Hanna kaj Lyyli estis tre ekscititaj.
 
Ĉar estis tiel, ke hieraŭ ilia kuzino, Olga, vizitis ilin por montri sian novan mantelon kaj rakontis, ke kiam ŝi iris pro komisio de sia panjo en la urbon, ĉiuj alrigardis ŝin. Precipe la altranguloj. Ĉar ŝi havis porprintempan mantelon, kiun ne havas aliaj ol infanoj de altranguloj kaj de kelkaj riĉuloj! Olga opiniis sin iom kiel ido de altranguloj kaj tiel ŝajnis ankaŭ al ŝiaj kuzinoj.
   Ravitaj ili primiris Olgan. Ili iris ĝis la pordego por postrigardi ŝin. La juprandoj de Olga svingiĝis tiom gracie!
   Ho, ke ankaŭ ili havus porprintempajn mantelojn! Sed ne, ili havis nur longajn surtutojn, de sub kiu la juprandoj tute ne videblis kaj ne povis svingiĝi.
   – Se Dio lasus nin trovi sur la strato sepdek kvin peniojn, ankaŭ ni aĉetus novajn printemp-mantelojn! diris Lyyli.
   Sed Hanna eksplikis, ke tio ne sufiĉas, sed oni bezonas multe pli ol markon.
   – Se Dio lasus nin trovi cent kvindek markojn! esperis Lyyli tuj. Kaj enirante ŝi kurbiĝis kaj rigardis atenteme, kvazaŭ serĉante kudrilon.
   Vespere, kiam ŝi enlitiĝis, ŝi preĝis, ke Dio faligu la monon antaŭ ilian ŝtuparon, kie ŝi ĝin trovu en la mateno. Vekiĝinte ŝi tuj iris kontroli,  malkompaktigis humon kaj eĉ fosis truetojn, kaj koleriĝis, ĉar ŝi nenion trovis. Ja okazis ankaŭ antaŭe, ke ŝi malgraŭ preĝado ne ricevis ion, sed nenion ŝi tiom eme deziris ol porprintempan mantelon. Ŝi preskaŭ ploris.
   Sed poste dumtage,  kiam panjo estis irinta por plenumi siajn komisiojn ie kaj ili estis solaj hejme,  Hanna prenis la ruĝan kamizolon, kiun panjo portadis dum ŝi laboris, kaj surprovis ĝin por vidi, ĉu ĝi taŭgus kiel printemp-mantelo. Ŝi promenis en la ĉambro kaj balancis sian korpon, tiel ke la juprandoj svingiĝis.
   Lyyli raviĝis senlime, sed ŝi tuj ekbedaŭris, ke ne estis kamizolo ankaŭ por ŝi.
Hanna iris kaj prenis el la subtegmento la nigran dimanĉkamizolon de panjo kaj donis la ruĝan al Lyyli. Kaj ambaŭ kune provis promenadi kaj estadi. Ankaŭ Lyyli sciis bone svingi la jupon, post kiam Hanna iom instruis ŝin. Ambaŭ amuziĝis, sed precipe Lyyli.
   – Tiujn ĉi kredas ĉiuj veraj printemp-manteloj, ĉu ne? demandis Hanna.
   Lyyli jesis. Kaj laŭ ŝi ili ja estis tute veraj. Eĉ la manikoj, tiom longaj ke ili falis ĝis ĉe la genuoj, kiam la brakoj estis rektaj kaj kies mezo pendaĉis kvazaŭ malplenaj saketoj kiam ili estis kurbitaj, estis laŭ Lyyli nur pompaj, ĝuste kiel devis esti en veraj printemp-manteloj. Ili havis pli bonajn kaj pli belajn porprintempajn mantelojn ol Olga!
   Pro tio ili nun estis ekscititaj! Kaj ili eliris, por promenadi en la urbo.
   Ĉiujn homojn ili alrigardis por vidi, ĉu tiuj rimarkas ilin. Kaj kiam iu ilin alrigardis, ili plezuriĝis kaj svingadis siajn jupojn ankoraŭ pli. Kiam renkonte al ili venis iu altrangula sinjorino aŭ fraŭlino, ili alrigardis ŝin ridetante. Kaj preterpasinte konkludis, ke tiuj ja supozis ilin riĉaj. Bienulajn homojn ili tamen preterpaŝadis digne, en firma fido je sia altranguleco.
   En iu strato ili vidis sian onklinon irantan antaŭ ili.  Ili kurbiris alian vojon por renkonti ŝin. Lyyli pensis, ke restas por vidi, ĉu ŝi rekonos ilin! Kaj renkontante la onklinon Hanna ridetis, sed Lyyli aspektis serioze kaj digne.
   – De kie vi venas? demandis la onklino kun miranta mieno.
   – De komisio de panjo! respondis Lyyli rapide, konvinkita, ke tio estas konforma, ĉar ankaŭ Olga estis plenuminta komision de sia panjo.
   – Kiujn ĉifonaĵojn vi surhavas!
   – Ili estas niaj novaj printemp-manteloj! respondis Lyyli firme kaj iom kolere, pro tio ke la onklino parolis pri ĉifonaĵoj. Kaj ŝi komencis ekspliki:
   – Ni ricevis ilin ĝuste hodiaŭ. Panjo aĉetis ilin el la Sunilaa vendejo, kaj ili estas faritaj de Josefiina Juustinen. Kaj Josefiina devis treege urĝi, ĉar devas esti faritaj novaj printemp-manteloj por la infanoj de ĉiuj altranguloj. Por ni Josefiina faris pli frue ol por la infanoj de la militkomisaro, ĉar Josefiina estas nia baptopatrino.
   La onklino aŭskultis mirigita, ne sciante kion pensi. Oni povintus eĉ ĉion kredi vera, se oni estus tute blinda, kaj ne vidus, ke ili surhavis kamizolojn de sia panjo! Kaj tiom serioze kaj eĉ sen ajna hezito Lyyli mensogis al ŝi vidalvide. Laŭ ŝi Josefiina eĉ preferis ilin, pro tio ke ŝi estis ilia baptopatrino!
   – Sed Josefiina ja ne estas via baptopatrino.
   – Ŝi ja estas la baptopatrino de Olga!
   – Sed ne de vi!
   – Ja, sed Josefiina ŝatas nin kvazaŭ ŝi estus nia baptopatrino, eksplikis Lyyli senkonfuze.
   – Kaj tiuj ja ne estas printemp-manteloj, vi ja havas kamizolojn de via panjo!
   – Ne, ne, asertis Lyyli. ĉi tiuj nur havas longajn manikoj, ĉar tio estas nova modo. Ĉiuj gealtranguloj alrigardis ilin, kaj unu sinjorino demandis, kiom ili kostis. Ili kostis cent kvindek markojn.
   La onklino estus ridanta, se al ŝi ne ŝajnus tiom terure, ke tia etulino provis mensogi tiom eme eĉ tie, kie mankis lerto. Ŝi strikte ordonis al la knabinoj, ke ili iru hejmen,  kaj intencis mem veni kaj sciigi panjon pri iliaj malbelaj petolaĵoj.
   Hanna miris al Lyyli, ke estas stranga tiu onklino, ĉar ŝi ne kredis. Sed ili spitis al la onklino kaj ŝia ordono kaj iris al Olga por montri siajn mantelojn.
   – Survoje tien Hanna ekpensis, ke Olga – kiu estis pli granda ol ili – estu kvazaŭ panjo kaj ili estu kvazaŭ ŝiaj filinoj kaj ke ili kune iru ien.
   Olga tuj konsentis pri ilia propono. Ŝi prenis la pajlĉapelon de sia frato, kaj sur tiun ili kudris buntajn ŝtofpecojn kaj rubandojn, paperajn florojn kaj aliajn haveblajn ornamaĵojn, kiuj laŭ ili estis konvenaj. Por Hanna kaj Lyyli ili vindis ĉapelojn el kaptukoj. Kaj tiel ili reiris en la urbon.
   Ĉiuj homoj alrigardis kaj alridetis ilin, kio tre plaĉis al ili. Ili konjektadis, kion ĉion la homoj pensas kaj supozas, kiel: kiuj do estas tiuj? kiu estas tiu sinjorino? ili ja estas belaj! kiu faris al ili tiujn novmodajn mantelojn? ...
   Tre kontentaj kaj ekscititaj ili revenis! Olga ankoraŭ ne emis iri hejmen, sed venis unue al siaj kuzinoj, por plu paroli pri ŝi mem, ĉar ŝi opiniis sin la plej elstara el ili, pro tio ke ŝi havis veran porprintempan mantelon kaj do estis ververa ĝentilsinjorino!
   La onklino de Hanna kaj Lyyli estis jam pli frue veninta en ilian hejmon, kaj tie klariginta al panjo kaj ankaŭ al paĉjo, kiu nun estis tie por tagmanĝi, kiaj ŝi renkontis la knabinojn surstrate kaj kiel Lyyli mensogis. Tio ŝajnis al panjo tute nekredebla. Kaj ankaŭ la onklino asertis, ke se ŝi ne aŭdintus propraorele Lyylin mem rakonti pri iliaj printemp-manteloj, ŝi ne povus kredi. La onklino konkludis, ke tio estas ebla nur tiel, ke Hanna tiujn mensogojn plantis en Lyylin. Ĉiukaze tio estis terura, kaj la patrino decidis puni ilin severe.
   Kiam la knabinoj envenis, estis al panjo malfacile konservi severecon de menso kaj mieno. Ĉio estis fandiĝonta en ridon. Ion pli komikan ŝi neniam vidis en la mondo!
   Olga komencis tuj tre serioze kaj kvazaŭ iun bonegaĵon ekspliki, ke ili trairis la tutan urbon kaj ke ĉiuj supozis ŝin sinjorino kaj Hannan kaj Lyylin ŝiajn filinojn.
   – Jes, vere kaj fakte oni supozis! opiniis la onklino. – Pri tiaj birdtimigiloj ĉiuj ridis!
   Sed neniu estis ridinta. Ĉiuj nur tre amikece ridetis. Kaj Lyyli eksplikis:
   – Iuj gesinjoroj venis renkonte al ni, kaj ankaŭ ili demandis unu la alian pri ni, ke kiu estas tiu bela sinjorino, kiu havas tiom belajn filinojn!
   Olga jam iom ekdubis pri siaj kunulinoj, kaj komencis defendi sin dirante, ke ŝi ja havas veran printemp-mantelon, faritan de Josefiina Juustinen, kiu faras por ĉiuj infanoj de altranguloj...
   – Nu, kio estas tiuj?  demandis panjo al Hanna kaj Lyyli pri la kamizoloj.
   Kaj kiel la plej puran veron, Lyyli respondis firme:
   – Novaj printemp-manteloj. Ili estas el simila ŝtofo kiel la kamizoloj de panjo, kaj tial ankaŭ la onklino kredis, ke ili estas kamizoloj de panjo, sed ili ne estas. Panjo tamen rajtas lupreni ilin ĉiam, kiam ŝi bezonas...
   Panjo estis senkonsila. Sed paĉjo diris al ŝi kaj al la onklino, ke la infanoj ne havis mensogon sed firman kredon.       
 
Mensogulinoj unue aperis 
en „La Ondo de Esperanto“.