Harmaja, Saima (1913–1937)

Saima Harmaja  komencis verki poemojn kaj skribi taglibron jam en tre juna aĝo. Ŝi publikigis kvar poemarojn: Huhtikuu ’Aprilo’, Sateen jälkeen , ’Post la pluvo’, Hunnutettu, ’Vualita’ kaj Kaukainen maa, ’Fora lando’.  Pliajn poemojn enhavas ŝia taglibro, publikigita de ŝia patrino. Ŝiaj temoj estis la naturo, amo, malsano kaj morto. La emociplenaj poemoj kaj ŝia tragika sorto  tuŝis korojn de ĉiuj postaj generacioj. Ŝi mortis iom antaŭ sia 24-a naskiĝtago pro ftizo.  
Saima Harmaja ricevis la Literaturpremion de la ŝtato en 1935 kaj la premion de Suomalaisen Kirjallisuuden Seura (Societo de la Finna Literaturo) en 1936. 

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
Printempo Finna Esperanto Poemoj