ne utilu al vi, knabo!“ „Kuru kaj venigu la grandan bovon de mia patro, knabino!,“ ŝi diras al la malpli granda gigantino. Ŝi ekiras kaj revenas kun la bovo. Sed tiam la bovo pisegis la tutan akvon kiun ĝi antaŭe trinkis el la riverego kaj estingis la fajregon.
   Nun la knabo vidas ke la gigantino tre baldaŭ kaptos lin ĉar ŝi tiel grandpaŝa estis. Tiam li diras: „Kion ni faru nun, mia Senkornulino?“ „Deprenu haron el vosto mia kaj kuŝigu ĝin sur la teron,“ ŝi diras. Poste ŝi diras al la haro: Mi sorĉon faras kaj decidas ke vi transformiĝu en tiel grandegan monton ke neniu povos ĝin transiri ekscepte birdo fluganta.“ Tiam la haro transformiĝis en tiel altan monton ke la knabo nenion vidis escepte la klaran ĉielon. Kiam la gigantino venas al la monto ŝi diras: „Tio ne utilu al vi, knabo!“ „Venigu la grandan borilon de mia patro, knabino!,“ ŝi diras al la malpli granda gigantino. La knabino ekiras kaj revenas kun la borilo. Tiam la gigantino boras truon tra la monto sed tro malpaciencis kaj kiam ŝi travidis la monton sin prempuŝis en la truon, sed ĝi estis tro mallarĝa kaj tial ŝi fiksiĝis en ĝi kaj fine ŝi ŝtoniĝis en la truo kaj tie ŝi ankoraŭ restas. Sed la knabo atingis sian hejmon kun sia Senkornulino kaj liaj gepatroj estis tre kontentaj.
 

[1] Islandlingve la nomo estas Búkolla kiu signifas la senkorna bovino de la bieno.