Teresita Alaniz naskiĝis en Argentino la 4an de majo 1946 kaj nun loĝas en Anglio. Ŝi esperantiĝis dum 1961 kaj ekde tiam ŝi instruadas E-on, prezidis Argent-EJOn (Argentina Branĉo de TEJO) kaj Bonaeran Esperanto-Asocion dum diversaj periodoj; reprezentis Argentinon en UK-oj, estis dumlonga juĝanto en la Belartaj Konkursoj de UEA (branĉo Kanto) kaj estas Internacia Rajtigita Ekzamenanto de ILEI. Ŝi diplomiĝis pri psikologio en la Universitato de Buenos Aires, pri muziko, angla linvgo kaj folkloraj dancoj en privataj institucioj en Argentino kaj ekde 1963 ludas pianon profesie.