Zacharias Topelius

Zacharias „Zakris“ Topelius (1818–1898). En finnaj tradukoj la antaŭnomo aperas ankaŭ en la formo Sakari. Li naskiĝis la 14-an de januaro 1818 proksime de Nykarleby kaj mortis la 12-an de marto 1898 en Sibbo (finne Sipoo) Björkudden lime de Helsinko.
   Li estis verkisto, ĵurnalisto, historiisto, profesoro kaj rektoro en la Universitato de Helsinki, ŝtata konsilanto, unu el la kulturaj gravuloj en Finnlando en la 19a jarcento. Li verkis en la sveda lingvo, sed tradukoj en la finnan aperis jam de 1848. Liaj verkoj estas tradukitaj al pli ol 20 lingvoj.
   La vastega verkaro de Topelius konsistas el historiaj romanoj, teatraĵoj, lernolibroj, poemoj kaj religiaj himnoj. Ankaŭ la libreto de la unua finna opero „La ĉasado de la Reĝo Karlo“ estas el lia Zacharias plumo. Plej konata li tamen estis kiel „Fabel-Onklo“, kiun infanoj de multaj generacioj amis.
   Lia poemo „En sommardag i Kangasala“ (Somertago en Kangasala), konata kiel La Provinca kanto de la regiono Pirkanmaa, komponita de Gabriel Linsén, estas tradukita ankaŭ en Esperanton.

Author of

Title Language Category
La betulo kaj la stelo Language: Swedish Language: Esperanto Fabeloj
Ŝtormo kaj sunbrilo Language: Finnish Language: Esperanto Teatraĵo