Sigurbjörn Sveinsson

Sigurbjörn Sveinsson naskiĝis la 19an de Oktobro 1878 en la bieno Kóngsgarður (Reĝa korto) en Austur-Húnavatnssýsla (Orienta Ursid-akva distrikto) kaj mortis la 2an de Februaro 1950 en Vestmannaeyjar.

   Sigurbjörn estis infaninstruisto en Vestmannaeyjar de 1919 ĝis 1932 kaj ankaŭ instruis anglan lingvon kaj muzikludadon ekster la lernejo. Poste li iĝis honorcivitano de Vestmannaeyjar.

   Sigurbjörn estis unu el la fondintoj de Ŝaka asocio de Vestmannaeyjar kaj entuziasma ŝakŝatanto. Li tre ŝatis solvi ŝakproblemojn kaj ankaŭ li mem faris multajn kaj la Ŝaka asocio de Rejkjaviko premiis lin pri siaj belaj ŝakproblemoj.

   Sigurbjörn verkis multajn librojn por infanoj kaj junuloj, teatraĵojn kaj poemojn. Menciindaj estas: Bernskan (La infaneco), Geislar (La radioj), Margföldunartaflan (La multipliktabelo) kaj Æskudraumar (Revoj de la infaneco) kaj ankaŭ la infanteatraĵo Glókollur (Blondulo) kiu estis ludata en la Nacia teatro 1972. Sigurbjörn ofte estis nomita verkisto de la infanoj.  Li ankaŭ multe tradukis el aliaj lingvoj kaj en liaj tradukoj ekzistas multaj psalmoj kaj poemoj. 

Aŭtoro de

Titolo Lingvo Kategorio
La Duelo
Tradukanto nekonata
Islanda Esperanto Rakonto