La sekvanta rakonto troviĝas en malnova islanda manuskripto, nomita Flateyjarbók, skribita fine de la 14-a jarcento. Tiaj mallongaj, memstaraj rakontoj, temas pri islandaj homoj sed okazas plej ofte ekster Islando, precipe ĉe la kortegoj de la norvegaj kaj danaj reĝoj en la antikva tempo. Plej multaj estas konservitaj en la sagaoj pri tiuj reĝoj, verkitaj de islandaj homoj. La reĝo nomita en la sekvanta rakonto estas la norvega reĝo Olaf Tryggvason kiu pereis en la jaro mil en batalo sur sia ŝipo Ormurinn langi, Longa Drako (aŭ Serpento). La kromnomo de Torstejn estas en la islanda skelkur, signifanta „timeto“. (Rim. En la traduko Torstejn respondas al la demando de la reĝo, ĉu li ne timis pro la krioj de la demono, ke la lasta krio kaŭzis ĉe li „kelketon tian“, tio estas kelketan timon. Mi do elektis la vorton kelketo por transdoni minim­umigan signifon de la islanda vorto skelkur, kaj lasas al la kunteksto klarigi la sencon; krome la vorto kelketo kelke similas al sono de la islanda vorto (elk / elk).
 
Rakonto pri Torstejn la Kelketo
 
Estas dirite, ke reĝo Olaf iris viziti riĉajn bienulojn en tiu parto de sia regno, kiu nomiĝas Víkin (la regiono ĉirkaŭ Oslo-fjordo). Li venis al bieno nomita Rejna kun multaj homoj kaj akceptis tie bonan regalon. Kun la reĝo estis islanda homo nomita Torstejn Torkelsson (filo de Torkel), kiu aliĝis al la sekvantaro de la reĝo en la antaŭa vintro. En la vespero, dum la antaŭnokta trinkado de biero, reĝo Olaf ordonis, ke neniu iru sola al la neceseja domo dum la nokto, sed petu akompanon de sia samlitano, se li bezonos iri, se ne, okazus iu misaĵo.
   Dum la vespero oni trinkis multe da biero kaj je forpreno de la trinkotabloj la homoj pretigis sin por dormado. Kaj kiam iom pasis la nokto, vekiĝis Torstejn la Islandano kaj sentis bezonon iri al la necesejo, sed lia samlitano tiom profunde dormis, ke Torstejn ne volis lin veki. Li do iras el la lito kaj surmetas siajn ŝuojn kaj dikan fel-mantelon kaj iras al la necesejo. Ĝi estis granda domo, tiel ke dek unu homoj povis sidi laŭvice je ambaŭ flankoj. Li sidiĝas sur la plej antaŭan sidlokon, kaj kiam li sidis jam kelkan tempon li vidas, ke demoneto elvenas sur la plej malantaŭan sidlokon kaj tie sidiĝas. Torstejn tiam diras, „Kiu tie alvenis?“ La demono respondas, „Ĉi tien alvenis Torkel la Maldika, kiu falis kadavro kun reĝo Harald Batalodento.“ „De kie vi venis nun?“ diris Torstejn. Li diris ke li ĵus venis el infero. „Kian novaĵon vi povas diri el tie?“ demandis Torstejn. La alia respondas, „Pri kio vi volas demandi?“ „Kiuj plej brave eltenas la turmentojn en la infero?“ „Neniu pli brave,“ diris la demono, „ol Sigurd la Dragon-mortiginto“. „Kian turmenton li havas?“ „Li prizorgas la fajron de forno brulanta,“ diris la fantomo. „Tion mi ne konsideras granda turmento,“ diras Torstejn. „Tiel ne estas,“ diris la demono, „ĉar li mem estas bruligata.“ „Tio do estas multa,“ diris Torstejn, „sed kiuj plej malbrave eltenas turmentojn?“ La fantomo respondas, „Starkad la Maljuna plej malbrave eltenas, ĉar li tiom laŭte kriaĉas, ke al ni demonoj tio estas pli doloriga turmento ol la plej multo alia, tiel ke ni neniam povas ripozi pro liaj krioj.“ „Kiun turmenton li do havas,“ diris Torstejn, „kiun li tiel malbrave eltenas, tiom forta homo kia li estis laŭdire?“ „Li havas maleolan fajron.“ „Tion mi konsideras ne tiom multa,“ diras Torstejn, „por tia fortulo kia li estis.“ „Tio ne estas ĝuste taksita,“ diris la fantomo, „ĉar elstaras el la fajro nur la piedplatoj.“ „Tio ja estas multa,“ diris Torstejn, „kaj kriu vi laŭ lia maniero iun krion.“ „Tion mi faru,“ diris la demono. Li tiam malfermegis la buŝaĉon kaj eligis akran krion, sed Torstejn levmetis la mantelrandojn sur sian kapon. Li sentis ektimon pro tiu krio kaj diris, „Ĉu li krias tiel la plej akre?“ „Tute ne estas tiel,“ diris la fantomo, „ĉar tiu estis la krio de ni, la demonetoj.“ „Kriu iom laŭ la maniero de Starkad,“ diris Torstejn. „Tion mi bone povas fari,“ diris la demono. Li tiam komencas krii por la dua fojo tiom akrege, ke al Torstejn ŝajnis nekredeble ke tia malgranda demono povas eligi tioman kriegon. Torstejn faras tiam kiel antaŭe, ke li volvis la felon ĉirkaŭ sian kapon, sed tamen li tiom timis ke li perdis la konscion kaj ne sciis pri si mem. Tiam demandis la demono, „Kial vi nun silentas?“ Torstejn respondis, kiam li regajnis la konscion, „Tial mi silentas, ĉar mi miras pro tio ke tiomega krivoĉo troviĝas en vi, estanta ne pli granda demono ol al mi ŝajnas. Aŭ ĉu tiu estas la plej alta krio de Starkad?“ „Tute ne estas tiel. Tiu estas,“ li diris, „lia plej malalta krio.“ „Ne prokrastu tion pli longe,“ diras Torstejn, „kaj aŭdigu al mi la plej altan krion.“ La demono tion konsentis. Torstejn tiam pretigis sin tiel ke li kunfaldis la felon kaj forte ĝin volvis ĉirkaŭ sian kapon kaj tenis ĝin per ambaŭ manoj. La fantomo estis movinta sin direkte al Torstejn tri sidlokojn je ĉiu krio, kaj estis tiam nur tri inter ili. La demono tiam disegigis terure la makzelojn kaj renversis la okulojn, kaj komencis krii tiom akrege ke por Torstejn tio transiris ĉiun malmoderon, kaj en la sama momento sonoris la preĝeja sonorilo sur la bieno, kaj falis Torstejn senkonscia sur la plankon, sed la demonon tiom surprizis la sonoro ke li plonĝis en la plankon, kaj estis aŭdebla por longa tempo la kriado el la tero. Torstejn baldaŭ rekonsciiĝis kaj ekstaris kaj iris al sia lito kaj enkuŝiĝis.
   Sed je mateniĝo, kiam leviĝis la homoj, la reĝo iris al la preĝejo kaj ĉeestis sanktan meson. Poste oni sidiĝis ĉe la manĝotabloj. La reĝo ne estis aparte afabla. Li ekparolis. „Ĉu iu homo iris sola en la nokto al la neceseja domo?“ Torstejn tiam ekstaris kaj sin ĵetis antaŭ la piedojn de la reĝo kaj diris ke li malobeis lian ordonon. La reĝo respondas, „Ne estis tio tiom granda ofendo kontraŭ mi, sed montras vi tion, kio estas pri vi Islandanoj dirita, ke vi estas tre memvolemaj, sed ĉu vi vidis ion strangan?“ Torstejn tiam rakontis pri la tuto kio okazis. La reĝo demandis, „Kial vi opiniis tion utila ke li kriu?“ „Tion mi diru al vi, sinjoro. Ŝajnis al mi klara, ĉar vi jam avertis ĉiujn homojn iri tien solaj, kaj la fripono elaperis, ke ni ne disiĝos sen misiĝo, sed mi supozis ke vi vekiĝos, sinjoro, kiam li krios, kaj opiniis mi ke mi estos savita se vi ekscios, kio okazas.“ „Tiel ja estis,“ diris la reĝo, „ke mi vekiĝis kaj sciis mi jam kio okazas, kaj ordonis mi la sonorigon, ĉar mi sciis ke nur tiel vi estos savita. Sed ĉu vi ne timis, kiam la demono komencis krii?“ Torstejn respondas, „Mi ne scias, kio tio estas, la timo, sinjoro.“ „Ĉu estis nenia timo en via brusto?“ diris la reĝo. „Estis ja tiel,“ diris Torstejn, „ke la lasta krio kaŭzis ĉe mi kelketon tian.“ La reĝo respondas, „Nun ni plilongigu vian nomon kaj nomu vin Torstejn la Kelketo post nun, kaj akceptu ĉi tiun glavon kiun mi donas al vi por aŭtentigo de la nomo.“ Torstejn dankis al li. Estas dirite, ke Torstejn fariĝis kortegano de reĝo Olaf kaj estis kun li ĉiam poste, kaj falis li sur Longa Drako kun aliaj bravaj homoj de la reĝo.