Hallgrímur Sæmundsson naskiĝis la 19an de junio 1926. Li esperantistiĝis en 1947 kaj membris en UEA ekde 1948 kaj estis dum jardekoj la plej agema movadano en Islando. Li senĉese aktivis por la Rejkjavika Esperanto-societo „Aŭroro“ kaj por Islanda Esperanto-Asocio, kaj gvidis multajn kursojn en Esperanto. Dum multaj jaroj li provlegis la revuon La Tradukisto, por kiu li tradukis novelojn el Esperanto en la islandan kaj inverse. Li esperantigis la klasikan islandan infanlibron Blondulo (2007) kaj tradukis el Esperanto en la islandan la infanlibron La varma rivereto de E. Starovasnik. Li estis komitatano A de UEA 1980–1986 kaj poste observanto ĝis 2001. Delegito li estis 1949–1960 kaj ekde 1977. Li estis la ĉefa fondinto de la libroservo kaj biblioteko de Aŭroro kaj longe prezidanto de Aŭroro kaj de IEA. Li partoprenis en multaj UK-oj ekde Bournemouth en 1949 ĝis Kopenhago en 2011. Kiel sekretario de LKK de la 62-a UK en Rejkjaviko 1977 li decide kontribuis al tio, ke tiu UK estis titolita „perlo en la kongresa koliero“. La sorto ne permesis al li vidi la UK-on por la dua fojo en Islando, ĉar post elĉerpa malsano li forpasis la 22-an de junio 2013.
Titolo | Lingvo | Kategorio |
---|---|---|
( Neeldonita ) Kroniko de renaskiĝoj
Aŭtoro: Þórbergur Þórðarson (1888–1974)
|
Islanda
Esperanto
| Artikoloj |