Gyrðir Elíasson, n. 1961

Gyrðir Elíasson naskiĝis en Sauðárkrókur la 4an de aprilo 1961 kaj tie pasigis sian infanaĝon. Li faris sian studentan ekzamenon ĉe la Gimnazio de Sauðárkrókur kaj poste studis en la Instruista Universitato de Islando. Gyrðir loĝis en Borgarfjörður en Orienta Islando, en Rejkjaviko, en Hveragerði kaj en Akranes. Dum siaj studadaj jaroj li laboris kiel ordinara laboristo sed nun sole okupas sin pri verkado. De li aperis multaj poemaroj, kolektoj de noveloj kaj kelkaj romanoj.  Li estas ankaŭ aktiva tradukisto de poemoj en la islandan lingvon. Sep noveloj de Gyrðir troviĝas en esperantaj tradukoj en la revuo La Tradukisto. En la jaro 2012 Gyrðir ricevis la literaturan premion de la Nordia Konsilio por sia novelkolekto Milli trjánna (Inter la arboj). 

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
Inferno Islanda Esperanto Noveloj