Palmær, Henrik Bernhard (1801–1854)

Henrik Bernhard Palmær naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1801 kaj mortis la 7-an de julio 1854. Li pasigis siajn lernejajn jarojn en Linköping, Svedio, kaj la universitatajn en Uppsala. Post la baza ekzameno tie, li iĝis farmakologo ĉe Karolinska Institutet en Stockholm, sed forlasis tiun postenon post nur tri jaroj (ne tre sukcesaj).
   Intertempe li verkis literaturajn recenzojn en la gazeto Aftonbladet, tiutempe unu el la plej radikalaj en Svedio, kiun li tamen forlasis en 1835 (eble ĉar li emis kritiki ankaŭ ĝin). 
   En 1838 li fondis en Linköping la gazeton Östgöta Correspondenten, kie aperis en 1838 lia satiro Lasta juĝo en Abdero („Yttersta domen i Kråkvinkel“), pro kiu la gazetnumero estis konfiskata kaj Palmær estis en juĝprocezo akuzata pri „blasfemo“, tamen deklarata ne kulpa. Li mem raportis pri la procezo en sia gazeto.
   En la jaroj 1847–1848, Palmær estis membro de la sveda parlamento, post kiam li kunlaboris en pluraj gazetoj en Stockholm kaj Linköping.

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
Pri Abatoj Sveda Esperanto Ĝenerala kategorio