Personoj:         Ŝtormo (Haraldo)
            Sunbrilo (Klara)
            Malriĉa maljunulino
 
Scenejo: Landvojo en arbaro. Estas printempiĝanta vintro, la neĝo estas degelanta kaj birdoj kantas. Povas aspekti kiel ajn, se nur videblas neĝo kaj sonas birdkantado.
Sunbrilo estas malgranda blanke vestita knabino, kun malhelruĝa kaptuko aŭ  vualo. Ŝi sidas sur roko kaj manĝas neĝon de ĉirkaŭ si. En la mano ŝi havas ŝpinilon, per kiu ŝi  ŝpinas ruĝan silkon. Ŝi aspektas bonvoleme  kaj  havas gajegajn okulojn.
 
SUNBRILO (parolas): Jen mi estas ree sur la Tero. Jam pasis longa tempo, ekde kiam mi laste vidis la verdan picearbaron kaj la senfoliajn betulojn. Ho, kiel enue estis tie supre en la kosma malpleneco.  Estis tiom lacige vojaĝi de stelo al stelo. Mia paĉjo, la Sunreĝo, havas multajn idojn, kiujn li sendadas varmigi siajn planedojn kaj lunojn, kaj mi estas lia terknabino. Hodiaŭ matene li diris al mi: Flugu, Klara Sunbrilo, kaj havigu al vi restadejon sur la tero! - Mi flugis, flugadis: de Merkuro al Venuso, de Venuso al  la Luno kaj de l’ Luno al la Tero. En ok minutoj estis tiu vojaĝo farita. Sed kiam mi venis en la atmosferon de la Tero, mi renkontis pezajn nubojn kvazaŭ muron. Mi ja scias, kiu ilin kunblovis; kiu alia ol Haraldo Ŝtormo. Ho, tiun estimatan sinjoron mi bone konas; ne ekzistas pli senbrida knabo inter tero kaj ĉielo. Kiel mi tiujn nubojn batetadis! Sed ĉu ili sin retiris? Ne, ili amasiĝis pli kaj pli densaj antaŭ mi, ĝis mi fine komencis rigardi ilin. Estis strange; io devas esti okazinta en la nuboj. Ju pli mi ilin alrigardis, des pli ili flankentiriĝis, kaj fine mi atingis la Teron.
 
            Sed kion mi faru nun? Manĝi neĝon enuigas kun la tempo; ĝi estas nur akva           griaĵo sen rosinoj... Ĉu mi lulu salikarbuston al vivo? Mi klopodu.
 
(Prenas branĉeton de salikarbusto, lulas ĝin sur la sino kaj kantas)
 
Dormu eta junsalik'
ne forpasis Vintro
dormas ja betul',  erik'
rozo, hiacinto.
Longe ĝis printempa tag'
kiam reekfloros frag',
dormu junsaliko,
ne forpasis Vintro.
 
(Parolas)        Sed ne bedaŭru tion, eta salik-ido. Kiam mi rigardas vin, komencas la arbosuko
fluetadi sub via fajna ŝelo, vekiĝas varma sento ĉirkau via frostema koro kaj vi jam sentas
printemp-aŭgurojn en la aero. Jes, tiel  estas.
 
(Kantas)          Sun-okul'  rigardos vin
sunaj brakoj lulos.
Arboj verde vestos sin
floraj steloj brulos.
Fine mia suna pet':
Verdu ankaŭ saliket'!
Sun-okul'  rigardos
sunaj brakoj lulos.
 
(Parolas)          Jes, tiel estis. Kio nun, saliketo, mi kredemas, ke vi jam ekmalfermas viajn lanugetojn, molajn kvazaŭ katidoj. Hontetu  kaj ne urĝu; ĉu vi kredas barbon konvena por etuloj? Memoru pri Haraldo Ŝtormo! Subite li povas razi viajn  lanugetojn, kaj tiam vi estos ree senbarba kiel sessemajna bebo. Kion mi diris! Jen li, mi aŭdas ja jam lian krakilon brui en la  pinopintoj.
 
(Haraldo Ŝtormo venas brue kaj krakante per tuta forto.)
 
ŜTORMO:       He, deflankiĝu, sekbranĉoj kaj pinkonusoj! Antaŭeniri kaj rapidi oni devas, sen prokrasti. La mondo estas testudo; mi ja movigos ĝiajn krurojn.
 
(Kantas)          Tra la aero, laŭ vasta vojo
            flugas trans maron kaj teron ni for' 
            Matenulino per rozobastono
            vokas al mondo nin je la aŭror'.
 
(Parolas)          Kion mi vidas? Klara Sunbrilo ree bontrovis honori nian teron per sia alta ĉeesto. Kiel vi trapenetris la nubojn, etulino? Mi ne supozis viajn rozfingrojn tiom fortaj.
 
SUNBRILO:    Vidu, mi tamen venis, por via ĉagreno. Vi certe kredas vin terure forta, sed ekzistas iu, kiu estas pli forta ol vi.
 
Ŝ'TORMO:      Ĉu vere? Nu, kiu estus tiu iu, se mi rajtas demandi?
 
SUNBRILO:    Mi.
 
S'TORMO (krakante): Vi? Ha ha, estis amuze!  Nu, ĉar vi  tiom fortas, klopodu do fingrokroĉi kun mi.
 
SUNBRILO:     Ne dankon. Sed ĉu ni vetu?
 
ŜTORMO:       Ĉu vi ne scias, ke mi povas faligi eĉ la plej grandajn arbarojn?
 
SUNBRILO:    Sed mi restarigas ilin el la tero.
 
ŜTORMO:       Mi rulas la oceanajn ondojn ĝis la nuboj.
 
SUNBRILO:    Sed mi povas trankviligi la maron.
 
ŜTORMO:       Mi kolektadas nubojn.
 
SUNBRILO:    Kaj mi disigas ilin.
 
ŜTORMO:       Mi kovras la teron per neĝdunoj.
 
SUNBRILO:    Kaj mi degeligas la neĝon.
 
ŜTORMO:       Mi purigas la mondon!
 
SUNBRILO:    Kaj mi ĝin junigas.
 
 
ŜTORMO:       Mi mortigas...
 
SUNBRILO:    Kaj mi revivigas.
 
ŜTORMO:       Ho, vidu etulinon, kiel ŝi nun bombastiĝis!
 
SUNBRILO:    Mi ne blufas, sed plaĉas al mi venki grandan fanfaronulon.
 
ŜTORMO:       Nu, je kio ni vetu?
 
SUNBRILO:    Tie venas malriĉa maljunulino laŭ la vojo. Al ŝi frostas kaj ŝi envolviĝis en sian malnovan peltaĵon. Tiu el ni, kiu povas preni la peltaĵon de ŝi, estas pli         forta kaj gajnas la veton.
 
ŜTORMO:       Bone. Kaj la venkanto rajtas kiel trofeon ŝiri plumon de flugilo de la alia. Mi vin senplumigos, Klara Sunbrilo, estu certa pri tio!
 
SUNBRILO:    Ni vidos!
 
(La malriĉa maljunulino envenas.)
 
ŜTORMO:       Aŭdu, maljunulino! De kie vi ŝtelis la peltaĵon?
 
MALJUNULINO: Ho, gardu nin! Kara sinjoro; mi estas povra honesta maljunulino: dum mia tuta vivo mi nenion ŝtelis, kaj la peltaĵon mi faris mem .             Efektive mi scias, ke ĝi devenas de la kornkapa virŝafo, kiu   mortbufris sin antaŭ dekkvin jaroj.
 
ŜTORMO:       Pri tio mi fajfas!  Mi volas vian peltaĵon, kaj se vi ne konsentas ĝin doni, mi skuos vin tiel, ke lanotufoj flugados ĉirkaŭ vi kvazaŭ neĝflokoj.
 
MALJUNULINO:  Helpu min, estas rabistoj en la arbaro! Ĉu ne estas policisto ĉi tie?
 
ŜTORMO (skuas la maljunulinon): He, nun mi prenas vian pelta¢on, avino mia!
 
MALJUNULINO (kontraubaraktas): Tamen ne,  tion vi lasos, e¤ se okazus io ajn! Mia memfarita virŝafa peltaĵo!  Rabisto, ĉu vi volas sperti miajn ungojn?
 
ŜTORMO (lasas ŝin):   Ĉu oni iam vidis tian maljunan katon? Ŝi ja havas ungojn kvazaŭ flikumiloj!
 
SUNBRILO:    Nu, Haraldo Ŝtormo, kiel estos pri la veto?
 
ŜTORMO:       Eĉ ne uragano kapablas cedigi tian malbenatan fiulinon.  Ŝi ja furioze kontraŭbaraktas.
 
MALJUNULINO (volvas la peltaĵon pli dense ĉirkaŭ sin): Nenion vi gajnis, ventego!
Hu, kiel malvarme estas, preskaŭ frostiĝas la animo de malriĉa povrulino.
 
SUNBRILO: (karesas la ŝultron de la maljunulino): Ĉu estas malvarmege al vi , povra avinjo!
 
MALJUNULINO (moroze): Ãu tio koncernas vin!  Lasu min en paco.
 
ŜTORMO:       Ha, ha, Klara Sunbrilo, vane vi penadas!
 
SUNBRILO  (al la maljunulino): Vi estas tiel sola, al neniu en la tuta mondo vi gravas. Ĉu nun estas pli varme al vi?
 
MALJUNULINO: Iom pli bone estas. Sed tio destas dank’ al la peltaĵo.
 
SUNBRILO (rigardas al ŝiaj okuloj): Jes, kredeblas ke tion okazigas la peltaĵo. Povrulino, vi tiom suferegis dum la frida vintro.
 
MALJUNULINO:  Ho jes; estas sufiĉe da ligno en la arbaro, sed por manĝi ne estis tre abunde. Vi aspektas bona knabino. Varmiĝas  mia animo , kiam vi alrigardas min per tiuj viaj gajaj okuloj.
 
SUNBRILO:    Tion okazigas la peltaĵo. Sed certe estis bona la virŝafo, kiun vi amis, ĉar ĝi varmigas vin ankoraŭ post dekkvin jaroj ekde sia morto.
 
MALJUNULINO:  Jes, certe, la peltaĵo utilas dum malvarmo, sed foje ĝi estas preskaŭ tro varma nun, kiam printempiĝas.  Foje mi eĉ ŝvitas.
 
ŜTORMO:       Ne fidu al ŝi, maljunulino; Ŝi estas petolulo, ŝi tromplogas la peltaĵon de sur vi.
 
MALJUNULINO: Silentu, ventego! Mi ja havas tiom da prudento, ke mi kapablas distingi inter frostiĝo kaj ŝvitado.
 
SUNBRILO (rigardas ŝin): Kial vi tiel suferas pri malvarmo kaj mallumo en via soleca kabaneto? Kial vi ne prenu al vi bonan infaneton, kiu tutkore amus vin, kombus viajn grizajn harojn, glatigus viajn sulkajn vangojn kaj konsolus vin dum vi malgajas, aŭ ludus kun vi, dum vi gajas, kantus al vi belajn kantojn kaj varmigus viajn frostrigidajn manojn en siaj varmaj. Vidu, tiam neniam estus malvarme al via koro!
 
MALJUNULINO (kovrante la okulojn per la mano): Ho, kiel strange brilas al miaj okuloj kaj ĝis en mian animon, kiam vi tiel parolas! Kaj kiom varme fariĝis! Puh, nun mi ne eltenas plu. Tiru la manikon,  mi devas demeti la peltaĵon. (Demetas la peltaĵon.)
 
SUNBRILO:    Haraldo Ŝtormo, vi perdis la veton! Mi senplumigos vian flugilon.
 
ŜTORMO:       Mi vidas, ke vi venkis!  Sed tio estas tute nekomprenebla. Ĉu vere ekzistas en la mondo io, kio estas pli potenca ol forto?
 
SUNBRILO:    Jes ja - boneco!  Venu, kara maljunulino, por rekompenco mi nun lumigos vian malriĉan kabaneton per la plej brila oro.
 
 
 
 
Tradukis Anja Karkiainen
La kanton “Dormu eta junsalik’”  tradukis Salix