Eckhard Bick

Dr. phil. Eckhard Bick estas germana komputillingvisto vivanta en Danio, Li studis en Bonn, London kaj Århus kaj akiris diplomojn pri medicino, lingvistiko kaj Nordiaj lingvoj. Nuntempe li laboras por Suddana Universitato (Odense) kaj por sia propra firmao GrammarSoft, kreante porkomputilajn gramatikojn kaj leksikojn por la plej multaj ĝermanaj kaj romanidaj lingvoj, uzatajn i.a. en maŝintradukado (gramtrans.com), perreta instruado (beta.visl.sdu.dk) kaj korpusa lingvistiko (corp.hum..sdu.dk). Flankprofesie Eckhard Bick ankaŭ instruas akupunkturon kaj laboras kun esperantaj projektoj, kiel Lingvohelpilo kaj WikiTrans. Li publikigis plurajn vortarojn, librojn pri ĉina medicino, esperantajn tradukojn (Muminvalo) kaj eĉ esperantan ludon (GEO-ludo), kaj li estas ĉefaŭtoro de la esperanta lernolibro "Tesi la Testudo".

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto
Aŭtoro: Eckhard Bick
Esperanto Originala Lingvistiko
DeepDict: Konteksta reta vortaro de vera lingvouzo
Aŭtoro: Eckhard Bick
Esperanto Originala Lingvistiko