Zamenhof, Ludwik Lejzer (1959–1917)

Ludwik Lejzer Zamenhof, iniciatoro de Esperanto, naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko kaj mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio. Lia gepatra lingvo estis la rusa lingvo kiel li skribas en letero al Þorsteinn Þorsteinsson de la 8a de marto 1901: „Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole . . .“  Krome de la rusa kaj la pola li flue parolis la germanan kaj ankaŭ sciis la francan, la hebrean kaj cetere en la lernejo li studis  la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li ankaŭ havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Zamenhof studis medicinon en Moskvo (1879–1881) kaj Varsovio (1881–1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno. En la jaro 1887 Zamenhof eldonis la unuan lernolibron en Ezperanto en la rusa lingvo. Ĝia esperanta nomo estas: Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro por Rusoj. La eldontago de la libro,  26-a de julio 1887 laŭ Gregoria kalendaro, oni konsideras kiel datreveno de Esperanto. Post tio oni povas diri ke Zamenhof ĉefe sin dediĉis al Esperanto kaj evaluo kaj prospero de la lingvo. 

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
La espero
Esperanto Originala Poemoj