Pri Abatoj
el la la mezo de la 15-a jarcento
 
Kiam la sinjoro abato eniras la monaĥejon, tiam li vidas siajn monaĥojn bone vestitaj. Tiam li forigas la kapuĉon de sia kapo, por ke lia verto brilu super la tuta monaĥejo. Poste la sinjoro abato iradas tien kaj reen, ĝis li venas al sia ĉelo, kun bonaj ŝuoj surpiede, kaj feltaj ŝuoj kaj aliaj ŝuoj. La sinjoro abato estas bone vestita. Li havas du peltaĵojn, unu el ŝafida felo kaj unu el griza felo. Li havas kvar sxultrovestojn kaj kvar frokojn.  
   Finfine okazas ke tabloj estas aranĝitaj. Neniu lango kapablas nombri la pladojn surtabligitajn por la sinjoro abato. Sed la sinjoro abato ne manĝas bestojn kvarpiedajn, li manĝas anserojn kaj kokinojn kaj anasojn kaj ĉiuspecajn birdojn. Li manĝas ankaŭ fiŝojn: ezokojn kaj salmojn kaj bramojn kaj ok fiŝojn boligitajn kaj dek ses frititajn kaj naŭ kuiritajn kun pipro. Post tio li manĝas dek fiŝojn kaj ankoraŭ dekfoje dek fiŝojn.  
   Porkaĵon li ne manĝu, ĉar porko estas kvarpieda. Do li lasas boligi ĝin en kaserolo, ĝis ĉiu suko eliris el ĝi. Poste li verŝigas ĝin en bovlon kaj gustumas ĝin, kaj poste li metas ĝin al sia buŝo kaj trinkas ĉiun guton, ĉar estas bona, grasa brogaĵo. Neniam la sinjoro abato manĝu panon, ĉar ĝi nenion gustas.  
   Post tio ovoj estas metitaj antaŭ la sinjoro abato. Kaj la abato manĝas kvin ovojn frititajn kaj kvin boligitajn kaj kvin kuiritajn en poto kaj kvin en kaserolo kaj kvin boligitajn en brasiko kaj kvin frititajn sur braĝo. Poste la sinjoro abato manĝas ankoraŭ kvin ovojn kaj kvinfoje kvin ovojn. Estas al li malpermesite manĝi pli.  
   Permesite al li estas trinki. Tiam estas portataj du grandaj kruĉoj al la sinjoro abato. Tiam la sinjoro abato prenas unu el ili kaj metas ĝin maldekstre de si kaj la alian dekstre. Kaj li prenas ambaŭ kruĉojn, gustumas iomete el ili kaj rimarkas, kiel ili plaĉas al li. Kaj la sinjoro abato diras al la kruĉo, kiu staras maldekstre, ĉar estas malbona biero en ĝi: "Elĵetu la malbenitan kruĉon!" Sed al la alia, kiu staras dekstre de li, la sinjoro abato diras, ĉar estas en ĝi forta, dolĉa biero aŭ bona lupolbiero: "Venu, kara parencino!" kaj brakumas ĝin kaj trinkas fortan plenbuŝegon. Poste la sinjoro abato trinkas por la sankta eklezio, ke Dio savu ŝin. La duan fojon la sinjoro abato trinkas por bona jaro, ke Dio donu al la kamparanoj bonan jarrikolton. La trian fojon la sinjoro abato trinkas por la pekoj kaj neglektado de ĉiuj monaĥoj. La kvaran fojon la sinjoro abato trinkas por la turo, kiu staras en Babilono, ke ĝi ne falu. La  kvinan fojon la sinjoro abato trinkas por la granda horloĝo, kiu staras en Lund*, ke ĝi ne difektiĝu. Poste la sinjoro abato trinkas sep kaj sepdek fojojn.  
   Poste la sinjoro abato forlasas la tablon kaj diras: "Kompatu min, ho Dio!" kaj dankas Dion, ke li bone satiĝis kaj bone ebriiĝis. Dirinte siajn preskribitajn preĝojn, li farigos al si ĉiuspecajn trinkaĵojn, por ke ne estu malfacile al li spiri. Li aldonas vinon kaj pipron kaj zingibron. Tiuj tri varmigos lin tiom, ke ŝvito fluas el ĉiu haro. Kaj la sama haladzo, kiu venas el la gorĝo de la sinjoro abato, leviĝas ĉirkaŭ liaj tutaj verto kaj kapo. Kaj tion vi devas bone scii, ke tiu haladzo forigas ĉiujn harojn de la sinjoro abato. Kaj tial ĉiuj abatoj estas kalvaj. Tiel finiĝas ĉi tiu rakonto.  
 
* la granda horloĝo, kiu staras en Lund: ŝajnas ke la drinkado de la sinjoro abato estis efika, ĉar tiu horloĝo ankoraŭ funkcias, post pli ol duona jarmilo (nu, ĝi estis malmuntita en 1837 kaj riparita en 1923, sed tamen). Temas pri la tiel nomata „Horologium Mirabile Lundense“ („Mirakla horloĝo en Lund“), kiu estis metita en la katedralo de Lund ĉirkaŭ la jaro 1425, do ne tre longe antaŭ la verkado de ĉi tiu teksto. Dufoje ĉiutage ĝi prezentas mekanikan spektaklon. (Noto de la tradukisto)