Mi devas esprimi korajn bondezirojn al ĉi tiu kongreso de tiu parto [de] la islanda popolo, kiu kun simpatio sekvas la klopodojn de nia movado por sekurigi la pacon. Mi ankaŭ aldonas salutojn kaj bondezirojn de la defendantoj de la paco en Islando. Kaj fine mi devas transdoni salutojn de la islanda sekcio de internacia ligo de demokratecaj virinoj, kiuj tre bedaŭras, ke ili ne povis sendi delegitojn al tiu grava kunveno.
Kiam mi staras antaŭ vi, karaj packongresanoj el pli ol sepdekdu landoj, parolantaj kelkajn dekojn da lingvoj, mi ekmemoras ses aliajn internaciajn kongresojn de pacamantoj, en kiuj mi partoprenis. Sed estis la diferenco, ke tie ĉiuj kongresanoj, ĉiuj nacioj, flue parolis la saman lingvon, facile komprenis unu la aliajn, kaj ne troviĝis superaj nacioj kun priviligitaj lingvoj kaj nacioj malsuperaj kun lingvoj senrajtaj, ne ekzistis tradukadoj de unu lingvo en alian, ne unu centimetro da drato por transporti la pensojn en la orelojn. (Por la Sheffield-kongreso oni jam instalis 6 mejlojn da drato por transmeti la tradukojn tra la mikrofonoj!) Ne troviĝis anglo, ĉino aŭ dano. Troviĝis nur homoj.
Tiu ĉi mirinda komunikilo estis Esperanto, la internacia helpa lingvo, kreita de d-ro Zamenhof, filo de la pola popolo kaj granda pioniro por la paco. Ĉiu internacia movado bezonas komunan lingvon por eviti la multekostajn kaj tedajn tradukojn kaj por ebligi rektan kontakton inter la anoj de tiaj movadoj kaj inter membroj de ĉiu grava kongreso internacia.
Ne necesas serĉi tiun lingvon. Ni jam ĝin havas per Esperanto, lingvo facile lernebla, ĉar racie konstruita, kaj neŭtrala, ĉar ĝi ne apartenas al iu nacio, sed al la tuta homaro. Mi parolas al vi en tiu ĉi lingvo.
Kun ĉi tiu alvoko de delegito el tre malgranda lingva regiono mi finas miajn vortojn, esprimante varmajn dankojn al la gastamaj pola popolo kaj registaro.