Anja Karkiainen ​(n. 1948)

Anja Karkiainen ​(n. 1948) estas finna esperantistino. Ŝi verkas kaj originalan poezion en Esperanto kaj tradukas el la finna. Plurfoje ŝi estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, branĉoj poezio kaj kanto. En 1998 ŝi gajnis la unuan premion pro la poemo Sorĉa hor’ de kreiveco, en 2003 same pro Ne plu kaj trian fojon en 2007 pro En ambaŭ. Ŝiaj kantotekstoj originalaj kaj tradukitaj aperis ankaŭ diske. Ŝi kontribuis interalie al Beletra Almanako (numeroj 1 kaj 3) kaj Esperantolehti.

Tradukanto de

Titolo Lingvo Kategorio
La betulo kaj la stelo Sveda Esperanto Fabeloj
Mensogulinoj Finna Esperanto Noveloj
Uskontunnustus (Kreda konfeso) Islanda Finna Poemoj
Sota (Milito) Islanda Finna Poemoj
Etsintä (Serĉado) Islanda Finna Poemoj
Aurinko (Suno) Islanda Finna Poemoj