En la islanda lingvo tiu rakonteto nomiĝis Óttars þáttur svarta. La traduko antaŭe aperis en La Tradukisto, n-ro 11 1992.
 
 
   Estis homo islanda nomita Óttar. Li estis poeto bona. Li estis iom da tempo en la kortego de Ólafur la reĝo de Svedoj. Li tiam verkis amepopeon pri Ástríður, filino de Ólafur reĝo de Svedoj. Tiu poemo tre misplaĉis al reĝo Ólafur la sankta.1 Tiu poemo estis preskaŭ ne sen aludoj. Sed kiam Óttar venis al Norvegio tiam Ólafur la sankta lin arestigis kaj lasis lin ĵeti en karcero (mallumejo) kaj intencis lin lasi mortigi.
   La poeto Sighvatur estis bona amiko de Óttar. Li iris nokte al la mallumejo. Kaj tien veninte li demandis kiel Óttar fartis. Óttar respondas kaj diras ke li antaŭe ofte estis pli ĝoja. Tiam Sighvatur petis lin deklami la poemon kiun li verkis pri Ástríður. Óttar deklamis la poemon tiel kiel petis Sighvatur.
   Kaj kiam la deklamo de la poemo estis finita tiam Sighvatur diris: „Tre cinika estas tiu ĉi poemo kaj ne estas strange ke la reĝo malŝatas ĝin. Nun ni ŝanĝu tiujn strofojn en kiuj estas plej maldecaj vortoj. Poste vi verku poemon alian pri la reĝo sed li postulos ke vi deklamu la poemon antaŭ ol vi estos mortigita. Nun kiam vi findeklamis la unuan poemon vi ne ĉesigu la deklamadon sed komencu deklami la alian kiun vi verkis pri la reĝo kaj deklamu tiel longe kiel vi povos.
   Óttar tiel faris kiel Sighvatur diris. Li verkis dum la tri noktoj, kiujn li pasigis en la mallumejo, epopeon pri la reĝo Ólafur. Kaj kiam Óttar jam estis tri noktojn en la mallumejo tiam la reĝo Ólafur kondukigis lin antaŭ si.
   Kaj kiam Óttar venis antaŭ la reĝon li salutis al Ólafur sed la reĝo ne resalutis lin sed diris al Óttar: „Nun konvenas ke vi eldiru vian poemon kiun vi verkis pri la reĝino antaŭ ol vi estos mortigita, ĉar la reĝino devas aŭdi la laŭdon kiun vi verkis pri ŝi.“
   Ástríður, la reĝino, sidis sur la trono ĉe la reĝo kiam ili, la reĝo kaj Óttar, interparolis. Óttar eksidis sur la planko antaŭ piedoj de la reĝo kaj deklamis la poemon. La reĝo ruĝiĝis kiam li deklamis. Kaj fininte la poemon Óttar ne ĉesigis sian deklamadon sed ekeldiris la epopeon kiun li verkis pri la reĝo, sed korteganoj de la reĝo ekkriis kaj diris ke la mokulo silentu.
   Sighvatur tiam diris: „Supozeble la reĝo havus povon lasi mortigi Óttar kiam li tion volas kvankam li deklamos tiun poemon antaŭe kaj ni bone aŭskultu la poemon ĉar estas inde aŭdi laŭdon pri nia reĝo.
   La korteganoj silentis kiam ili aŭdis la vortojn de Sighvatur sed Óttar deklamis la epopeon ĝis fino. Post tio Sighvatur laŭdis la epopeon kaj diris ke ĝi estis bone verkita.
   Reĝo Ólafur tiam diris: „Estas plej bone, Óttar, ke vi akceptu vian kapon tiu ĉi foje pro la epopeo.“
   Óttar respondis: „Tiu donaco ŝajnas al mi bonega kvankam la kapo ne estas bela.“
   Ólafur, la reĝo, deprenis orringon de sia brako kaj donacis ĝin al Óttar.
   Ástríður, la reĝino, glitigis fingran orringon sur la plankon al Óttar kaj diris: „Prenu, poeto, fajreron tiun kaj ĝin tenu.“
   Ólafur, la reĝo, diris: „Okazis ke vi ne tute povis kaŝi vian amikecon al Óttar?“
   La reĝino respondas: „Vi ne povas akuzi min, mia moŝto, kvankam mi volas rekompenci mian laŭdon samkiel vi vian laŭdon.“
   La reĝo respondas: „Estu tiel ĉifoje, ke mi ne akuzu vin pro tiu donaco sed tamen vi ambaŭ sciu ke via amikeco ne plaĉas al mi de nun pro la versaĵo kiun Óttar verkis pri vi.“
   Nun Óttar longe restadis ĉe la reĝo alte taksita. Tiu epopeo nomiĝas Kapliberigo, kiun Óttar verkis pri la reĝo Ólafur, pro tio ke Óttar akceptis sian kapon kiel repagon pro la poemo.
1 Ólafur la sankta, reĝo de Norvegio, edziĝis iom poste kun la princino Ástríður.