Mia katino estas fiŝo
naskita en marto

Ŝi aliigis mian koron
el sangopumpa muskolo
en ripozeman kuniklon

la varmo fluas
el miaj fingropintoj
en ĝian felon

Mia katino kuraĝas
pli ol multaj aliaj

elsaltas de la balkono
ŝteliras en fremdajn domojn

Mia kato estas sekfiŝo
kun vila vosto

*Sekfiŝo, sekigita fiŝo, malmola, ŝatata bongustaĵo de islandanoj. La kato iel transprenas ties ŝatecan kvaliton, sed la vosto ja estas vila.

(Vundebla loko, p. 41)